VIII.
Bleier — la korespond-uzino.
Produkto: tricent tunoj jare.
Tereno — tuta mond' senbare.
Fervoro, lerto kaj rutino.
En valorpeso, prezkombino
Li trafas ĉiam senerare.
Bleier — la korespond-uzino.
Produkto: tricent tunoj jare.
De mondofin' ĝis mondofino
Li manuskriptojn serĉas flare
Kaj ilin kaptas, ĵetas are
En faŭkon de kompost-maŝino.
Bleier — la korespond-uzino.