Abu Ali Ibn Sina
KVARVERSOJ


De l' nigra kot' profunda ĝis alta ĉielrondo
mi solvis ĉiun nodon enigman de la mondo,
de ĉiu tromp' kaj ruzo mi trovis la ŝlosilon,
la Morto restis sola demando sen respondo.

*   *   *

De l' pia azen-grego vin kaŝu per nebulo,
la ĉefan Orelulon respektu kun skrupulo,
vin tiam oni ŝatos. Sed sen oreloj longaj
inter azenoj multaj vi estos herezulo.

*   *   *

Jam mia kor' la bonon kaj la malbonon scias,
kaj ĝin per lumo miloj da sunoj traradias.
Sed kie estas el ĝi ankoraŭ la Perfekto?
Ĝi jam atingis ĉion, de l' celo ĝi devias.