XXXVIII.

Nekrasov, Rublov, Sutkovoj,
La plumoj kaj la pulmoj fortas!
Puŝkin, Bjalmont, Blok sin eksportas
Verdlanden sur ilia voj'.

Majakovskij per unu foj'
Plenvoĉe Esperante vortas,
Nekrasov, Rublov, Sutkovoj,
La plumoj kaj la pulmoj fortas.

Ĉu sur tambur', ĉu sur hoboj'
Ludante ili ĝuon portas,
Sed — rimojn ĉiuj tri abortas,
Jen gala gut' en arta ĝoj'.

Nekrasov, Rublov, Sutkovoj.