Postrondelo

Pardonon petas la poet',
Se ŝercon iu prenus moko
Pripensu ja, ke ne sur roko
Estas ĉizita ĉi portret'.

Facilsubtila rondelet'
Per vent' forflugos kiel floko.
Pardonon petas la poet'
Se ŝercon iu prenus moko.

Se tamen restus malkviet'
En koro, jen konsola voko:
Vin rekompencos postepoko
Per pli honora epitet'...

Pardonon petas la poet'.