LV.
Wüster — Metodo kaj Regulo,
Precizo, Ordo kaj Sistem',
La plej penetra ĝisfundem',
Kompleta lingvo-matrikulo.
Li tranĉas glave per Formulo
Konfuzajn nodojn de problem',
Wüster — Metodo kaj Regulo,
Precizo, Ordo kaj Sistem'.
Sed lia rekta korangulo
Ne fremdas tamen al poem':
Orgenas Dante, eĥas ĝem'
De l' Ghamisso-a senombrulo ...
Wüster — Metodo kaj Regulo.