Eble vidvino bona ... Dum ŝi metas la stebojn kaj la kudrojn, la fileto alvenas kaj ŝin pri fabelo petas. Rakontas ŝi. Li aŭdas, ĉegenue, pri Muso, Mago. Ĉe kudrad' mallaŭte li flustras je la lasta foj': Kaj plue? Kaj plue? Ĉiam novaj butontruoj. La Mus' jam mortis, for la Mag' sen spuro. La filo dormas inter la genuoj sur la skabelo, ĉe l' kudril-susuro. |