Persono sekvas post person
En ĉi rondela kantfeston',
Sed nur vivantoj! Kiuj pasis
Sur la boato de Karon',
Al tiuj eble iam, poste
Mi riverencos per kanzon'.
Sed ankaŭ inter la vivantoj
Ne mankas krome homkolon,
Al kiuj firme sin apogas
La Esperanta bastion',
Jes, certe ja, ankoraŭ estas
Ne unu, tuta legion',
Kiuj pretendi povus kanton
Plenrajte kaj sen fanfaron',
Do, al ĉi tiuj mi min turnas
Kun ega peto de pardon',
Bonvolu ili ne kondamni
      Min per severo de Drakon',
Ĉar, ke pri ili mi ne kantis,
Ne estas manko de impon',
Nek estas peka forgesemo,
Nek malbonvolo de fripon'.
(Mi scias, ĉiuj ja meritus
Donacon de juvela ŝton'),
Sed, kanti ilin, la Pegazon
Vane instigis mia spron',
Ĉar mankis pli detala scio,
Ĉar mankis la pli funda kon'.
Bonvolu do, sen ĝen', protesti,
Kaj servi per informo-don',
Se sekvos la eldono dua,
Volonte estos je dispon'
Volonte ilin Kalocsay
Ornamos per rondela kron'.