Antaŭvorte

La hungara prezidanteco de la Eŭropa Unio elvokis akrajn kritikojn, unue pro la centrigata kaj forte cenzurema gazetaro, poste la nova unupartia konstitucio.

La peto, ke samideanoj, kiuj sentas respondecon al komuna Eŭropo, volas legi la leĝojn ankaŭ esperante, estas justa peto. Mi mem komencis traduki la konstitucion, tamen pro personaj kialoj mi devis ĉesi ĝin. Sed spertante, ke unu post la alia aperas leĝoj, kiuj kontraŭdiras kaj la novan kaj la malnovan konstituciojn, la parlamento misuzante la maĵoritaton jese voĉdonas ilin, mi oferis mian tempon kaj finis la tradukadon de la konstitucio.

La nova konstitucio tamen ricevis la nomon „Baza Leĝo”. La klarigo estas simpla: la unua kaj sola konstitucio de Hungario estas la 1949-jara XX-a leĝo, kiun oni epitetas „stalinisma”. La novan oni devus nomi dua konstitucio, kaj evidentiĝus la blago, kiam oni menciadas „historiajn konstituciojn”, kiuj fakte ne ekzistis. Tamen estus interese kompari tiujn du konstituciojn.

Ne estas malgrava afero scii iom pri la cirkonstancoj de kreado de la leĝo. Kiam oni prezentas leĝproponon al la Parlamento, anticipe oni devas pritrakti ĝin kun diversaj fakaj kaj interesprotektaj organoj, fari efikostudojn - escete se ĝi estas inividua iniciato. Tial pli ol duono de leĝoj en la nuna Parlamento naskiĝas kiel individuaj iniciatoj de parlamentaj deputitoj. La Bazan Leĝon, kiel iniciaton de individuaj iniciatoj de deputitoj, oni traktis dum ok horoj en prepara komisiono kaj unu semajnon en la Parlamento.

La amplekso de leĝo pri amaskomunikiloj estas kvinoble pli ampleksa ol la Baza Leĝo, tial traduki ĝin estus tre granda laboro, tamen kun helpo estus venkebla baro.

István Mészáros