Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Vaniĝinta planoDum tuta vojo al la hejm'mi planis en medit': kiel saluti panjon en momento de l' revid'. Kion plej belan diri do por la unua foj', se l' brakojn, kiuj lulis min, etendos ŝi kun ĝoj'? Tra mia kapo kuris jam da belaj pensoj mil, dum stari ŝajnis tempo, sed rapidis veturil'. Enpaŝis mi, alflugis kaj brakojn etendis ŝi; surlipe, kiel arbe frukt', senvorte pendis mi. |