Falinte kuŝas morta cervo, ĝin tute kovras blanka herbo. Knabino la printempon sentas, ĉasisto vokas, ŝin atendas. Arbaro densa, branĉo-torda. Jen, senarbeje cervo morta sub blankaj herboj, apud pado, la knabineto kiel jado. Silente, lante, ne tuŝu mian tukon, ne boju mia hundo... |