AKAHITO


1.
Se multajn tagojn
sur mont' paradus flore
la Ĉerizarboj,
ĉu ilin ankaŭ tiam
ni amus tiel kore?

2.
Al la prunarboj
mi gvidis la Trezoron,
por florojn montri.
Nun neĝas — mi ne povas
distingi neĝon, floron.