Baza Leĝo de Hungario

(La leĝon akceptis la Parlamento dum sia kunsido la 18-an de aprilo 2011.)

«La hungaron benu, Di'»

NACIA KREDO

NI, MEMBROJ DE LA HUNGARA NACIO komence de la nova jarmilo, kun respondeco al ĉiuj hungaroj manifestas la sekvajn:

Ni fieras, ke nia reĝo Stefano la Sankta antaŭ mil jaroj metis la hungaran ŝaton sur firmaj bazoj kaj faris nian patrujon parto de kristana Eŭropo.

Ni fieras pri niaj prauloj luktantaj por postresto de nia lando, por ĝia libereco kaj sendependeco.

Ni fieras pri grandiozaj spiritaj kreaĵoj de hungaraj homoj.

Ni fieras pri tio, ke nia popolo ŝirmis en Eŭropon en bataloj dum jarcentoj, kaj per sia talento, diligento riĉigis niajn komunajn valorojn.

Ni rekonas la naciakonservan rolon de la kristaneco. Ni honoras diversajn religiajn tradiciojn de nia lando.

Ni promesas, ke ni gardas spiritan kaj animan unuecojn de nia nacio, disŝiritan en la pasintjarcenta tempesto. La naciaj minoritatoj vivantaj kun ni estas partoj de la hungara politika komunumo kaj ili estas konsistigaj faktoroj de la ŝtato.

Ni entreprenas, ke niajn heredaĵojn, nian unikan lingvon, la hungaran kulturon, la lingvojn kaj kulturojn de naciaj minoritatoj, la naturajn kaj homkreitajn valorojn de Karpat-baseno flegas kaj ŝirmas. Ni havas respondecon por niaj posteuloj, tial per zorgema uzo de materiaj, spiritaj kaj homfaritaj valoroj ni ŝirmas la vivkondiĉojn de la sekvaj generacioj.

Ni kredas, ke nia nacia kulturo estas riĉa kontribuo al bunteco de eŭropa unueco.

Ni estimas liberecon kaj kulturon de aliaj popoloj, ni klopodas kunlabori kun ĉiuj nacioj de la mondo.

Ni atestas, ke la bazo de homa ekzisto estas la homa digno.

Ni atestas, ke la individua libereco disvolveblas kunagante kun aliaj.

Ni atestas, ke plej gravaj kadroj de nia kunvivado estas la familio kaj nacio, baza valoro de nia kunaparteno estas la fideleco, la kredo kaj la amo.

Ni atestas, ke la bazo de forto de kolektivo kaj de honesteco de ĉiuj homoj estas la laboro kaj homa spirita kreivo.

Ni atestas la devon de helpo de falintoj kaj malriĉuloj.

Ni atestas, ke komuna celo de niaj civitanoj kaj ŝtato estas disvolvo la bona vivo, sekureco, ordo, justo kaj libereco.

Ni atestas, ke popola regado estas nur tie, kie la ŝtato servas siajn civitanojn, iliajn aferojn plenumas laŭmerite kaj sen partiece.

Ni respektas atingaĵojn de nia historia konstitucio kaj la Sanktan Kronon, kiu enkropigas konstitucian ŝtatan kontinuon de de Hungario kaj unuecon de la nacio.

Ni ne rekonas suspendon de nia historia konstitucio pro fremdaj invadoj. Ni negas senvalidiĝon de senhomaj krimoj kulpitaj kontraŭ la hungara nacio kaj ĝiaj civitanoj fare de nacisocialista kaj komunista diktaturoj.

Ni ne rekonas la komunistan konstitucion de 1949, ĉar ĝi estis bazo de diktatora regado, tial ni deklaras ĝian senvalidecon.

Ni konsentas kun deputitoj de unua libera Parlamento, kiuj en sia unua decido deklaris, ke nia nuna libereco ĝermis la nia revolucio de 1956.

La restaŭron de ŝtata memdecido de nia patrio, perdita la 19-an de marto 1944, ni kalkulas de la 2-a de majo 1990, de la establiĝo de unua libere elektita nacia reprezentado. Tiun tagon ni konsideras komenco de nova demokratio kaj konstitucia ordo.

Ni atestas, ke post jardekoj de la dudeka jarcento, kondukantaj al morala skuiĝo ni havas neellaseblan neceson por anima kaj spirita renoviĝo.

Ni fidas je komune formita estonto, elvokiteco de junaj generacioj. Ni kredas, kiaj infanoj kaj nepoj per siaj talento, persisto kaj animforto denove faras Hungarion granda.

Nia baza leĝo estas la bazo de nia jura ordo: kontrakto inter hungaroj de pasinto, nuntempo kaj estonto. Viva kadro, kiu esprimas la volon de la nacio, tiun formon, en kiu ni deziras vivi.

Ni, civitanoj de Hungario staras pretaj, ke ni bazigu ordon de nia lando je kunlaboro de la nacio.

 

BAZOJ

A) artikolo

La nomo de nia patrio estas Hungario.

B) artikolo

1) Hungario estas sendependa, demokratia jura ŝtato

2) Ŝtatformo de Hungario estas respubliko

3) La fonto de publika potenco estas la popolo.

4) La popolo praktikas sian potencon pere de eleketitaj deputitoj, escepte rekte.

C) artikolo

1) La funkcio de hungara ŝtato baziĝas sur divido de la potenco.

2) Nenies agado povas direktiĝi al perforta akiro kaj praktiko, respektive ekskluziva posedo de la potenco. Kontraŭ tiaj adagoj ĉiuj rajtas kaj devas alpaŝi laŭ leĝa maniero.

3) Por validigo de la Baza Leĝo kaj la leĝoj nur la ŝtato estas rajtigita.

D) artikolo

Hungario, atentante al unueco de la hungara nacio, havas respondecon al sorto de hungaroj, vivantaj ekster la landlimoj, subtenas konserviĝon kaj disvolviĝon de iliaj komunumoj, subtenas iliajn klopodojn por konservi sian hungarecon, validigon de iliaj privataj kaj komunumaj rajtoj, establigon de iliaj aŭtonomioj, prosperon sur iliaj naskoteroj kaj antaŭenigas ilian kunlaboron unu kun la alia kaj kun Hungario

E) artikolo

1) Hungario, en intereso de plivastigo de libereco, bonstato kaj sekureco de eŭropaj popoloj kunlaboras en kreado de eŭropa unueco

2) Hungario, en intereso de partopreno kiel membroŝtato en Eŭropa Unio, laŭ internaciaj kontraktoj — ĝis mezuro necesaj por praktiko de rajtoj kaj plenumo de devoj, devenantaj de la fondaj kontraktoj — certajn agosferojn, devenantaj el la Baza Leĝo, praktikas kune kun aliaj membroŝtatoj, pere de institucioj de Eŭropa Unio.

3) La juro de Eŭropa Unio — kadre de la alineo 2) — rajtas starigi ĝenerale devigajn agmanierojn.

4) Por rekono de deviga valido de internacia kontrakto laŭ alineo 2) estas bezonata voĉoj de du tionoj de parlamentaj deputitoj.

F) artikolo

1) Ĉefurbo de Hungario estas Budapest.

2) Teritorio de Hungario dividiĝas je departementoj, urboj kaj vilaĝoj (komunumoj). En urboj oni povas elformi distriktojn.

G) artikolo

1) La infano de hungara ŝtatano per la naskiĝo fariĝas hungara ŝtatano. Esenca leĝo povas difini aliajn kazojn de estiĝo aŭ akiro de hungara ŝtataneco.

2) Hungario protektas siajn ŝtatanojn.

3) Neniun oni povas senigi de sia hungara ŝtataneco estiĝinta per naskiĝo aŭ akirita per leĝa maniero.

4) Detalajn regulojn de ŝtataneco difinas esenca leĝo.

H) artikolo

1) Oficiala lingvo en Hungario estas la hungara.

2) Hungario protektas la hungaran lingvon.

3) Hungario protektas la hungaran gestolingvon kiel parton de la hungara kulturo.

I) artikolo

1) Blazono de Hungario estas pintplanda fendita ŝildo. Ĝia unua kampo estas ruĝe kaj arĝente tranĉita sepfoje. En la dua ruĝa kampo sur meza orkrona elstara parto de verda triopa monteto, kun duobla arĝenta kruco sur la krono. Sur la ŝildo staras la hungara Sankta krono.

2) Flago de Hungario estas tri egalvastaj horizontalaj strioj de supre laŭvice: ruĝa, blanka kaj verda, en kiu la ruĝa simbolas forton, la blanka la fidelecon, la verda la esperon.

3) Himno de Hungario estas la poemo Himno de Ferenc Kölcsey kun muziko de Ferenc Erkel.

4) La blazono kaj la flago estas uzebla ankaŭ laŭ aliaj manieroj, formiĝintaj historie. La detalajn regulojn de uzo de blazono kaj flago kaj la ŝtatajn distingojn difinas esenca regulo.

J) artikolo

1) Naciaj festoj de Hungario:

a) la 15-a de marto, memore al la revolucio kaj liberecbatalo de 1848-49.

b) la 20-a de aŭgusto, memore al ŝtatfondo kaj Stefano la Sankta ŝtatfondinto

c) la 23-a de oktobro, memore al revolucio kaj liberecbatalo de 1956.

2) Oficiala ŝtata festo estas la 20-a de aŭgusto.

K) artikolo

Oficiala mono de Hungario estas forinto.

L) artikolo

1) Hungario protektas la institucion de geedzeco inter viro kaj virino, kiel memvole estigitan vivkunecon, kaj la familion, kiel bazon de konserviĝo de nacio.

2) Hungario subtenas infanzorgadon.

3) Protekton de familioj reguligas esenca leĝo.

M) artikolo

1) Ekonomio de Hungario baziĝas sur valorkrea laboro kaj libereco de entreprenado.

2) Hungario certigas kondiĉojn de honesta ekonomia konkurso. Hungario elpaŝas kontraŭ misuzo de superforto kaj protektas la rajton de konsumantoj.

N) artikolo

1) Hungario validigas principon de ekvilibrita, travidebla kaj rezervebla buĝeta ekonomio.

2) Por validigo de principo de alineo 1) unuavice respondas la Parlamento kaj la Registaro.

3) La Konstitucia Kortumo, la juĝejoj kaj lokaj aŭtonomioj kaj aliaj ŝtataj organoj devas observi la principon de alineo 1) dum faro de siaj taskoj.

O) artikolo

Ĉiuj respondecas pri si, kaj laŭ sia kapablo kaj ebleco devas kontribui al ŝtataj kaj komunumaj taskoj.

P) artikolo

La naturaj fortoj, speciale la kultivebla agro, la arbaroj kaj la akvorezervo, la biologia bunteco, speciale la hejmaj vegetaĵoj kaj bestoj, la kulturaj valoroj formas komunan heredaĵon, kies protekto, prizorgado kaj rezervo por la sekvaj generacioj estas devo de la ŝtato kaj de ĉiuj.

Q) artikolo

1) Por kreo kaj protekto de paco kaj sekureco, kaj subtenebla evoluigo de la homaro Hungario klopodas kunlabori kun ĉiuj popoloj kaj landoj de la mondo.

2) Por plenumo de internaciaj juraj devoj Hungario certigas harmonion de internacia kaj hungara juroj.

3) Hungario akceptas la ĝenerale konatajn regulojn de la internacia juro. Aliaj fontoj de la internacia juro fariĝas parto de hungara jura ordo per anonco en leĝoj.

R) artikolo

1) La Baza Leĝo estas bazo de jura ordo de Hungario.

2) La Baza Leĝo kaj la leĝoj estas devigaj por ĉiuj.

3) La ordonojn de Baza Leĝo harmonie kun siaj celoj, kun la enhavata Nacia kredo kaj kun atingaĵoj de nia historia konstitucio oni devas kompreni.

S) artikolo

1) Prezenti proponon por akcepti aŭ ŝanĝi Bazan Leĝon povas la respublika prezidanto, la Registaro, parlamenta komisiono aŭ parlamenta deputito.

2) Por akcepti aŭ modifi la Bazan Leĝon, estas bezonata du trionoj da voĉoj de parlamentaj deputitoj.

3) La Bazan Leĝon aŭ modifon de Baza Leĝo subskribas la prezidanto de la Parlamento kaj sendas ĝin al respublika prezidanto. La respublika prezidanto subskribas la Bazan Leĝon aŭ modifon de Baza Leĝo ene de kvin tagoj kaj ordonas ĝian anoncon en oficiala bulteno.

