Decimus Junius Juvenalis
MESSALINA

Kial zorgi pri l' privata domo, kiun Eppia tenis?
Vidu la rivalon de la dioj, kaj pri Claudius aŭdu
ties honton! Kiam vidis la edzino, ke l' edzo dormas,
preferante aĉan maton al sia lito Palatina,
sub la nokta ĉap' eliris tiu meretrico majesta,
de ne pli ol unu sola servistino akompanate,
kaj, kaŝante siajn nigrajn harojn per helflava kapuĉo,
tra l' ĉifona pordkovrilo al la lupanar' ŝi eniris,
al malplena ĉel', la sia; tie, kun nudigitaj mamoj,
montris vende al klientoj, sub la falsa nom' de Lysisca,
ventron de patrino via, ho Britannicus admirinda!
L' enirantojn akceptante flate, postulante la monon,
la atakon de tre multaj ŝi ensorbis, dorse kuŝanta.
Poste, kiam dormi sendis jam la mastro virinojn siajn,
malvolonte ŝi foriris; laste, kiom eble, la ĉelon
fermis ŝi, ankoraŭ arda, kun ingven' streĉita rigide,
ŝi, de l' viroj lacigite, sed ne satigite, foriris
kun vizaĝo plumbopale turpa, nigra de fum', kaj portis
al kanap' cezaredzina la odoron de l' lupanaro.