XXXV.
Mihalski, flirta papilio,
Rapsodo de l' printempa viv'
Se lin turmentas kis-soif,
Konsolas lin la rim-ebrio.
Sed ofte akras lia krio
Laŭ fajfo de lokomotiv',
Miĥalski, flirta papilio,
Rapsodo de l' printempa viv'.
Kaj — jen la ĉefa antaŭ ĉio:
Fieras li (ne sen motiv')
Pri la malkovro, ke pasiv '
Dialektikas kun pasio.
Miĥalski, flirta papilio.