4) Noton de modifo de Baza Leĝo konsistigas la titolo, vicnumero kaj tago de la anonco.

T) artikolo

1) Ĝenerale sekvendan regulon povas preskribi leĝo de organo havanta leĝodonan rajton preskribita en Baza Leĝo kaj anoncita en oficiala bulteno. Malsimile de tiu esenca leĝo povas fiksi aŭtonomian leĝan regulon kaj en speciala leĝokazo faritan kaj anoncitan regulon de leĝdono.

2) Leĝa regulo estas la leĝo, la registara ordono, la ministroprezidanta ordono, la ministra ordono, la ordono de prezidanto de Hungara Nacia Banko, ordono de gvidanto de memstara reguliga organo kaj la aŭtonomia ordono. Plue estas leĝa regulo la ordono de Patriodefenda Konsilio kaj la ordono de respublika prezidanto dum eksterordinara stato

3) Leĝa regulo ne povas esti kontraŭa al la Baza Leĝo.

4) Esenca leĝo estas tia leĝo, por kies akcepto kaj modifo estas bezonata du trionoj da ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.

 


 

LIBERECO KAJ RESPONDECO

I-a artikolo

1) La nelezeblajn kaj netransproprietigeblajn bazajn rajtojn de LA HOMO oni devas estimi. Ilia protekto erstas unuaranga devo de la ŝtato.

2) Hungario rekonas bazajn privatajn kaj komunumajn rajtojn de la homo.

3) La regulojn pri bazaj rajtoj kaj devoj konstatas leĝo. La baza rajto estas limigebla pro validigo de alia baza rajto ĝis nepre necesa mezuro, proporcie laŭ la atingenda celo, kun konservo de esenca enhavo de la baza rajto.

4) La bazaj rajtoj validas ankaŭ por per leĝo estigitaj juraj subjektoj kaj ankaŭ ilin ŝarĝas la devoj, kiuj pro sia naturo rilatas ne nur homojn.

II-a artikolo

La homa digno estas nelezebla. Ĉiuj homoj rajtas al vivo kaj homa digno, la vivon de feto meritas protekto ekde la koncipiĝo.

III-a artikolo

1) Neniun oni povas subigi al torturo, senhoma subiga traktado aŭ puno kaj teni iun en sklaveco. La homkomercado estas malpermesite.

2) Estas malpermesite fari medicinan aŭ sciencan eksperimenton surbaze de informo sen lia nedevigita konsento.

(3) Estas malpermesite la praktiko kun celo de homa rasplibonigo, profitcela uzo de homaj korpoj kaj korpopartoj, kaj la kopio de homa individuo.

IV-a artikolo

1) Ĉiuj rajtas je libereco kaj persona sekureco.

2) Neniun oni povas senigi de sia libereco alimaniere ol pro kaŭzoj kaj proceduroj difinitaj en leĝo. Efektiva ĝismorta malliberigo estas preskribebla nur pro intenca, violenta krimfaro.

3) La personon suspektitan pro krimfaro dum la plej mallonga tempo oni devas aŭ liberigi, aŭ starigi antaŭ tribunalon. La juĝejo devas la personon starigitan antaŭ tribunalon aŭskulti kaj per skriba decido devas aŭ liberigi aŭ arestigi.

4) Kies liberecon oni senbaze aŭ malleĝe limigis, rajtas je kompenso de sia damaĝo.

V-a artikolo

Ĉiuj rajtas laŭ manieroj difinitaj en leĝo rebati senjustan atakon aŭ rektan minacon faritan kontraŭ sia persono, posedaĵo

VI-a artikolo

1) Ĉiuj rajtas al tio, ke oni respektu lian privatan, familian vivon, lian hejmon, kontaktojn kaj bonfamon.

2) Ĉiuj rajtas je protekto de siaj personaj indikoj, kaj ekkono kaj disvastigo de publikinteresaj indikoj.

3) La validigon de personaj indikoj kaj la ekkonon de publikinteresaj indikoj kontrolas sendependa instanco, estigita per esenca leĝo.

VII-a artikolo

1) Ĉiuj rajtas je libereco de penso, konscio kaj religio. Tiu rajto enhavas liberan elekton aŭ ŝanĝon de religio aŭ de konvinko kaj tiun liberecon, ke ĉiuj povas praktiki sian religion aŭ konvinkiĝon per faro de religiaj agadoj, ceremonioj, aŭ laŭ diversaj manieroj, aŭ sole aŭ kune kun aliaj, publike aŭ private manifestu aŭ ne manifestu, praktiku aŭ instruu.

2) La ŝtato kaj eklezioj funkcias aparte. La eklezioj estas memstaraj. La ŝtato kunlaboras kun la eklezioj por kolektivaj celoj.

3) Detalajn regulojn pri eklezioj difinas esenca leĝo.

VIII-a. artikolo

1) Ĉiuj havas rajton por paca kolektiĝo.

2) Ĉiuj havas rajton fondi organizaĵojn kaj havas rajton aliĝi al organizaĵoj.

3) La partioj povas fondiĝi kaj agadi surbaze de leĝo pri unuiĝo. La partioj agadas en elformigo kaj manifestigo de volo de la popolo. La partioj ne povas praktiki rektan potencon.

4) Detalajn regulojn de funkciigo kaj mastrumado de partioj difinas esenca leĝo.

5) Sindikatoj kaj aliaj intereso-reprezentaj organizaĵoj rajtas libere fondiĝi kaj agadi.

IX-a artikolo

1) Ĉiuj rajtas je libereco de opiniesprimo.

2) Hungario rekonas kaj protektas liberecon kaj buntecon de la preso, certigas kondiĉojn de libera indormado necesa por elformigo de demokratia opinio.

3) Detalajn regulojn por libereco de preso, por la organo kontrolanta medioservojn kaj komunikadan merkaton difinas esenca leĝo.

X-a artikolo

1) Hungario certigas liberecon de scienca esploro kaj de arta kreado, plue — por intereso atingi kiel eble plej altan nivelon — de lernado, kaj liberecon de instruo en kadro difinita per leĝo.

2) En demando de scienca vero la ŝtato ne rajtas decidi, apreci sciencajn esplorojn rajtas nur kultivantoj de sciencoj.

3) Hungario protektas sciencan kaj artan liberecojn de Hungara Scienca Akademio kaj de Hungara Arta Akademio. La supergradaj edukaj institutoj rilate al enhavo de esploro, instruado kaj metodoj estas memstaraj, iliajn organiziĝon kaj mastrumadon reguligas leĝo.

XI-a artikolo

1) Ĉiu hungara civitano havas rajton al kulturiĝo.

2) Tiun ĉi rajton Hungario certigas per plivastigo kaj ĝeneraligo de publika kulturiĝo, per senpaga deviga baza, per senpaga kaj por ĉiuj alirebla meza kaj per supera instruado, alirebla por ĉiuj laŭ sia kapablo, plue per materia subteno de lernanto en leĝo difinita maniero.

XII-a artikolo

1) Ĉiu havas rajton al libera elekto de laboro kaj profesio, al entreprenado. Laŭ siaj kapabloj kaj eblecoj ĉiuj devas per sia baroro kontribui la riĉiĝo de la komunumo.

2) Hungario klopodas krei la kondiĉojn, ke ĉiu laborkapabla homo, ki volas labori, povu labori.

XIII-a artikolo

1) Ĉiuj havas rajton al havaĵo kaj heredo. La havaĵo ligiĝas kun socia respondeco.

2) Elproprigi havaĵon oni povas nur esceptkaze kaj pro publika intereso, en leĝo digfinita kazo kaj maniero, per plena, senkondiĉa kaj tuja kompenso.

XIV-a artikolo

1) Hungara ŝtatano ne estas relegaciebla el teritorio de Hungario, kaj kiam ajn povas reveni hejmen en eksterlando. Eksterlandanon, restadanta en Hungario oni povas relegacii nur per leĝa decido. La grupa relegacio estas malpermesata.

2) Neniu estas relegaciebla aŭ ekstradiciebla en ŝtaton kie minacas lin mortokondamno, torturo aŭ atendeble estas submetota al malhoma traktado, puno.

3) Hungario — se nek la devena lando, nek alia lando ne donas protekton — laŭ lia peto certigas azilon la tiuj ne hungariaj ŝtatanoj, kiuj en sia hejmlando aŭ en sia kutima restadlando pro aparteno al raso, nacio, difinita grupo, pro religia, politika konvinkiĝo estas persekutataj, aŭ timo pri la persekuto estas bazita.

XV-a artikolo

1) Antaŭ la leĝo ĉiuj estas egalaj.

2) La bazajn rajtojn Hungario certigas por ĉiuj sen ajna distingo, nome de raso, koloro, sekso, handikapo, lingvo, religio, politiko aŭ malsamopinio, nacia aŭ socia deveno, havaĵo, naskiĝo aŭ cetera stato.

3) La virinoj kaj viroj estas egalrajtaj.

4) Hungario helpas realigon de ŝancoegaleco per apartaj aranĝoj.

5) Hungario protektas la infanojn, virinojn, maljunulojn kaj handikapulojn per apartaj aranĝoj.

XVI-a artikolo

1) Ĉiuj infanoj rajtas je protekto kaj zorgado por konvena korpa, mensa kaj morala disvolviĝo.

2) La gepatroj havas rajton elekti edukmanieron por siaj infanoj.

3) La gepatroj devas zorgi pri siaj neplenaĝaj infanoj. Tiu devo enhavas instruigon de siaj infanoj.

4) La plenaĝaj infanoj devas zorgi pri siaj gepatroj okaze de ilia bezono.

XVII-a artikolo

1) La laborigantoj kaj laboristoj — atentante al certigo de laborlokoj, al certigo de tenebleco de ŝtatekomonio kaj al aliaj komunumaj celoj — kunlaboras unu kun la alia.

2) La laboristoj, laborigantoj, iliaj sindikatoj rajtas trakti unu kun aliaj laŭ maniero difinita en leĝo kaj baze de tiu ili faru kolektivan kontrakton, ili alpaŝu kune por protekti siajn interesojn aŭ faru strikon.

3) Ĉiuj laboristoj havas rajton por laborkondiĉo respektanta sian sanon, sekurecon kaj dignon.

4) Ĉiuj laboristoj havas rajton por taga kaj semajna ripoztempoj kaj por jara pagita libertempo.

XVIII-a artikolo

1) Laborigo de infanoj — escepte de ne endanĝerigo de iliaj korpa, mensa kaj morala disvolviĝo, difinita en leĝo — estas malpermesata.

2) Per apartaj aranĝoj Hungario certigas protekton de laborlokoj de junuloj kaj gepatroj.

XIX-a artikolo

1) Hungario klopodas certigi socian sekurecon por ĉiu sia civitano. En kazo de patriniĝo, malsaniĝo, handikapiĝo, vidviĝo, orfiĝo kaj senlaboriĝo okazanta ekster sia kulpo ĉiu hungara civitano rajtas je subteno difinita en leĝo.

2) La socian sekurecon laŭ la alineo 1) kaj kaze de aliaj bezonuloj Hungario realigas per sistemo de sociaj institutoj kaj aranĝoj.

3) La karakteron kaj mezuron de la sociaj aranĝoj la leĝo povas konstati ĝustigante al por la komunumo utila agado de uzantoj de sociaj aranĝoj.

4) La certigon de vivteno de maljunaĝuloj Hungario helpas per funkciigo de unueca ŝtata pensio kaj per ebligo de funkciigo de memvole fonditaj sociaj institucioj. La kondiĉojn de rajto je ŝtata pensio de virinoj la leĝo povas difini kun pliigita protekto.

XX-a artikolo

1) Ĉiuj rajtas je korpa kaj mensa sano.

2) La validigon de rajto laŭ alineo 1) Hungario helpas per agrikulturo sena de genetike modifitaj vivaĵoj, per certigo de aliro al salubraj manĝaĵoj kaj trinkakvo, per organizado de sanitara servo, per subteno de sportado kaj regula korpotrejnado, kaj per certigo de protekto de medio.

XXI-a artikolo

1) Hungario rekonas kaj validigas ĉies rajton al sana medio.

2) Kiu kaŭzas damaĝon al la medio devas — laŭ manieno difinita en leĝo — restarigi ĝin aŭ pagi kostojn de restarigo.

3) Estas malpermesita importi al Hungario malpurigan rubaĵon kun celo de deponado.

XXII-a artikolo

Hungario klopodas certigi por ĉiuj loĝokondiĉojn indajn je homo kaj aliron al publikaj servoj.

