Gaius Valerius Catullus
PLENUMIĜO


Se la deziro plenumiĝas
al sopiranto senespera,
ties animo ja feliĉas!

Jen, tia sama ĝoj', pli kara
ol oro nun por mi eklumis,
Lesbia, ĉar al mi, amara
kaj senespera, vi plenumis
deziron, vi plenumis al mi
deziron: al Catullus danka
sponte revenis vi, lin ĉarmi.
Ho, tag' de signo brile blanka!

Nun kies vivo pli agrablas,
kiu pli dolĉan, dezirindan
feliĉon diri eĉ kapablas?