Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Senmortas la anim'...Senmortas la anim', mi kredas,sed ĝi ne iras al transmondo, ĉi-sube, sur la tero restas, ĉi-sube vivas plu migrante. Inter aliaj, mi memoras, mi estis Cassius en Rom', Vilhelmo Tell en Helvetio, Kamil' Desmoulins en Pariz'. Mi ank' ĉi estos eble io! |