Sapfo
PLENDO


Eros venis laŭ mia peto
kaj mi diris:
Despoto potenca, mi ege suferas,
je l' diino beata mi ĵuras:
mi plu ne ĝojas eĉ pri la riĉo
                  levinta min alten,
morti min ia sopiro logas,
vidi lotusajn bordojn
rosohumidajn...