L.

Stroele, el recenzista gildo
Karesas ame ĉiun belon,
Kvankam atentas la nivelon,
Recenzas li kun kora mildo.

Jen certe lia blazonŝildo:
Plumo trempita en mielon.
Stroele, el recenzista gildo
Karesas ame ĉiun belon.

»Poeto estas orfa birdo,
Soifas varmon kaj sunhelon«
Li pensas — »for do la kruelon.«
Ĉu mi eraris pri la bildo:

Stroele, el recenzista gildo.