La Paco semas ĉion bonan, belan ĉi-tere: oron, mielan kantfloron sur la lipoj; de l' fajro blondan flagron sur la ŝtipoj, ke brulu ofere la femur' de bov' kaj lana ŝafido sur belegaj ŝtonoj altaraj; kaj tempon al knaboj karaj muzikon lerni, dancpaŝojn. Sur bronztenilo dura de ŝildo terura la araneo teksas retomaŝojn; la fero masakra: lancpinto, glavo duakra de rust' konsuma ruĝas; la kuprogorĝa trumpeto plu ne muĝas; la korosorĉa Sonĝo, mielo de l' anim', ne fuĝas for de niaj pupiloj. Festenoj ĉie, jubiloj! Kaj flirtas dolĉe la kantoj de geamantoj. |