XIX.

Jean Forge — Tekniko kaj Rapid'
Moderna vibro, aŭto, kino,
Abismoj de la homa sino:
Vi legos ĝin en unu sid'.

Mister Tot ŝtelas kun avid'
Sekretojn de la hom-destino:
Jean Forge — Tekniko kaj Rapid'
Moderna vibro, aŭto, kino,

Ĝis temp' de Nero li sen brid'
Flugigas nin per Co-maŝino,
Kaj pro l' groteska temo-ŝpino
Eksplodas ni en laŭta rid'...

Jean Forge — Tekniko kaj Rapid'.