Caius Petronius Arbiter
NUPTOKANTO


Iru, agu, gejunuloj, ŝvitu en la amo abunde,
kaj fariĝu unu esto! Per suspira kver' la kolombojn,
per la brakoj la hederojn, per la kiso la konkojn venku!
Ludu do! Sed ne estingu dum maldormo via la lampojn:
ili nokte ĉion vidas, morgaŭ pri nenio memoros.