Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Vesperiĝo

Jen, la suno, kiel velka roz', la
belan kapon klinas en langvor',
la petaloj, la radioj palaj,
kun rideto trista falas for.

Muta mondo. Sonas nur vespera
sonorilo en la malproksim',
fore, kvazaŭ el ĉiel' venante
aŭ el dolĉa sonĝo de l' anim'.

Mi aŭskultas. Ĝia reva voĉo
lulas min en dolĉa harmoni'.
Dio scias, pensoj kie vagas,
Dio scias, kion sentas mi.