Decimus Magnus Ausonius
NIMFOLUDO


... kaj nun la petolaj nimfoj lude plonĝas en ondojn, kaj la
      faŭnon mergas en la akvon, eskapante el inter la
krudaj manoj de l' naĝanto, kiu kredas kapti la membrojn
      facilglitajn, sed anstataŭ korpo li trafas nur je ŝaŭm'.