Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Vespero

La suno for...
Silenta hor'.
En vento sub
pelata nub'
vagadas nun
la pala lun',
kiele sur
ruina mur'
la fantazi'.
Pri ĉio ĉi
urbano ne
plezuras tre,
ja la vesper'
allogas per
ĉarmanta plaĉ'
nur en vilaĝ'.
Knabinoj kun
junuloj nun
kunvenas por
surstrata ĥor',
kaj aŭdas ĝin,
kunlaŭtas ĝin
el branĉoret'
najtingalet'.
Eksonas ŝalm'
kun milda ĉarm'
de kora trist'
ĉar la paŝtist',
ekkuŝis jam
ĉe flagra flam'
kaj ŝalmas, dum
en duonlum'
la bov', ĉeval'
en rosa val'
disvagas sur
la herb-velur'.
Sed sub ĝarden'
la pordo, jen,
ekgrincas, kaj
kun kora gaj'
alflugas la
paŝtisto. Ha!
Estas brakum'
kaj kisoj dum
beata hor',
ĉar venis, por
renkonti lin,
la amatin'.
Feliĉa par',
bela kampar'!
Ve, ke l' destin'
fortenas min!