XLVIII.

Seppik — junula, freŝa blondo,
Kun ter' estona sur la pland'
Kuraĝe al la sveda land'
Veturis per Baltmara ondo.

Kaj migras li de rond' al rondo
Por instruad' kaj propagand',
Seppik — junula, freŝa blondo
Kun ter' estona sur la pland'.

Krom viglaj kursoj' grupo-fondo,
Li plektis por beletra frand'
Tuglas-novelojn je girland':
Ho — »En la fino de la mondo«!

Seppik — junula, freŝa blondo.