XXIII-a artikolo

1) Ĉiu plenaĝa hungara civitano havas la rajton partopreni kiel elektanto kaj elektato en elektado de parlamentaj deputitoj, de lokaj aŭtonomiaj deputitoj kaj urbestroj, de eŭropuniaj parlamentaj deputitoj.

2) Ĉiu plenaĝa civitano de alia eŭropunia membroŝtato, havanta konstantan hungarian loĝlokon havas la rajton partpreni kiel elektanto kaj elektato en elektado de parlamentaj deputitoj, de lokaj aŭtonomiaj deputitoj kaj urbestroj, de eŭropuniaj parlamentaj deputitoj.

3) Ĉiuj plenaĝaj personoj vivantaj en Hungario kiel rekonita rifuĝinto, enmigrinto aŭ enloĝiĝinto rajtas partopreni en elektado de lokaj aŭtonomiaj deputitoj kaj urbestroj kiel elektanto.

4) Esenca leĝo povas ligi la elektorajton aŭ ĝian plenecon al hungaria loĝloko, la elekteblecon al pluaj kondiĉoj.

5) En elektado de lokaj aŭtonomiaj deputitoj kaj urbestroj la elektanto povas elekti sur sia loĝloko aŭ en sia registrita restadloko. La elektanta civitano povas praktiki sian elektorajton sur sia loĝloko aŭ registrita restadloko.

6) Ne havas elektorajton tiu, kiun la juĝejo ekskludis el la elektorajto pro krimfaro aŭ pro limigita kapablo pri kompetento. Ne estas elektebla civitano de alia membroŝtato de Eŭropa Unio posedanta hungarian loĝlokon, se en la civitaneca ŝtato per decido de juĝejo aŭ instanco oni ekskludis el praktikado de tiu rajto.

7) Ĉiu rajtas partopreni en landa popolvoĉdonado, kiu estas elektanto en elektado de parlamentaj deputitoj. Ĉiu rajtas partopreni en loka popolvoĉdonado, kiu estas elektanto en elektado de lokaj aŭtonomiaj deputitoj kaj urbestroj

8) Ĉiu hungara ŝtatano havas rajton, ke havu publikan postenon laŭ sia kapablo, edukiteco kaj faka scio. Leĝo difinas tiujn publikajn postenojn, kiuj ne estas plenumeblaj per membro aŭ funkciulo de partio.

XXIV-a artikolo

1) Ĉiuj havas la rajton, ke la instancoj aranĝu liajn aferojn senpartiece, honeste kaj dum racia tempodaŭro. La instancoj devas motivi siajn decidojn laŭ maniero difinita en leĝo.

2) Ĉiuj havas rajton por kompenso pro kaŭzita kontraŭleĝa damaĝo dum ilia taskoplenumo

XXV-a artikolo

Ĉiuj havas rajton, ke sola aŭ kun aliaj, skribe turnu sin per peticio, plendo aŭ propono al iu ajn organo havanta publikan potencon.

XXVI-a artikolo

La ŝtato klopodas por apliko de novaj teknikaj solvoj kaj de rezultoj de scienco — por efikeco de sia funkcio, por levo de niveloj de publikaj servoj, por plia travideblo de publikaj aferoj, por antaŭenigo de ŝancoegaleco.

XXVII-a artikolo

1) Ĉiu, kiu restadas en teritorio de Hungario laŭleĝe, havas rajton por libera movo kaj libera elekto de sia restadloko.

2) Ĉiu hungara ŝtatano havas rajton dum sia restado en eksterlando, ke ĝuu protekton de Hungario.

XXVIII-a artikolo

1) Ĉiu havas rajton, ke ajnan akuzon kontraŭ li aŭ liajn rajtojn kaj devojn en ajna juĝproceso sendependa kaj senpartieca juĝejo starigita de leĝo juĝu en honesta kaj publika proceso dum racia tempo.

2) Neniu estas konsiderebla kulpa, ĝis valida decido de juĝejo ne konstatis ĝin.

3) La persono submetita al punproceduro havas rajton al jura protektado en ĉiu etapo de la proceduro. La defendanto ne estas respondigebla pro sia opinio dum la jura defendo.

4) Neniu estas deklarebla kulpa kaj ne estas punebla pro tia agado, kiu dum la faro ne estis krimo laŭ la hungara juro — aŭ en rondo difinita en aktoj de internaciaj kontraktoj aŭ de Eŭropa Unio — ne estis krimo laŭ juro de alia ŝtato.

5) La alineo 4) ne ekskludas submeton al punproceduro aŭ punon pro tiu agado, kiu estis krimo dum la faro laŭ la ĝenerale kontataj reguloj de internacia juro.

6) Escepte de kazoj difinitaj en jurisdikcia riparo, neniu estas submetebla al punproceduro kaj punebla pro krimfaro, pro kiu en Hungario aŭ — en rondo difinitaj en aktoj de internaciaj kontraktoj aŭ de Eŭropa Unio — en alia ŝtato jam oni valide absolvis aŭ punis lin.

7) Ĉiu havas rajton apliki jurisdikcian riparon kontraŭ tiaj juĝejaj, aŭtoritataj kaj aliaj administraciaj decidoj, kiuj lezas lian rajton aŭ leĝan intereson.

XXIX-a artikolo

1) Naciaj minoritatoj vivantaj en Hungario estas ŝtatkonsistigaj faktoroj. Ĉiu hungara ŝtatano apartenanta al iu nacia minoritato havas rajton al libera elekto kaj konservo de sia identeco. Naciaj minoritatoj vivantaj en Hungario havas rajton uzi sian gepatran lingvon, uzi nomon en privata kaj komunuma lingvo, flegi sian kulturon kaj instrui en gepatra lingvo.

2) Nacia minoritatoj vivantaj en Hungario povas instali lokajn kaj landajn aŭtoritatojn.

3) Detalajn regulojn de naciaj minoritatoj vivantaj en Hungario, elekton de iliaj lokaj kaj landaj aŭtoritatoj difinas esenca leĝo.

XXX-a artikolo

1) Konvene al ĉies ŝarĝokapablo aŭ konvene al partopreno en la ekonomio, ĉiuj kontribuas al kovro de komunaj bezonoj.

2) La mezuron de kontribuo al kovro de komunaj bezonoj oni devas konstati atente al elspezoj de infanedukaj kostoj kaze de edukantoj de infanoj.

XXXI-a artikolo

1) Ĉiu hungara ŝtatano devas defendi la patrujon.

2) Hungario funkciigas volontulan patriodefendan rezervista sistemon.

3) Dum eksterordinara stato aŭ se pri tio decidas la Parlamento, la plenaĝaj hungaraj ŝtatanecaj viroj, havantaj hungarian loĝlokon, plenumas soldatan servon. Se la armila servo ne estas akordigebla kun konvinko de militservanto, plenumas senarmilan servon. La formojn de plenumo de soldata servo reguligas esenca leĝo.

4) Por plenaĝaj hungaraj ŝtatanoj havantaj hungarian loĝlokon dum eksterodinara stato — difinita en eseca leĝo — estas preskribebla patriodefenda labordevo.

5) Por plenaĝaj hungaraj ŝtatanoj havantaj hungarian loĝlokon por plenumi patriodefendan kaj kontraŭkatastrofan taskon — difinita en esenca leĝo — estas preskribebla deviga civila servo.

6) Por plenumi patriodefendan kaj kontraŭkatastrofan taskon — difinita en esenca leĝo — ĉiu estas devigebla je plenumo de ekonomia kaj materia servo.



 

LA ŜTATO

La Parlamento

1-a artikolo

1) La plej supera popolreprezenta ograno de Hungario estas la Parlamento.

2) La Parlamento

a) kreas kaj modifas Bazan Leĝon de Hungario;

b) kreas leĝojn;

c) akceptas la centra buĝeton kaj aprobas ĝian plenumon;

d) rajtigas rekonon de deviga valideco de internaciaj kontraktoj, apartenantaj al ĝia tasko- kaj agosfero;

e) elektas la respublikan prezidanton, la membrojn kaj prezidanton de Konstitucia Kortumo, la prezidanton de Kurio (Supera kortumo), la superan prokuroron, komisiiton kaj liajn anstataŭantojn de bazaj rajtoj kaj prezidanton de Ŝtata Financkontrolejo;

f) elektas la ministroprezidanton, decidas pri konfidencaj respondoj de la registaro;

g) dissolvas deputitan korporacion funkcianta kontraŭleĝe laŭ la baza leĝo;

h) decidas pri anonco de milita stato kaj packontrakto;

i) faras decidojn tuŝantaj specialajn jurajn kazojn kaj pri partopreno en armeaj operacioj;

j) praktikas amnestion;

k) praktikas pluajn tasko- kaj agosferojn difinitajn en la baza kaj ceteraj leĝoj.

2-a artikolo

1) La elektantoj elektas la parlamentajn deputitojn laŭ ĝenerala kaj egala elektorajto, per elekto de senpera kaj sekreta voĉdonado esprimanta liberan volon de elektantoj laŭ maniero difinita en esenca leĝo.

2) Partoprenon de naciaj minoritatoj vivantaj en Hungario en laboro de la Parlamento reguligas esenca leĝo.

3) La ĝeneralan elekton de parlamentaj deputitoj — escepte de elekto pro dissolvo aŭ memdissolvo de Parlamento — devas okazigi en aprilo aŭ majo de kvara jaro de elekto de la antaŭa Parlamento.

3-a artikolo

1) La mandato de la Parlamento komenciĝas per la fonda kunsido kaj daŭras ĝis fondiĝo de la sekva Parlamento. La fondan kunsidon kunvokas la respublika prezidanto ene de tridek tagoj post la elektoj.

2) La Parlamento rajtas decidi pri sia dissolviĝo.

3) La respublika prezidanto rajtas dissolvi la Parlamenton kun samtempa fikso de la elektoj, se

a) kaze de ĉeso de mandato de la Registaro, la Parlamento ne elektas la ministroprezidanton proponitan de respublika prezidanto ene de kvardek tagoj post la unua persona propono, aŭ

b) la Parlamento de akceptas la aktualan jaran centran buĝeton ĝis la 31-a de marto.

4) Antaŭ dissolvo de la Parlamento la respublika prezidanto devas peti la opiniojn de ministroprezidanto, de prezidanto de Parlamento kaj de la estroj de parlamentaj deputitaj grupoj.

5) La respublika prezidanto povas praktiki sian rajton menciitan en la alineo 3) punkto a) dum la Parlamento ne elektas la ministroprezidanton. La respublika prezidanto povas praktiki sian rajton menciitan en la alineo 3) punkto b) dum la Parlamento ne akceptas la centran buĝeton.

6) Ene de naŭdek tagoj oni devas elekti novan Parlamenton kalkulante de dissolvo aŭ dissolvigo de la Parlamento.

4-a artikolo

1) La rajtoj kaj devoj de la parlamentaj deputitoj estas egalaj, sian agadon ili faras por publika bono kaj ĉi-rilate ili ne estas ordoneblaj.

2) La parlamenta deputito meritas imunecrajton kaj salajron por certigi ilian sendependecon. Esenca leĝo difinas tiujn publikajn oficojn, kiun parlamenta deputito ne povas plenumi, kaj povas difini ceterajn ekskludojn (neakordigeblojn).

3) Mandato de parlamenta deputito ĉesas

a) per ĉeso de mandato de la Parlamento;

b) per lia morto;

c) per esprimo de la ekskludo;

d) per lia rezigno;

e) se la kondiĉoj por ilia elekto jam ne ekzistas;

f) se dum unu jaro li ne partoprenas en la laboro de Parlamento.

4) Pri konstato de manko de kondiĉoj por elekto de la deputito, pri esprimo de eksludo aŭ pri konstato de ne partopreno en la laboro de la deputito en la laboro de la Parlamento decidas per du trionoj de voĉoj de la ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.

5) Detalajn regulojn pri la jura stato kaj salajro de la parlamentaj deputitoj decidas esenca leĝo.

5-a artikolo

(1) La kunsidoj de la Parlamento estas publikaj. Je peto de la Registaro aŭ de iu ajn parlamenta deputito per du trionoj de la deputitoj povas decidi pri fermita kunsido.

2) La Parlamento elektas el siaj membroj prezidanton, vicprezidanton kaj protokolistojn.

3) La parlamento el la parlamentaj deputitojn elektas konstantajn komisionojn.

4) Por akordigi sian laboron, la parlamentaj deputitoj kun kondiĉoj fiksitaj en Domregularo elformas parlamentajn deputitajn grupojn.

