Theognis
ESPERO


Ĉe la homoj restis sole la Esper' el gento ĉiela,
      la ceteraj jam foriris ĉiom al la alta Olimp'.
For jam la Fidel' potenca, iris for la Puno severa,
      la Graciojn jam, amiko, vane vi serĉas sur la ter'.
Ja eĉ la plej sanktaj ĵuroj inter homoj plu ne validas,
      kaj nek pens' pri senmortuloj vivas en homoj jam, nek tim'.
Jes, la gento de piuloj jam elmortis, kaj honoratas
      nek ordono de la leĝo, nek la sanktigita kutim'.
Sed dum vivas vi kaj povas alrigardi la sunolumon,
      kroĉu vin al la Espero, firme fidante kroĉu vin,
kaj se vi bruligas dum la preĝo bonodoran oferon,
      la komenc' kaj fino estu ĉiam ofero al Esper'.