Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Pluvo, pluvo, pluvo...Pluvo, pluvo, pluvo,kisopluvo falas, tre dolĉguste miajn lipojn ĝi regalas. Ĉe pluveg' ne mankas ankaŭ fulmobriloj, fulm' radias, kara, el viaj pupiloj. Tondro, tondro, tondro post la dorso muĝas. Venas via patro, kara, mi rifuĝas. |