5) La Parlamento estas decidpova, se ĉeestas pli ol duono de la parlamentaj deputitoj.

6) Se la Baza Leĝo ne ordonas alimaniere, la Parlamento faras siajn decidojn per pli ol duono de la ĉeestantaj parlamentaj deputitoj. Faron de kelkaj decidoj la Domregularo povas ligi al kvalifikita plimulto.

7) La Parlamento fiksas regulojn de sia funkcio kaj ordon de la traktadoj en la Domregularo akceptita per pli ol du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj deputitoj

8) La ordonojn certigantajn la regulajn kunsidojn de la Parlamento difinas esenca leĝo.

6-a cikk

1) Leĝon rajtas iniciati la respublika prezidanto, la Registaro, parlamenta komisiono aŭ parlamenta deputito.

2) La Parlamento — je propono antaŭ la fina voĉdono la iniciatinto de la leĝo, la Registaro aŭ prezidanto de la Parlamento — por ekzameno de ĝia akordo kun la Baza Leĝo povas sendi al Konstitucia Kortumo. Pri la propono la Parlamento decidas post la fina voĉdono. Post akcepto de la propono prezidanto de la Parlamento senprokraste sendas al Konstitucia Kortumo la akceptitan leĝon por ekzameno de ĝia akordo kun la Baza Leĝo.

3) La akceptitan leĝon la prezidanto de la Parlamento subskribas ene de kvin tagoj kaj sendas la la respublika prezidanto. La senditan leĝon la respublika prezidanto subskribas ene de kvin tagoj kaj ordonas ĝian anoncon. La Parlamento la leĝon menciitan en alineo 2) sendas al Konstitucia Kortumo por ekzameni ĝian akordon kun la Baza Leĝo, kaj la prezidanto de la Parlamento nur tiam rajtas subskribi kaj sendi al la respublika prezidanto, se la Konstitucia Kortumo ne konstatas kontraŭdiron al la Baza Leĝo.

4) Se la respublika prezidanto la leĝon aŭ ĝian parton opinias kontraŭa al la Baza Leĝo — kaj ne okazas ekzameno laŭ alineo 2) — la leĝon por ekzameni ĝian akordon kun la Baza Leĝo sendas al la Konstitucia Kortumo.

5) Se la konstitucia prezidanto ne konsentas kun la leĝo aŭ kun ĝia parto kaj ne praktikis sian rajton menciitan en alineo 4), antaŭ la subskribo kun sciigo de liaj rimarkoj unufoje povas resendi al la Parlamento por pripensi. La Parlamento denove traktas la leĝon kaj denove decidas pri la akcepto. La respublika prezidanto povas praktiki tiun sian rajton eĉ tiam, se laŭ la decido de la Parlamento la Konstitucia Kortumo ekzamenis la leĝon kaj ne trovis ĝin kontraŭa al la Baza Leĝo.

6) La Konstitucia Kortumo decidas pri la iniciato menciita en alineoj 2) kaj 4) ekstervice, sed plej malfrue ene de tridek tagoj. Se la Konstitucia kurtomo konstatas kontraŭdiron al la Baza Leĝo, la Parlamento denove traktas la leĝon por ĉesigi ĝian kontraŭecon al la Baza Leĝo.

7) Se dum ekzameno de iniciato de la respublika prezidanto la Konstitucia Kortumo ne konstatas kontraŭdiron al la Baza Leĝo, la respublika prezidanto senprokraste subskribas la leĝon kaj ordonas ĝian anoncon.

8) De la Parlamento traktitan kaj akceptitan leĝon laŭ alineo 6) oni denove povas peti por ekzameno de Konstitucia Kortumo pri akordo al Baza Leĝo laŭ aleino 2) kaj 4). Pri la ripetita iniciato la Konstitucia Kortumo decidas ekstervice, sed plej malfrue ene de dek tagoj.

9) Se la leĝon resenditan pro malkonsento de la respublika prezidanto la Parlamento modifas, la ekzameno pri akordo al Baza Leĝo laŭ alineo 2) kaj 4) estas petebla ekskluzive por la modifitaj partoj, aŭ apelacii al tio, ke ne plenumiĝis la proceduraj postuloj por krei leĝojn fiksitaj en Baza Leĝo. Se la Parlamento akceptas la leĝon ne konsentitan de la respublika prezidanto senŝanĝe, la respublika prezidanto rajtas peti ekzamenon de akordo al la Baza Leĝo pro ne plenumiĝo de la proceduraj postuloj fiksitaj en Baza Leĝo.

7-a artikolo

1) Parlamenta deputito rajtas fari demandojn al komisiito pri bazaj rajtoj, al prezidanto de Ŝtata Financkontrolejo, al supera prokuroro kaj al prezidanto de Hungara Nacia Banko en kiu ajn temo apartenanta al ilia tasko.

2) Parlamenta deputito rajtas fari interpelacion kaj demandon al la Registaro kaj al membro de la Registaro en kiu ajn temo apartenanta al ilia tasko.

3) La ekzamenajn agadojn de parlamentaj komisionoj, la devon aperi antaŭ la komisionoj difinas esenca leĝo.

 

Landa popola voĉdonado

8-a artikolo

1) Je iniciato de minimume ducent mil elektantoj la Parlamento dekretas landan popolan voĉdonadon. Je iniciato de la respublika prezidanto, de la Registaro aŭ cent mil elektantoj la Parlasmento rajtas dekreti landan popolan voĉdonadon. La decido de valida kaj rezulta voĉdonado estas deviga por la Parlamento.

2) La temo de la landa voĉdonado povas esti demando apartenanta al tasko- kaj agosfero de la Parlamento.

3) Oni ne povas faro landan popolan voĉdonadon

a) en demando diraktata al modifo de la Baza Leĝo;

b) pri centra buĝeto, pri plenumo de centra buĝeto, pri centra imposto, pri ŝtata takso, kromkostoj, pri dogano aŭ pri enhavo de centraj kondiĉoj de lokaj impostoj;

c) pri la enhavo de leĝoj pri elekto de parlamentaj deputitoj, de lokaj aŭtonomiaj deputitoj kaj urbestroj aŭ de eŭropaj parlamentaj deputitoj;

d) pri devoj devenantaj el internaciaj kontraktoj;

e) pri personaj kaj elformigo organizaĵo apartenantaj al agosfero de la Parlamento;

f) pri dissolvo de la Parlamento;

g) pri dissolvo de deputita korporacio;

h) pri anonco de milita stato, de eskterordinara stato kaj de necesa stato aŭ pri anonco kaj plilongigo de anticipa defenda stato;

i) pri demandoj apartenantaj al partopreno en armeaj manovroj;

j) pri praktiko de amnestio.

4) La landa popola voĉdonado estas valida, se pli ol duono de elektantoj voĉdonis valide, kaj havas rezulton, se pli ol duono de la elektantoj donis saman respondon al la farita demando.

 

La respublika prezidanto

9-a artikolo

1) La ŝtatestro de Hungario estas la respublika prezidanto, kiu esprimas la unuecon de la nacio kaj gardas super demokratia funkciado de la ŝtatorganizaĵo.

2) La respublika prezidanto estas la ĉefkomandanto Hungara Armeo.

3) La respublika prezidanto

a) reprezentas Hungarion;

b) rajtas partopreni kaj alparoli kunsidojn de la Parlamento;

c) rajtas iniciati leĝojn;

d) rajtas iniciati landan popolan voĉdonadon;

e) fiksas tempon de la ĝeneralaj elektoj de parlamentaj deputitoj, de aŭtonomiaj deputitoj kaj urbestroj, de eŭropaj parlamentaj deputitoj kaj de landaj popolaj voĉdonadoj;

f) decidas pri temoj tuŝantaj specialan jurordon;

g) kunvokas la fondan kunsidon de la Parlamento;

h) dissolvas la Parlamenton;

i) rajtas sendi la akceptitan leĝon al Konstitucia Kortumo por ekzameno pri akordo al la Baza Leĝo, aŭ rajtas resendi al la Parlamento por pripensi;

j) faras proponon al la ministroprezidanto pri persono de supera prokuroro kaj de komisiito de nazaj rajtoj;

k) nomumas la profesiajn juĝistojn kaj la prezidanton de Buĝeta Konsilio;

l) konfirmas en lia ofico la prezidanton de Hungara Scienca Akademio;

m) elformas la organizaĵon de sia oficejo.

4) La respublika prezidanto

a) surbaze de rajtigo de la Parlamento rekonas validecon de internaciaj kontraktoj;

b) komisias kaj akceptas ambasadorojn kaj senditojn;

c) nomumas ministrojn, prezidanton, vicprezidantojn de Hungara Nacia Banko, estron de memstara organiza organo kaj rektorojn de universitatoj;

d) komisias rektorojn de universitatoj;

e) nomumas kaj promocias generalojn;

f) donacas distingojn, premiojn kaj titolojn fiksitajn en leĝo kaj permesas uzon de eksterlandaj ŝtataj distingoj;

g) praktikas rajton de individua indulgo;

h) decidas en temoj de teritoriaj organizaj demandoj apartenantaj al lia tasko- kaj agosfero;

i) decidas en aferoj pri akiro kaj ĉeso de ŝtataneco;

j) decidas en eferoj, kiujn la leĝo asignas al lia agosfero.

5) Al ĉiuj agadoj kaj decidoj de la respublika prezidanto fiksitaj en alineo 4) estas bezonata kunsubskribo de membro de Registaro. La leĝo povas ordoni tiel, ke al decido de respublika prezidanto asignita al li per leĝo, ne estas bezonata kunsubskribo.

6) La respublika prezidanto rajtas rifuzi plenumon de menciitaj aferoj en punktoj b) – e) de alineo 4), se mankas leĝaj kondiĉoj aŭ li rajte konkludas, ke ili rezultus gravan perturbon de demokratia funkcio de ŝtatorganizaĵo.

7) La respublika prezidanto rajtas rifuzi plenumon de aferoj de punkto f) de alineo 4), se ĝi lezus interesojn de Baza Leĝo.

10-a artikolo

1) La Parlamento elektas respublikan prezidanton por kvin jaroj.

2) Oni povas elekti respublika prezidanto ĉiun ajn hungaran ŝtatanon, kiu plenumis sian tridekkvinan jaraĝon.

3) La respublikan prezidanton oni povas reelekti maksimume unufoje.

11-a artikolo

1) La respublikan prezidanton oni devas elekti almenaŭ tridek tagojn maksimume antaŭ sesdek tagojn antaŭ paso de lia mandato, se la mandato ĉesas antaŭtempe, oni devas elekti ene de tridek tagoj post ĉeso de la mandato. La elekton de respublika prezidanto fiksas prezidanto de la Parlamento. La parlamento elektas la respublikan prezidanton per sekreta elekto.

2) La elekton de respublika prezidanto anticipas kandidatigo. Por valida kanditatigo estas bezonata skriba propono de unu kvinono da parlamentaj deputitoj. La kandidatigon oni devas transdoni al prezidanto de Parlamento antaŭ ordono al voĉdonado. Ĉiuj parlamentaj deputitoj rajtas proponi unu kandidaton. La propono de tiu deputito, kiu proponas pli ol unu, neniu lia kandidatigo estas valida.

3) Tiu estas la respublika prezidanto post la unua voĉdono, kiu ricevis du trionojn de la parlamentaj deputitoj

4) Se la unua voĉdono estis senrezulta, oni devas fari duan voĉdonon. Dum la dua voĉdono oni povas voĉdoni por du kandidatoj ricevintaj la plej multajn voĉojn. Se dum la unua voĉdono fariĝas voĉegaleco sur la unua loko, oni povas voĉdoni al kandidatoj ricevintaj la plej multajn voĉojn. Se dum la unua voĉdono fariĝas voĉegaleco nur sur la dua loko, oni povas voĉdoni al tiuj kandidatoj, kiuj ricevis la du plej altnombrajn voĉojn. Dum la dua voĉdono estas la prezidanto tiu, — senkonsidere al nombro de partoprenantoj en la voĉdonado —, kiu ricevis la plej multajn voĉojn. Se ankaŭ la dua voĉdono estis senrezulta, oni devas teni novan elekton kun ripetita kandidatigo.

5) La voĉdonan proceduron oni devas fini dum du sinsekvaj tagoj.

6) La elektita respublika prezidanto enoficiĝas je ĉeso de mandato de la antaŭa respublika prezidanto, kaze de antaŭtempa ĉeso enoficiĝas la okan tagon de la anonco de elekta rezulto, antaŭ la enoficiĝo li faras ĵuron antaŭ la Parlamento.

