filo la mondo mi transdonas ĝin kun ĝiaj montoj riveroj leĝoj la ŝton' faligita ĉiam falas alinfre mi pensas plej bone se vi allasos mi protestadis tute vane nutrado kreskado plimultiĝado ĉio restis kiel antaŭe laŭ scenarlibreto centmilionjara mi rezignaciis je kadavromanĝado je la glandoludo nomata amo mi estas fidinda terloĝanto filo la mondo mi transdonas ĝin nur ne diru ke jam ankaŭ mia patro filo la mondo fileto neniam konsentu la mondon |