Kial, eĉ se mi sanas, vi postulas, ke mi kun petolem' pri Venus kantu ĉirkaŭate de hordoj longhararaj, elportante la vortojn germanlingvajn, kaj laŭdante morozvizaĝe, kion kantas ia satega burgundaĉo glatiganta la harojn rancbutere? Ĉu mi diru, la versoj kial mutas? Konfuzite de la barbaraj citroj, mia Muzo rifuzas sespiedi, ĉar ŝi sep-pied-altajn mastrojn vidas. Ho, feliĉas okuloj kaj oreloj al vi kaj tre feliĉas via nazo, kontraŭ kiu fetoron ajlan-bulban frumatene ne ruktas dek drinkuloj. Bone al vi, ke kvazaŭ av' aŭ edzo vartistina, ne estas vi serĉata jam tagiĝe de tiom da gigantoj, ke la reĝkuirej' por ili striktus. Sed jam Muzo silentas kaj min bridas, ke l' dekunusilaban kurtan ŝercon ne rigardu satiro iuj kelkaj. |