12-a artikolo

1) La personeco de respublika prezidanto estas neofendebla.

2) La ofico de respublika prezidanto estas neakordebla kun alia ŝtata, socia, ekonomia kaj politika ofico aŭ komisio. La respublika prezidanto ne rajtas praktiki alian salajran profesion kaj por ceteraj liaj agadoj — krom aŭtorrajta agado — ne rajtas akcepti honorarion.

3) La mandato de respublika prezidanto ĉesas

a) per paso de lia mandato;

b) per lia morto;

c) se dum pli ol naŭdek tagoj li ne kapablas plenumi siajn agosferojn;

d) se la kondiĉoj por lia elekto jam ne ekzistas;

e) per esprimo de lia nekordebleco;

f) per lia demisio;

g) per senigo de ofico de respublika prezidanto.

4) Pri konstato de stato de respublika prezidanto por nekapablo plenumi siajn taksojn dum pli ol naŭdek tagoj kaj pri manko de kondiĉoj por elekto kaj pri konstatato de neakordebleco decidas du trionoj de voĉoj de ĉeestantaj Parlamentaj deputitoj.

5) La regulojn de jura stato kaj de salajro de respublika prezidanto difinas esenca leĝo.

13-a artikolo

1) Punproceson kontraŭ la respublika prezidanto oni povas iniciati nur post ĉeso de lia mandato.

2) Kontraŭ la respublika prezidanto intence lezante la Bazan Leĝon aŭ alian leĝon konekse kun praktiko de sia ofico aŭ faranta intencan krimon, unu kvinono da parlamentaj deputitoj povas iniciati senigon de lia ofico.

3) Por komenci proceduron de senoficigo estas bezonata du trionoj da parlamentaj deputitoj. La voĉdonado estas sekreta.

4) Ekde decido de la Parlamento de ĝis fino de senoficiga proceduro la respublika prezidanto ne rajtas praktiki siajn agosferojn.

5) La finfaro de la proceduro apartenas al agosfero de la Konstitucia Kortumo.

6) Se rezulte de proceduro la Konstitucia Kortumo konstatas respondecon de la respublika prezidanto, ĝi povas senigi la respublikan prezidanton de lia ofico.

14-a artikolo

1) Kaze de provizora obstaklo de la respublika prezidanto ĝis ĉeso de lia obstaklo aŭ kaze de ĉeso de lia mandato ĝis enoficiĝo de la nova respublika prezidanto la tasko- kaj agosferojn de la respublika prezidanto praktikas la prezidanto de la Parlamento.

2) La fakton de provizora obstaklo de la respublika prezidanto konstatas la Parlamento je iniciato de respublika prezidanto, la Registaro aŭ kiu ajn parlamenta deputito.

3) Dum anstataŭigo de respublika prezidanto la prezidanto de la Parlamento ne rajtas praktiki siajn deputitajn rajtojn, kaj anstataŭ li la taskojn de prezidanto de Parlamento praktikas la vicprezidanto asignita de la Parlamento.

 

La Registaro

15-a artikolo

1) La ĝenerala organo de la plenuma potenco estas la Registaro, kies tasko- kaj agosfero estas ĉiu, kiun la Baza leĝo aŭ leĝo ne taskigas ekskluzive al tasko- kaj agosfero de alia organo. La Registaro respondas al la Parlamento.

2) La Registaro, la plej supera organo de la administrado, rajtas establi ŝtatadministraciajn organojn reguligitajn en leĝo.

3) La Registaro agante en sia taskosfero kreas dekretojn en temo ne reguligitaj en leĝo aŭ en temo rajtigita en leĝo.

4) La dekreto de Registaro ne povas kontraŭi al leĝo.

16-a arikolo

1) La membroj de la Registaro estas la ministroprezidanto kaj ministroj.

2) La ministroprezidanto rajtas delegi unu aŭ plurajn vicministroprezidantojn el inter la ministroj.

3) La ministroprezidanton elektas la Parlamento je propono de respublika prezidanto.

4) Por elekto de ministroprezidanto estas bezonata pli ol duono de voĉoj de parlamentaj deputitoj. La ministroprezidanto enoficiĝas je sia elektiĝo.

5) La proponon de respublika prezidanto laŭ alineo 3)

a) se mandato de la ministroprezidanto ĉesis per fondiĝo de la nova Parlamento, faras en fonda kunsido de la nova Parlamento;

b) se mandato de la ministroprezidanto ĉesas pro lia eksiĝo, pro morto, pro esprimo de neakordebleco, pro manko de kondiĉoj lia elektebleco por ministroprezidanto aŭ pro esprimo de malkonfido al ministroprezidanto, faras ene de dekkvin tagoj ekde ĉeso de mandato de la ministroprezidanto.

6) Se la proponitan personon por ministroprezidanto laŭ alineo 5) la Parlamento ne elektas, la respublika prezidanto faras novan proponon ene de dekkvin tagoj.

7) Ministron nomumas la respublika prezidanto je propono de ministroprezidanto. La ministro enoficiĝas en tempo signita en lia nomuma dokumento, manke de tio en tempo de lia nomumo.

8) La Registaro fondiĝas per monumo de ministroj.

9) La membro de Registaro faras ĵuron antaŭ la Parlamento.

17-a arikolo

1) Pri listigo de ministerioj dekretas leĝo.

2) Senpostena ministro estas nomumebla je prizorgo de kiu ajn tasko, fiksita de la Registaro.

3) Regiona ŝtatadministra organo de la Registaro kun ĝenerala agosfero estas ĉefurba kaj departementaj registraj oficejoj.

4) Esenca leĝo rajtas modifi la dekreton signanta ministerion, ministron aŭ administracian organon.

5) La juran statuson de registaraj oficistoj reguligas leĝo.

18-a cikk

1) La ministroprezidanto difinas ĝeneralan politikon de la Registaro.

2) La ministro inter kadroj de ĝenerala politiko de la Registaro memstare direktas tiujn branĉojn kaj subordigitajn organojn de ŝtata administrado apartenantaj al lia agosfero kaj prizorgas taskojn difinitajn de la Registaro kaj de la ministroprezidanto.

3) La membro de la Registaro surbaze de rajtigo de leĝo aŭ de registara dekreto, agante en sia agosfero, memstare aŭ kun konsento de alia ministro kreas dekreton, kiu ne povas kontraŭdiri al leĝo, al registara dekreto kaj al dekreto de prezidanto de Hungara Nacia Banko.

4) La membro de la Registaro respondas al la Parlamento pro sia agado, kaj la ministro al la ministroprezidanto. La membro de la Registaro rajtas partopreni kaj alparoli en kunsidoj de la Parlamento. La Parlamento kaj parlamenta komisiono rajtas devigi membron de Registaro partopreni la kunsidon.

5) La detalan juran statuson de membro de la Registaro, lian salajron kaj ordon de anstataŭigo de ministroj reguligas leĝo.

19-a artikolo

La Parlamento rajtas peti informojn de la Registaro pri la registara starpunkto en decidfara procezo de institucioj kun Eŭropa Unio, kaj rajtas okupi starpunkton pri projekto estanta sur tagordo. La Registaro agas en eŭropunia decidfaro laŭ starpunkto de la Parlamento.

20-a artikolo

1) Per ĉeso de mandato de la ministroprezidanto ĉesas ankaŭ la mandato de la Registaro.

2) La mandato de la ministroprezidanto ĉesas

a) per fondiĝo de la nove elektita Parlamento;

b) se la Parlamento esprimas sian malkonfidon al la ministroprezidanto, kaj elektas novas ministroprezidanton;

c) se la Parlamento esprimas malkonfidon al la ministroprezidanto dum la konfida voĉdonado iniciatita de la ministroprezidanto;

d) per lia demisio;

e) per lia morto;

f) per esprimo de malakordo;

g) se la kondiĉoj por lia elekto jam ne ekzistas.

3) La mandato de ministro ĉesas

a) per ĉeso de mandato de la ministroprezidanto;

b) per demisio de la ministro;

c) per lia absolvo

d) per lia morto.

4) Pri konstato de manko de kondiĉoj por elekto de la ministro kaj pri esprimo de malakordo decidas la Parlamento kun du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.

21-a artikolo

1) Kvinono de parlamentaj deputitoj rajtas iniciati malkonfidan proponon skribe — kun nomo de proponita personon por ministroprezidanta ofico.

2) Se la Parlamento subtenas la malkonfidan proponon, per tio esprimas sian malkonfidon al la ministroprezidanto, samtempe elektas por ministroprezidanto la personon por ministroprezidanta ofico proponita en la malkonfida iniciato. Por decido de la Parlamento estas bezonata pli ol duono de la parlamentaj deputitoj.

3) La ministroprezidanto rajtas iniciati konfidan voĉdonadon. La Parlamento esprimas sian malkonfidon al la ministroprezidanto, se en konfida voĉdonado iniciatita de la ministroprezidanto pli ol duono de la parlamentaj deputitoj ne subtenas la ministroprezidanton.

4) La ministroprezidanto rajtas proponi, ke la voĉdono pri prezentita propono de la Registaro estu samtempe konfida voĉdono. Esprimas malkonfidon de la Parlamento al la ministroprezidanto, se la proponon de la Registaro ne subtenas.

5) La Parlamento la decidon pri la malkonfida demando ekde la malkonfida propono aŭ ekde malkonfida propono de ministroprezidanto laŭ alineo 3) kaj 4) faras post tri, sed plej malfrue ene de ok tagoj.

22-a artikolo

1) La Registaro ekde ĉeso de sia mandato ĝis fondo de la nova Registaro praktikas sian agosferon kiel afergvida registaro, sed ne rajtas rekoni devigan validecon de internaciaj kontraktoj, rajtas fari dekreton nur per leĝa rajtigo kaj en neprokrasteblaj kazoj.

2) Se la mandato de la ministroprezidanto ĉesas per lia demisio aŭ aŭ per fondiĝo de la nova Parlamento, la ministroprezidanto praktikas sian agosferon kiel afergvida ministroprezidanto ĝis elekto de la nova ministroprezidanto, sed ne rajtas proponi absolvon aŭ nomumon de ministro, rajtas fari dekreton nur per leĝa rajtigo kaj en neprokrasteblaj kazoj.

3) Se la mandato de la ministroprezidanto ĉesas pro lia morto, pro esprimo de malakordo, pro manko de kondiĉoj por lia elekto aŭ pro esprimo de malkonfido de la Parlamento en konfida voĉdonado, ĝis elekto de nova ministroprezidanto praktikas la vicministroprezidanto aŭ kaze de pluraj vicministroprezidantoj la unuavice delegia vicministroprezidanto kun limigoj esprimitaj en alineo 2).

4) Ministro praktikas sian agosferon kiel afergvida ministro ekde ĉeso de mandato de ministroprezidanto ĝis nomumo de nova ministro aŭ ĝis provizora taskigo por ministraj taskoj de alia membro de la nova Registaro, sed dekreton povas fari nur en neprokrastebla kazo.

 

Memstaraj reguligaj organoj

23-a artikolo

1) La Parlamento en esenca leĝo povas establi memstarajn reguligajn organojn por tasko- kaj agosferoj apartenantaj al plenumpotenco

2) La gvidanton de memstara reguliga organo nomumas la ministroprezidanto, aŭ — je propono de ministroprezidanto — la respublika prezidanto en esenca leĝo por difinita tempodaŭro. La gvidanto de memstara reguliga organo nomumas sian anstataŭanton aŭ anstataŭantojn.

3) La gvidanto de memstara reguliga organo raportas al la Parlamento pri agado de la memstara reguliga organo ĉiujare por.

4) La gvidanto de la memstara reguliga organo surbaze rajtigo en leĝo, laŭ lia taskosfero difinita en esenca leĝo eldonas dekreton, kiu ne povas esti kontraŭa al leĝo, al registara dekreto, al ministroprezidanta dekreto, al ministra dekreto kaj al dekreto de Hungara Nacia Banko. La gvidanton de memstara reguliga organo rajtas anstataŭi lia de li nomumita anstataŭanto en eldono de dekreto.

 

La Konstitucia Kortumo

24-a artikolo

1) La Konstitucia Kortumo estas la plej supera gardanto de la Baza Leĝo.

