Ĉar Pygmalion indigne vidis, kiel plene de pekoj vivas la virinoj, kiom da difektoj al ili metis la naturo en la koron, li ne volis preni edzinon, kaj sur la soleca lito longe li vivis senedzine. Dume li per majstra mano ĉizis neĝkoloran eburon, kaj ĝin admirinde formis tia, kia virin' ankoraŭ ne naskiĝis, kaj li por ŝi ame ekardis. La figuro Ŝajnas virga belulino vera; kredus vi, ke ĝi vivas, kaj ĝi movus sin, se tio ĝin ne ĝenetus, tiel bone l' artefaritecon kaŝas majstra art'. Admire rigardas la skulptisto sian verkon, lin korfunde sopir' konsumas, ĉu do osto aŭ homkorpo? Kaj li kredas jam, ke ne osto. Kisojn donas li kaj sentas eĉ ricevi, ĝin alparolas, fingre tuŝas kaj la korpon vere viva li opinias, timas ĝin brakumi, por ne premi haŭte makulon bluan, dorlotadas ĝin, kaj — kio karas al knabino donace — portas li ŝtonetojn, konkojn, venas al ĝi kun etaj birdoj, kun lilioj kaj kun bunte belkolora buked' el floroj. Portas li farbitajn pilkojn kaj de arbo falintajn larmojn de l' Heliidinoj, kaj ĝin pompe vestas, lukse juvelas. Brilaj ringoj sur la fingroj, koliero sur ĝia kolo, pendas perloj Ĉe l' oreloj, kovras silka ruband' la bruston. ĉio al ĝi decas, kaj ĝi ankaŭ nude ne malpli ĉarmas. Poste sur purpurfarbitan littapiŝon ĝin li kuŝigas. nomas ĝin vivkunulino, por ĝia svelta kolo, kvazaŭ tiu sentus ĝin, li faras belan molan plumkuseneton. Sur insulo Cyprus venis la solena tago de Venus. La neĝkolaj bovidetoj falis sub hakilo kun ore koloritaj kornoj, ŝvebis incensfumo, kaj tiam antaŭ la altaro li stariĝis, kaj la oferon prezentante, diris kun timem': "Se, dioj, ĉion ajn vi kapablas doni, donu do edzine" — Ĉar li "ĉi statuon" diri ne riskis, jene petis li — "knabinon, kiu similas ĉi statuon". Kion tiu preĝ' deziras, kaj, por signo de ŝia plaĉo, tuj la flam', trifoje brile ekflagrante, frapis al alto. Tuj post hejmenven' li iris al la lito komuna, vidi la statuon de l' amata. Ekkuŝinte ĉe ties flanko, kisojn al ĝi donas, sentas ĝin varmiĝi, ree li kisas, tuŝas ĝin ĉe l' brusto, jen, la dura ebur' sub liaj fingroj moliĝadas, kiel sub la varmo de sun' la vakso, kiu prepariĝas sur la monto de Hymettos, kaj, de la mano modliĝante, en mil formoj iĝas utila dum la uzo. Dum li miras, ne sciante, Ĉu li ĝoju jam aŭ trompiĝas, ĉiam ree li ĝin palpas, dorlotante kun amo granda, kaj ĝin sentas korpo viva: sango ja pulsas en la vejnoj. Tiam fine preĝas dankon la kuraĝa viro de Paphos fervorkore al la dolĉa Venus, poste la lipojn premas sur la knabinlipojn verajn, kaj la virgulino la varmajn kisojn sentas, ekruĝiĝas, time al la lumo apertas la okulojn, kaj ekvidas la ĉielon kaj la amanton. La diin' kun sia beno mem ĉe tiu nupto ĉeestas, kaj, kiam la luno-korno iĝis ronda la naŭan fojon, jen naskiĝis Paphos, kies nomon nun l' insulo posedas. |