Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Postnotoj

Antaŭ pli ol 55 jaroj mi provis traduki la unuan Petőfi-poemon, antaŭ 45 jaroj pretiĝis la traduko de "Johano la Brava"; plezure nun mi vidas ĉi tiun grandan Petőfi- volumon en Esperanto. La tradukoj, farataj iom post iom dum jardekoj, estis re- kaj repolurataj, precipe por la atingo de solvo, kiu konservas la popol-lingvan simplecon kaj naturecon de la originaloj kaj eliminas ĉion fremdan al la travidebla klaro kaj intima senpereco de la Petőfia poezio.

Mi menciu, ke hungaraj esperantistoj jam frue sentis sia devo interpreti Petőfi-poemojn. Post Marich, Fidler, Rajczi kaj aliaj, precipe Eŭgeno Fuchs diligentis, kaj 24 poemtradukojn li aperigis ankaŭ libroforme (1910). Poste li tradukis la tutan "Johano la Brava". Propre per la tralaboro de lia traduko mi komencis mian traduklaboron pri ĉi tiu verko, sed fine ĝi ŝanĝiĝis tiom, ke mi devis ĝin subskribi per mia nomo.

Ĉi tie mi volas ree emfazi, kiel mi faris en la unua eldono, ke mi ŝuldas al E. Fuchs plurajn esprimojn kaj rimojn transprenitajn.

En la enkonduko mi helpis min per pluraj fontoj, unuavice per la biografio "Petőfi Sándor" de Gyula Illyés, aperinta ankaŭ franclingve. Tiu 682-paĝa libro metis al mi grandan malfacilaĵon: tre ofte ĝiaj paĝoj allogis min tiom, ke nur pene mi povis ne algluiĝi kaj ne traduki ĉion laŭvorte.

Kálmán Kalocsay