2) La Konstitucia Kortumo

a) ekzamenas la akceptitajn sed ne anoncitajn leĝojn el vidpunkto de akordo kun la Baza Leĝo;

b) laŭ juĝista iniciato kontrolas akordon de en unika kazo aplikenda leĝo kun la Baza Leĝo;

c) surbaze de konstituci-jura plendo kontrolas la akordon de leĝo al la Baza Leĝo aplikita en unika kazo;

d) surbaze de konstituci-jura plendo kontrolas la akordon de juĝista decido al la Baza Leĝo;

e) je iniciato de Registaro, de kvarono de parlamentaj deputitoj aŭ de komisiito de bazaj rajtoj kontrolas akordon de leĝo al Baza Leĝo;

f) ekzamenas kolizion de legoj al internaciaj kontraktoj;

g) praktikas pluajn tasko- kaj agosferojn difinitaj en Baza Leĝo kaj en esenca leĝo.

3) La Konstitucia kortumo

a) en sia agosfero menciita en b), c) kaj e) punkto de alineo 2) neniigas leĝon aŭ leĝan dekreton kontraŭan al la Baza Leĝo;

b) en sia agosfero menciita en punkto b) de alineo 2) neniigas juĝistan decidon kontraŭan al la Baza Leĝo;

c) en sia agosfero menciita en punkto f) de alineo 2) neniigas leĝon aŭ legan dekreton kontraŭan al internacia kontrakto;

aŭ konstatas juran sekvon difinitan en esenca leĝo.

4) La Konstitucia Kortumo estas korporacio konsistanta el dekkvin membroj, kies membrojn elektas la Parlamento per du trionoj de voĉoj de parlamentaj deputitoj por dekdu jaroj. La Parlamento kun du trionoj da voĉoj de parlamentaj deputitoj elektas prezidanton el membroj de la Konstitucia Kortumo, la mandato de la prezidanto daŭras ĝis fino de lia konstitucijuĝista ofico. La membroj de Konstitucia Kortumo ne povas esti membroj de partio, ili ne rajtas praktiki politikan agadon.

5) Detalajn regulojn de agosfero, de organizo, de funkcio de la Konstitucia Kortumo dininas esenca leĝo.

 

La tribunalo

25-a artikolo

1) La tribunalo praktikas justican agadon. La plej supera tribunala organo estas la Kurio (Supera kortumo).

2) La tribunalo decidas

a) en punafero, en privata diskuto, en ceteraj aferoj difinitaj en leĝo;

b) pri leĝeco de administraciaj decidoj;

c) pri kolizio al alia leĝo kaj neniigo de aŭtonomia dekreto;

d) konstato pri neglekto de sur leĝo baziĝanta devo de juĝfara decido de loka aŭtonomio.

3) La Kurio, apud la menciitaj en alineo 2), certigas unuecon de juraj aplikoj de la tribunaloj kaj decidas pri jura unueco devigaj por tribunaloj.

4) La tribunala organizo estas plurnivela. Por definita grupo de aferoj — speciale pri administraciaj kaj laboraj jurdiskutoj — estas establigeblaj apartaj tribunaloj.

5) La juraj aŭtonomiaj organoj kunlaboras kun administrado de tribunaloj.

6) En kelkaj juraj diskutoj la leĝo povas ebligi proceduron de aliaj organoj.

7) Detalajn regulojn de tribunalaj organizaĵo kaj administrado, de jura statuso de juĝistoj kaj salajron de juĝistoj difinas esenca leĝo.

26-a artikolo

1) La juĝistoj estas sendependaj kaj ili estas subordigitaj nur al la leĝo, en ilia juĝa agado ne estas ordoneblaj. Oni povas eksigi la juĝistojn el siaj oficoj nur en kazoj kaj laŭ proceduro difinita en esenca leĝo. La juĝistoj ne povas esti membroj de partioj kaj ne rajtas praktiki politikan agadon.

2) La profesiajn juĝistojn nomumas la respublika prezidanto laŭ maniero difinita en esenca leĝo. Oni povas nomumi juĝisto, kiu pasigis sian tridekan jaraĝon. Escepte de prezidanto de Kurio la servotempo de juĝisto povas ekzisti ĝis atingo de lia maljunula pensiiĝa aĝo.

3) La prezidanton de Kurio je propono de respublika prezidanto elektas la Parlamento por naŭ jaroj. Por elekto de prezidanto de Kurio estas bezonata du trionoj da voĉoj de parlamentaj deputitoj.

27-a artikolo

1) La tribunalo — se la leĝo ne ordonas alimaniere — juĝas en konsilio.

2) En certaj kazoj kaj laŭ maniero difinita en leĝo rajtas partopreni la juĝadon ne nur profesiaj juĝistoj.

3) Kiel soljuĝisto kaj kiel prezidanto de konsilio povas procedi nur profesia juĝisto. En kazoj difinitaj en leĝo, en agosfero de soljuĝisto povas procedi ankaŭ tribunala sekretario, por kiu oni devas apliki alineon 1) de artikolo 26 dum lia agado.

28-a artikolo

La tribunaloj dum la jura apliko unuavice interpretas tekston de juraj reguloj laŭ ilia celo kaj kun akordo al la Baza Leĝo. Dum interpreto de Baza Leĝo kaj de juraj reguloj oni devas supozi, ke ili servas moralan kaj ekonomian celon konvenan al racio kaj publika bono.

 

La prokurora oficejo

29-a artikolo

1) La ĉefprokuroro kaj la prokurorejo kiel kunaganto de justico validigas punpretendon de la ŝtato. La prokurorejo persekutas krimon, elpaŝas kontraŭ rajtolezaj agoj kaj leglektoj kaj helpas preventon al kontraŭjuraj agadoj.

2) La ĉefprokuroro kaj la prokurorejo kiel difinita en leĝo

a) praktikas rajtojn rilate al punesploro;

b) reprezentas akuzon en juĝproceso;

c) praktikas inspekton pri leĝeco de punplenumo;

d) praktikas pluajn tasko- kaj agosferojn difinitaj en leĝo.

3) La prokuroran organon gvidas kaj direktas, nomumas prokurorojn la ĉefprokuroro. Escepte de ĉefprokuroro, la servotempoj de prokuroroj povas daŭri ĝis atingo de ilia maljunula emeritiĝa aĝo.

4) La ĉefprokuroron elektas la Parlamento laŭ propono de respublika prezidanto el inter la prokuroroj por naŭ jaroj. Por elekto de ĉefprokuroro estas bezonata du trionoj da voĉoj de parlamentaj deputitoj.

5) La ĉefprokuroro raportas pri sia agado ĉiujare por la Parlamento.

6) La prokuroroj ne povas esti membroj de partio kaj ne rajtas praktiki politikan agadon.

7) Detalajn regulojn de organizaĵo kaj funkcio de prokurorejo, detalajn regulojn de jura stato de ĉefprokuroro kaj de prokuroroj kaj ilian salajron difinas esenca leĝo.

 

Komisiito de bazaj rajtoj

30-a artikolo

1) Komisiito de bazaj rajtoj praktikas agadon pri bazajura defendo, lian proceduron povas iniciati iu ajn.

2) La komisiito de bazaj rajtoj esploras aŭ esplorigas la al li sciigitajn misaĵojn rilate al bazaj rajtoj kaj iniciatas ĝeneralajn aŭ unikajn aranĝojn por ripari ilin.

3) La komisiiton de bazaj rajtoj kaj liajn anstataŭantojn la Parlamento elektas per du trionoj da voĉoj por ses jaroj. La anstataŭantoj prizorgas interesojn de sekvontaj generacioj kaj protekton de rajtoj de naciaj minoritatoj vivantaj en Hungario. La komisiito de bazaj rajtoj kaj liaj anstataŭantoj ne rajtas esti membroj de partio kaj ne povas praktiki politikan agadon.

4) La komisiito de bazaj rajtoj ĉiujare raportas al la Parlamento pri sia agado.

5) Detalajn regulojn por komisiito de bazaj rajtoj kaj liaj anstataŭantoj difinas leĝo.

 

La lokaj aŭtoritatoj

31-a artikolo

1) Por aranĝo de lokaj publikaj aferoj kaj praktiko de loka publika potenco en Hungario funkcias lokaj aŭtoritatoj.

2) En la temo apartenta al tasko- kaj agosfero de loka aŭtoritato oni povas fari lokan popolan voĉdonadon difinitan en leĝo.

3) La regulojn koncernantaj lokajn aŭtoritatojn, difinas esenca leĝo.

32-a artikolo

1) La loka aŭtoritato dum aranĝo de lokaj publikaj aferoj en kadro de leĝo

a) kreas dekreton;

b) faras decidon;

c) memstare administras;

d) decidas pri sia organiza kaj funkcia ordo;

e) praktikas rajtojn koncernantaj proprietanton de aŭtonomia proprietaĵo;

f) difinas sian buĝeton kaj mastrumas surbaze de ĝi memstare;

g) per sia havaĵo kaj enpagoj rajtas fari entreprenadon sen endanĝerigo de siaj taskoj;

h) decidas pri speco kaj mezuro de lokaj impostoj;

i) rajtas krei aŭtonomiajn simbolojn, rajtas fondi lokajn distingojn kaj rekonajn titolojn;

j) rajtas peti informojn de organo havanta tasko- kaj agosferon; rajtas iniciati decidon kaj esprimi opinion;

k) rajtas libere kompaniiĝi kun alia loka aŭtonomio, rajtas fondi interesreprezentan societon, en sia tasko- kaj agosfero rajtas kunlabori kun loka aŭtonomio de alia lando kaj rajtas membriĝi al internacia aŭtonomia organizaĵo;

l) praktikas pliajn tasko- kaj agosferojn difinitaj en leĝo.

2) La loka aŭtonomio agante en sia agosfero rajtas fari aŭtonomian dekreton por aranĝo de lokaj sociaj rilatoj ne reguligitaj en leĝo, aŭ surbaze de leĝe ricevita rajtigo.

3) Aŭtonomia dekreto ne povas kontraŭi al alia jura regulo.

4) La loka aŭtonomio sendas la aŭtonomian dekreton senprokraste post la anonco al ĉefurba kaj departementa registaraj oficejoj. Se la ĉefurba kaj departementa registaraj oficejoj trovas la dekreton aŭ ĝian parton kontraŭa al jura regulo, rajtas iniciati la kontrolon de aŭtonomia dekreto ĉe juĝejo.

5) La ĉefurba kaj departementa registaraj oficejo povas iniciati ĉe la juĝejo konstaton de neglekto de sur leĝo baziĝanta sur leĝofara devo de la loka aŭtonomio. Se la loka aŭtonomio ne plenumas sian devon ĝis limdato konstatita en la juĝeja decido pri neglekto de devo, la juĝejo ordonas je iniciato de ĉefurba kaj departementa registara oficejo, ke por ripari la neglekton, la necesan aŭtonomian dekreton kreu la gvidanto de ĉefurba kaj departementa registara oficejo en nomo de la aŭtonomio.

6) La proprieto de aŭtonomioj estas publika proprieto, kiu servas prizorgi ilian taskon.

33-a artikolo

1) La tasko- kaj agosferon de la loka aŭtonomio praktikas la deputita korporacio.

2) La lokan deputitan korporacion gvidas la urbestro. La prezidanton de la departementa deputita korporacio elektas el siaj propraj membroj la departementa deputita korporacio por tempodaŭro de la mandato.

3) La deputita korporacio povas elekti komisionon kaj povas krei oficejon laŭ maniero difinita en esenca leĝo.

34-a artikolo

1) La loka aŭtonomio kaj la ŝtataj organoj kunagas por atingi publikajn celojn. Devigan takso- kaj agosferon por la loka aŭtonomio povas difini leĝo. La loka aŭtonomio por prizorgi la devigan takso- kaj agosferon rajtas proporcian buĝetan kontribuon aŭ alian materian kontribuaĵon.

2) La leĝo povas ordoni por la loka aŭtonomio fari la devigan taskon en kompanio.

3) Urbestro kaj prezidanto de departementa deputita korporacio krom sia aŭtonomia tasko povas escepte prizorgi ŝtatan administracian tasko- kaj agosferon surbaze de leĝo aŭ leĝe rajtigita dekreto.

4) La Registaro pere de ĉefurba kaj departementa registara oficejo certigas laŭleĝan kontrolon de lokaj aŭtonomioj.

5) Por gardi la buĝetan ekvilibron la leĝo povas ligi al permeso de Registaro la prenon de kredito aŭ alian devontigo de loka aŭtonomio en leĝo difinita mezuro.

