XXXIV.

John Merchant — fortaj ŝercoj sagas
El lia trono de prezid',
Se li leviĝas el la sid',
En la aero gaj' zigzagas.

Li ŝercas, sed serioze agas!
I-Co-Ko sekvas lin kun fid'.
John Merchant — fortaj ŝercoj sagas
El lia trono de prezid'.

Sed ni plej multe al li pagas
Per ventroskua, brua rid',
Kiam, laŭ lia lerta gvid'
Tri angloj alilande vagas...

John Merchant — fortaj ŝercoj sagas.