Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Sur akvoKun mia boatetola laŭta ond' babilas, kaj ŝvitas mia frunto, dum mi remilon tiras. Se vi min vidus, panjo, mi certe aŭdus veon: Ho Dio, se vi dronos! Ne timas vi pereon? Se vi min vidus, patro, mi certe aŭdus bruon: Ĉu vin diablo logis sur vestoj fari truon? |