35-a artikolo

1) La lokajn aŭtonomiajn depititojn kaj urbestrojn elektas la elektantaj ŝtatanoj surbaze de ĝenerala kaj egaleca, rekte kun sekreta voĉdono, dum voĉdonado esprimanta liberan volon de elektanto laŭ maniero difinita en esenca leĝo.

2) La lokajn aŭtonomiajn deputitojn kaj urbestrojn oni elektas por kvin jaroj en esenca leĝo difinita maniero.

3) La mandato de deputita korporacio daŭras ĝis tago de ĝenerala elekto de lokaj aŭtonomiaj deputitoj kaj de urbestroj. Kaze de ne okazinta elekto pro manko de kandidatoj la mandato de deputita korporacio plilongiĝas ĝis la tago de intertempa elekto. La mandato de urbestro daŭras ĝis elekto de la nova urbestro.

4) La deputita korporacio — laŭ difinita maniero en esenca leĝo — rajtas esprimi sian dissolvon.

5) La Parlamento laŭ iniciato de Registaro dissolvas — sekve de peto de opinio de Konstitucia Kortumo — la deputitan korporacion funkcianta kontraŭe al la Baza Leĝo.

6) La dissolvo kaj dissolviĝo ĉesigas ankaŭ mandaton de la urbestro.

 

Publikaj monoj

36-a artikolo

1) La pralamento kreas leĝojn por ĉiu jaro pri centra buĝeto kaj pri plenumo de centra buĝeto. La leĝproponojn pri la centra buĝeto kaj pri plenumo de centra buĝeto la Registaro prezentas al la Parlamento en leĝe difinita limtempo.

2) La leĝproponoj pri la centra buĝeto kaj pri ĝia plenumo devas enhavi la ŝtatajn elpagojn kaj enpagojn en identa strukturo, en travidebla maniero kaj en racia detaligo.

3) Per akcepto de centra buĝeto la Parlamento rajtigas la Registaron por enkasigi la enpagojn kaj plenumi la elpagojn difinitajn en ĝi.

4) La Parlamento ne rajtas akcepti tian leĝon pri la buĝeto, laŭ kies rezulto la ŝtata ŝuldo superus duonon de tuta landa produkto.

5) Dum tiu tempo, kiam la ŝtata ŝuldo superas duonon de tuta produkto, la Parlamento rajtas akcepti nur tian centran buĝeton, kiu enhavas malpliiĝon de proporcio de ŝtata ŝuldo rilate al tuta nacia produkto.

6) De la menciitaj alineoj 4) kaj 5) eblas deflankiĝi nur dum speciala jura ordo, en necesa mezuro por malpliigo de ĝin kaŭzanta cirkonstanco, aŭ kaŭze de grava refalo de nacia ekonomio, en necesa mezuro por restarigo de naciekonomia ekvilibro.

7) Se la Parlamento ne akceptas la leĝon pri centra buĝeto ĝis komenco de kalendara jaro, la registaro rajtas enkasigi la laŭleĝajn enpagojn kaj plenumi proporciajn elpagojn leĝe difinitajn por la antaŭjaraj buĝetaj elpagoj.

37-a artikolo

1) La Registaro devas plenumi la centran buĝeton celkonforme, kun bonrezulta manipulo de publikaj monoj kaj kun certigo de travidebleco.

2) Dum plenumo de centra buĝeto — kun esceptoj difinitaj en alineo 6) de artikolo 36 — oni ne povas preni krediton kaj ne povas surpreni tian financan devontigon, kiu rezultus, ke la ŝtata ŝuldo superos duonon de tuta nacia produkto.

3) Dum tiu tempodaŭro, dum la ŝtata ŝuldo superas duonon de la tuta nacia produkto — kun escepto difinita en alineo 6) de artikolo 36 — dum plenumo de centra buĝeto oni ne povas preni krediton kaj oni ne povas surpreni financan devontigon, pro kies sekvo la proporcio de ŝtata ŝuldo rilate al tuta nacia produkto pligrandiĝus kompare al la antaŭjara.

4) Dum la ŝtata ŝuldo superas duonon de la tuta nacia produkto, la Konstitucia Kortumo en sia agosfero notita en punkto b) – e) de alineo 2) de artikolo 24 la akordon de leĝoj pri la centra buĝeto, pri plenumo de centra buĝeto, pri centraj impostspecoj, takso kaj kromkostoj, pri doĝanoj kaj centraj kondiĉoj de lokaj impostoj kun la Baza Leĝo rajtas ekzameni senescepte rilate kun rajto al vivo, al homa digno, al protekto de personaj indikoj, al libereco de penso, de konscienco, de religio aŭ rajto ligiĝantaj al hungara ŝtataneco kaj rajtas neniigi nur lige al tiuj. La Konstitucia Kortumo rajtas senkondiĉe neniigi ankaŭ tiujn leĝojn, se ne plenumiĝis la proceduraj preskriboj fiksitaj en Baza Leĝo koncerne al kreo kaj anonco de la leĝo.

5) La kalkulmanieron de ŝtata ŝuldo kaj de tuta nacia produkto kaj la regulojn de plenumo de aferoj fiksitaj en alineoj 1) – 3) de artikolo 36 difinas leĝo.

38-a artikolo

1) La proprietoj de la ŝtato kaj de la lokaj aŭtonomioj estas nacia havaĵo. Protekto kaj mastrumo de la nacia havaĵo estas servo de publika servo, kontentigo de komunaj bezonoj kaj protekto de naturaj fortoj kaj konsidero de bezonoj de venontaj generacioj. La pretendojn de protekto, gardo kaj mastrumado de nacia havaĵo difinas esenca leĝo.

2) La rondon de ekskluziva proprieto kaj de ekskluziva mastrumado de la ŝtato, limigojn kaj kondiĉojn de transproprietigo de nacia havaĵo kun konsidero al celoj en alineo 1) difinas esenca leĝo.

3) Nacian havaĵon oni povas transproprietigi por celo difinita en leĝo, kun esceptoj difinitaj en leĝo kun konsidero al valorproporcio.

4) Kontrakto pri transproprietigo kaj utiligo de nacia havaĵo estas ligebla kun tia organizaĵo, kies proprieta strukturo, konstruo kaj agado rilate al la proprietigita aŭ por uzo transdonita nacia havaĵo estas travidebla.

5) La mastrumantaj organizaĵoj estantaj en posedo de ŝtato kaj de lokaj aŭtonomioj mastrumadas laŭ manieroj difinitaj en leĝo, memstare kaj kun respondeco laŭ pretendoj de leĝeco, celkonformeco kaj produktiveco.

39-a artikolo

1) El centra buĝeto eblas doni subtenon kaj eblas plenumi pagon laŭ kontrakto al tia organo, kies proprieta strukturo, konstruo kaj adago rilatanta al subteno estas travidebla.

2) Ĉiuj organizaĵoj mastrumantaj per publikaj monoj devas raporti publike pri sia agado pri publikaj monoj. Oni devas mastrumi publikajn monojn kaj nacian havaĵon laŭ travidebleco kaj principo de pura publika vivo. La datumo de publikaj monoj kaj nacia havaĵo estas publikinteresaj datumoj.

40-a artikolo

La bazajn regulojn de komunaj ŝarĝoj kaj de pensiosistemo en intereso de kalkulebla kontribuo kaj maljunula eksitosekureco difinas esenca leĝo.

41-a artikolo

1) La centra banko de Hungario estas Hungara Nacia Banko. La Hungara Nacia Banko respondas por financa politiko de Hungario laŭ maniero difinita en esenca leĝo.

2) La prezidanton kaj vicprezidantojn de Hungara Nacia Banko nomumas la respublika prezidanto por ses jaroj.

3) La prezidanto de Hungara Nacia Banko ĉiujare raportas pri agado de Hungara Nacia Banko por la Parlamento.

4) La prezidanto de Hungara Nacia Banko eldonas dekreton laŭ leĝa rajtigo en esenca leĝo difinita agosfero, kiu ne povas kontraŭi al leĝo. La prezidanton de Hungara Nacia Banko rajtas anstataŭi lia de li asignita vicprezidanto en eldono de dekreto.

5) Detalajn regulojn de organiziĝo kaj funkcio de Hungara Nacia Banko difinas esenca leĝo.

42-a artikolo

La deltalajn regulojn de kontrolo de financa peranta sistemo difinas esenca leĝo.

43-a artiko

1) La financa kaj kontrola organo de la Parlamento estas la Ŝtata Financkontrolejo. La Ŝtata Financkontrolejo en sia agosfero difinita en leĝo kontrolas plenumon de centra buĝeto, mastrumadon de ŝtata mastrumado, la konsumon de fontoj devenantaj en ŝtata mastrumado kaj funkciigon de nacia havaĵo. La Ŝtata Financkontrolejo faras siajn kontrolojn laŭ vidpunktoj laŭleĝeco, celkonformeco kaj produktiveco.

2) La prezidanton de Ŝtata Financkontrolejo elektas la Parlamento kun voĉoj de du trionoj de la parlamentaj deputitoj por dekdu jaroj.

3) La prezidanto de Ŝtata Financkontrolejo raportas al la Parlamento ĉiujare pri agado de Ŝtata Financkonrolejo.

4) Detalajn regulojn de organiziĝo kaj funkcio de Ŝtata Financkontrolejo difinas esenca leĝo.

44-a artikolo

1) La Buĝeta Konsilio estas organo subtenanta leĝofaran agadon de la Parlamento, kiu ekzamenas la laŭleĝan baziĝon de la centra buĝeto.

2) La Buĝeta Konsilio kunagas en preparo de centra buĝeto laŭ maniero difinita en leĝo.

3) Por akcepto de leĝo pri la centra buĝeto, obei al fiksitaĵoj en alineoj 49) kaj 5) de 36-a artikolo, estas bezonata anticipa kontribuo de Buĝeta Konsilio.

4) Membroj de Buĝeta Konsilio estas prezidanto de Buĝeta Konsilio, prezidanto de Hungara Nacia Banko kaj prezidanto de Ŝtata Financkontrolejo. La prezidanton de Buĝeta Konsilio nomumas la respublika prezidanto por ses jaroj.

5) Detalajn regulojn de funkcio de Buĝeta Konsilio difinas esenca leĝo.

 

La Hungara Patriodefenda Armeo

45-a artikolo

1) Armila forto de Hungario estas la Hungara Patriodefenda Armeo. Baza tasko de Hungara Patriodefenda Armeo estas defendo de sendependeco, de teritoria integreco kaj armila defendo de limoj de Hungario, prizorgo de komunaj defendaj kaj packonservaj taskoj devenantaj el internaciaj kontraktoj kaj humanisma aktivado kun akordo de reguloj de internacia juro.

2) Por direktado de Hungara Patriodefenda Armeo — se internacia kontrakto ne ordonas alimaniere — rajtas inter kadroj difinitaj en Baza Leĝo kaj en esencaj leĝoj la Parlamento, la respublika prezidanto, la Patriodefenda Konsilio, la Registaro kaj ministro disponanta pri tasko- kaj agosfero. La funkcion de Hungara Patriodefenda Armeo direktas la Registaro.

3) La Hungara Patriodefenda Armeo kunlaboras en prevento, forigo kaj finsolvo de sekvoj de katastrofoj.

4) Profesia membro de Hungara Patriodefenda Armeo ne povas esti membro de partio kaj ne rajtas praktiki politikan agadon.

5) Detalajn regulojn de organizo, taksoj, direktado kaj funkciigo de Hungara Patriodefenda Armeo difinas esenca leĝo.

 

La polico kaj nacisekuraj servoj

46-a artikolo

1) La baza tasko de polico estas malhelpo kaj malkovro de krimfaroj, defendo de publika sekureco, de publika ordo kaj de ŝtatlima ordo.

2) Funkciadon de polico direktas la Registaro.

3) Bazaj taskoj de nacisekuraj organizaĵoj estas defendo de sendependeco kaj de leĝa ordo, validigo de nacisekuraj interesoj de Hungario.

4) Funkcion de nacisekuraj servoj direktas la Registaro.

5) Profesiaj membroj de polico kaj de nacisekuraj servoj ne povas esti membroj de partio kaj ne rajtas praktiki politikan agadon.

6) Detalajn regulojn de organizo, funkciigo de polico kaj nacisekuraj organizaĵoj, la regulojn de uzo de sekretservaj instrumentoj kaj metodoj, regulojn rilatantaj al nacisekuraj agadoj difinas esenca leĝo.

 

Decido pri partopeno en armeaj operacioj

47-a artikolo

1) La Registaro decidas pri trupmovoj kun trapaŝo de landlimoj de Hungara Patriodefenda Armeo kaj eksterlandaj armeaj fortoj.

