XLII.

Edmond Privat — la dolĉa Vorto!
Plej mola ĉarmo kaj gracio!
Poeto de la Historio
Pri l' Majstro, kaj pri nia Forto.

La koron streĉas la risorto
De l' Nova Sento por misio.
Edmond Privat — la dolĉa Vorto!
Plej mola ĉarmo kaj gracio!

Pri l' papilia frosto-morto
Funebris kun melankolio,
Kun dolĉkompata melodio
Rakontis pri l' Ginevra sorto

Edmond Privat — la dolĉa Vorto!