Aŭtoro: Sándor Petőfi
traduko de: Kálmán Kalocsay
Se l' koro amas...
Se l' koro amas, ĝi forbrulas,
se ne, ĝi ekglacias.
Do ambaŭ estas plagoj... Kiu
pli granda? Dio scias.