2) La Parlamento decidas kun du trionoj de voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj — kun esceptoj difinitaj en alineo 3) — pri eksterlanda aŭ hungaria apliko, pri eksterlanda kantonmento de Hungara Patriodefenda Armeo, kaj pri hungarlanda aŭ el Hungario ekiranta apliko de eksterlanda armea forto, pri hungarlanda kantonmento.

3) La Registaro decidas pri apliko laŭ alineo 2) de Hungara Patriodefenda Armeo kaj de eksterlanda armea forto, pri apliko laŭ decido de Eŭropa Unio aŭ de Organizo de Nord-Atlanta Traktato, aŭ pri aliaj trupmovoj.

4) La Registaro — kun samtempa informo al respublika prezidanto — senprokraste raportas al la Parlamento pri decido de permeso de agado laŭ alineo 3) kaj pri partopreno de Hungara Patriodefenda Armeo en pacokonservado aŭ en eksterlanda militoperacia teritorio en humanisma agado.

 

SPECIALA JURA ORDO

Komunaj reguloj pri eskterordinara kaj kriza statoj

48-a artikolo

1) La Parlamento

a) kaze de deklaro de milita stato aŭ de rekta danĝero de armila atako de fremda potenco (milita danĝero) anoncas esterordinaran staton kaj kreas Patriodefendan Konsilion;

b) kaze de armilaj agadoj por faligi la leĝan ordon aŭ por akiri la ekskluzivan potencon, plue, kaze de armile aŭ per armilo faritaj gravaj, violentaj agadoj endanĝerigantaj la viv- kaj havaĵosekurecon, anoncas krizan staton.

2) Por deklaro de milita stato, por packontrakto kaj por anonco de speciala stato laŭ alineo 1) estas bezonataj du trionoj da voĉoj de parlamentaj deputitoj.

3) La respublika prezidanto rajtas deklari militan staton, esterordinaran staton kaj kreon de Patriodefenda Konsilio, kaj anonci krizan staton, se en faro de tiuj ĉi agadoj la Parlamento estas malhelpata.

4) La Parlamento estas malhelpata por fari decidon, se ĝi ne kunsidas, kaj por ĝia kunvoko pro mallongeco de tempo, plue pro la eventoj vekantaj la militan aŭ krizan staton puŝiĝas al neforigeblaj obstakloj.

5) La fakton de obstakloj, la konstaton de milita stato, la neceson de anonco de eksterordinara aŭ kriza stato akorde konstatas la prezidanto de Parlamento, la prezidanto de Konstitucia Kortumo kaj la ministroprezidanto.

6) Pri neceso de konstato de milita stato, de anonco de eksterordinara stato aŭ krizostato la Parlamento ekzamenas en sia unua kunsido post ĉeso de obstaklo kaj decidas pri laŭleĝeco de faritaj aranĝoj. Por tiu decido estas bezonata du trionoj da voĉoj de parlamentaj deputitoj.

7) Dum tempo de esterodinara stato aŭ krizostato la Parlamento ne rajtas anonci sian dissolviĝon kaj ne estas dissolvebla. Ĝeneralan elekton de parlamentaj deputitoj oni ne povas fiksi kaj aranĝi dum daŭro de eksterordinara stato kaj krizostato, en tiu kazo oni devas fari la Parlamentan elekton ene de naŭdek tagoj post ĉeso de eksterordinara stato aŭ krizostato. Se oni faris jam la ĝeneralan elekton de parlamentaj deputitoj, sed la nova Parlamento ankoraŭ ne fondiĝis, la respublika prezidanto konvokas la fondan kunsidon por tempopunkto ene de tridek tagoj post ĉeso de la esterordinara stato aŭ krizostato.

8) Dum esterordinara stato la solviĝintan aŭ solvitan Parlamenton rajtas kunvoki ankaŭ la Patriodefenda Konsilio, dum krizostato ankaŭ la respublika prezidanto.

 

La eksterordinara stato

49-a artikolo

1) La prezidanto de Patriodefenda Konsilio estas la respublika prezidanto, la membroj estas la prezidanto de Parlamento, la gvidantoj de deputitaj grupoj, la ministroprezidanto, la ministroj — kun konsiliĝa rajto — la ĉefo de Patriodefenda Generala Stabo.

2) La Patriodefenda Konsilio praktikas

a) la rajtojn translaciitajn de Parlamento;

b) la rajtojn de respublika prezidanto;

c) la rajtojn de Registaro.

3) La Patriodefenda Konsilio decidas

a) pri eksterlanda kaj enlanda aplikoj, pri patropreno en pacokonserva partopreno, pri humanismaj agadoj farataj en eksterlanda militoperacia teritorio kaj pri eksterlanda kantonmento de Hungara Patriodefenda Armeo;

b) pri apliko hungaria aŭ el Hungario ekiranta apliko de eksterlandaj armeaj fortoj kaj pri kantonmento en Hungario;

c) pri enkonduko de eksterordinaraj dispozicioj difinitaj en esenca leĝo.

4) La Patriodefenda Konsilio kreas dekretojn, per kiuj — laŭ maniero difinita en esenca leĝo — rajtas suspendi aplikon de iuj leĝoj, povas deflankiĝi de leĝaj ordonoj kaj rajtas krei ceterajn eksterordinarajn aranĝojn.

5) La dekreto de Patriodefenda Konsilio perdas validecon per ĉeso de eksterordinara stato, kun escepto, ke ties validecon la parlamento plilongigas.

 

La krizostato

50-a artikolo

1) Oni rajtas uzi la Hungaran Patriodefendan Armeon dum krizostato, se aplikoj de polico kaj nacisekurecaj servoj ne estas sufiĉaj.

2) Dum krizostato kaze de malhelpo de la Parlamento decidas la respublika prezidanto pri apliko de Partujdefendo laŭ alineo 1).

3) Dum krizostato la respublika prezidanto dekrete enkondukas la eksterordinarajn dispoziciojn difinitajn en esenca leĝo. La respublika prezidanto per sia dekreto — laŭ maniero difinita en esenca leĝo — rajtas suspendi aplikon de iu leĝoj, rajtas deflankiĝi de leĝaj ordonoj kaj rajtas fari ceterajn esterordinarajn aranĝojn.

4) Pri la esterordinaraj aranĝoj la respublika prezidanto senprokraste informas la prezidanton de Parlamento. Dum krizostato la Parlamento — kaze de ĝia malhelpo la komisiono okupiĝanta pri patriodefendaj aferoj — konstante kunsidas. La Parlamento — kaze de ĝia malhelpo la komisiono okupiĝanta pri patriodefendaj aferoj — rajtas suspendi aplikojn de eksterordinaraj dispozicioj.

5) La dispozicioj faritaj en dekreta formo restas validaj dum tridek tagoj, escepte se ilian validecon la Parlamento — kaze de ĝia malhelpo la komisiono okupiĝanta pri patriodefendaj aferoj — plilongigas.

6) La dekreto de respublika prezidanto senvalidiĝas per ĉeso de krizostato.

 

Preventa defenda stato

51-a artikolo

1) La Parlamento kaze de danĝero de ekstera armila atako aŭ en intereso de plenumo de federacia devo dum difinita tempo anoncas preventan defendan staton, samtempe rajtigas la Registaron por enkonduko de eksterordinaraj dispozicioj difinitaj en esenca leĝo. La tempodaŭro de preventa defenda stato estas plilongigebla.

2) Por anonco kaj plilongigo de speciala jurordo laŭ alineo 1) estas bezonataj du trionoj da voĉoj de Parlamentaj deputitoj.

3) La Registaro post anonco de iniciato de preventa defenda stato, rajtas enkonduki dispoziciojn diferencajn tuŝantaj funkcion de administrado, de Hungara Patriodefenda Armeo kaj de ordodefendaj organoj, pri kio konstante informas la respublikan prezidanton, la konstantajn komisionojn de la Parlamento havanta tasko- kaj agosferojn en tiu ĉi afero. La valideco de tiel enkondukitaj dispozicioj daŭras ĝis decido pri anonco de la Parlamento pri preventa defenda stato, sed maksimume ĝis sesdek tagoj.

4) En preventa defenda stato la Registaro rajtas krei dekreton, per kiu — laŭ maniero difinita en esenca — rajas suspendi aplikojn de iuj leĝoj, rajtas deflankiĝi de leĝaj ordonoj aŭ rajtas krei ceterajn eksterodinarajn dispoziciojn.

5) La valideco de dekreto de la Registaro ĉesas per ĉeso de preventa defenda stato.

 

La neatendita atako

52-a artikolo

1) La Registaro tuj devas agi per proporcia atako de por tio preparitaj fortoj je neatendita enrompo de eksteraj armeaj fortoj al teritorio de Hungario por rebati la atakon, por defendo de teritorio de Hungario per enlandaj kaj aliancaj aerdefendaj kaj aviaj batalpretecaj fortoj, por defendo de leĝa ordo, de vivo- kaj havaĵosekureco, de publika ordo kaj publika sekureco — en neceso laŭ armila defenda plano aprobita de respublika prezidanto — ĝis decido pri anonco de krizostato aŭ de eksterordinara stato.

2) La Registaro senprokraste informas la Parlamenton kaj la respublika prezidanton pri la dispozicioj faritaj laŭ alineo 1)

3) La Registaro rajtas enkonduki eksterordinarajn dispoziciojn kaze de neatendita atako difinita en esenca leĝo, per kiuj — laŭ maniero difinita en esenca leĝo — rajtas suspendi aplikojn de iuj leĝoj, rajtas krei dekretojn, rajtas deflankiĝi de ordonoj de leĝoj kaj rajtas krei eskterordinarajn dispoziciojn.

4) La valideco de dekreto de la Registaro ĉesas per cxeso de neatendita atako.

 

La danĝerostato

53-a artikolo

1) Okaze de vivo- kaj havaĵosekurecon endanĝerigita natura plago aŭ industria akcidento kaj por forigo de ilia sekvo, la Registaro anoncas danĝerostaton kaj enkondukas eskterordinarajn dispoziciojn difinitajn en esenca leĝo.

2) La Registaro rajtas krei dekretojn, per kiu — laŭ maniero difinita en esenca leĝo — rajtas suspendi aplikojn de kiuj leĝoj, rajtas deflankiĝi de leĝaj ordonoj, aŭ rajtas krei ceterajn dispoziciojn.

3) La dekreto laŭ alineo 2) de Registaro validas dum dekkvin tagoj, escepte, se la Registaro — surbaze de rajtigo de la Parlamento — plilongigas validecon de la dekreto.

4) La dekreto de la Registaro malvalidiĝas per ĉeso de la danĝerostato.

 

Komunaj reguloj rilatantaj al speciala jurordo

54-a artikolo

1) La praktikado de bazaj rajtoj en speciala jurordo, escepte de la bazaj rajtoj en II-a kaj II-a artikoloj, kaj en alineoj 2)-6) de XXVIII-a artikolo estas suspendeblaj aŭ limigeblaj ankaŭ trans mezuro laŭ alineo 3) de I-a artikolo.

2) En la speciala jurordo la apliko de Baza Leĝo ne estas suspendebla, funkcio de Konstitucia Kortumo ne estas limigebla.

3) La specialan jurordon rajtas ĉesigi la organo rajtigita por enkonduko de speciala jurordo, se jam ne ekzistas kondiĉoj de la anonco.

4) Detalajn regulojn aplikendaj en speciala jurordo difinas esenca leĝo.

 

FERMAJ DISPOZICIOJ

1. Baza Leĝo de Hungario ekvaladiĝas la 1-an de januaro 2012.

2. La Bazan Leĝon akceptas la Parlamento surbaze de 1949-jara XX-a leĝo, § 19, alineo (3) punkto a) kaj § 24, alineo (3).

3. La transirajn dispoziciojn ligiĝantaj al tiu ĉi Baza Leĝo la Parlamento akceptas aparte en proceduro laŭ punkto 2.

4. La Registaro devas prezenti al la Parlamento la leĝproponojn necesajn por plenumo de Baza Leĝo.

 

Ni, deputitoj de Parlamento elektitaj la 25-an de aprilo 2010, konscie pri nia respondeco antaŭ Dio kaj homo, vivante kun nia konstitucidona potenco, la unuan unuecan Bazan Leĝon de Hungario konstatas laŭ la supraj.

 

Dr. SCHMITT Pál KÖVÉR László
respublika prezidanto prezidanto de Parlamento