SOLDATKANTO


En la sud' batali,
en la nordo fali,
sur la kamp' senenterige
korvojn manĝregali.
Mi vin vokas, korvoj!
Vi nin ŝiri povos,
niaj filoj sur la vasta
stepo nin ne trovos,
nian putran polvon
vento jam disblovos.
La abismo muĝas,
marĉo bolas ronke,
la ĉevaloj, jam senmastraj,
vagas, henas longe.
Ni konstruus domon,
kial suden iri,
ne rikoltos ni, la nutron
kiel do akiri?
Mi laborus per falĉilo,
mi kaj mia filo,
sed ni glavon prenos,
ni matene ekatakos,
ni vespere ne revenos...