Luis de Góngora
AVERTO

Se dolĉaj lipoj per sopir' vin batas
por sorbi fluidajn perlojn, ĉu envia
vi estus eĉ je la kaliko dia,
per kiu Zeŭson Ganimedo flatas?

Ne tuŝu ĝin, se vi la vivon ŝatas!
Ja celas en kalik' de lip' magia
amoro vin, per venensago sia,
serpent' embuska en la flor' kaŝatas.

Ne trompu vin langvora roz-odor'
petaloj, kiuj perle falas for
de l' arda silk' de ŝia brust' balzama.

Ne roz-ĝarden'! Tantalaj pomoj nur
vin logas, kaj forlasos vin per kur':
veneno iĝos la mielo ama.