Kursoj sine de universitata asocio

E-kursoj povas esti organizataj, ne oficiale, en ejoj de universitato far universitata asocio:

Lyon, Francio (*)
Instituto:

Universitato / Université Lumière Lyon 2 (Association Art'Issa /Bat. Y/, rue Mendès France, FR-69500 Bron).

Kursgvidanto:

S-ro RAYMOND Alexandre (alekcxjo.@.gmail.com)

Priskribo:

Nedeviga, pluraj duonjaraj lingvokursoj, 2 niveloj, 11/2 h/sem (ĉiu kurso). 15h/duonjare. Sen ekzameno.


Universitatoj por la tria aĝo

Esperanto povas esti instruata ankaŭ en tiel nomataj ''universitatoj por la tria aĝo'', ekzemple en:

Lille, Francio (*)
Instituto:

Universitato pri Libera Tempo, ligita al la Universitatoj de Lille / Université du Temps Libre, 9-11, rue Auguste Angellier, FR-59046 Lille).

Kursgvidanto:

S-ro Michel DECHY (65, allée de la Crémaillère, FR-59650 Villeneuve d'Ascq - michel_dechy.@.hotmail.com).

Priskribo:

Dunivelaj kursoj; 10 lecionoj po 1h30, kaj prelego pri Esperanto.

Napoli, Italio (*)
Instituto:

UTESPED: Università Terza Età Sperimentale Decentrata / Eksperimenta Pormaljunula Universitato Malcentraligita (Via Tari 10, IT-80133 Napoli) - Istituto Pontano / Instituto Pontano (Corso Vittorio Emanuele 581, IT-80122 Napoli).

Kursgvidanto:

Prof. Nicolino ROSSI (Via Marzabotto 36, IT-80012 Calvizzao/NA) kaj
S-ino Maria Luisa RUSSO (Via Petro Castellino 115, IT-80131 Napoli nicolino.rossi.@.esperantanapolo.info).

Priskribo:

Ekde aprilo 2004, kadre de la lingvistika departemento: «Lingvo kaj literaturo Esperanto»; 1 1½ h/sem. Baza gramatiko de Esperanto kaj elementa konversacia frazeologio; itale: ĝeneralaj informoj pri Esperanto, Zamenhof kaj la E-movado.
Kun ebla atestilo pri frekventado.

Vladivostok, Rusio (*)
Instituto:

Supera Popola Lernejo ĉe la For-Orienta Ŝtata Teknika Universitato (ul. Puŝkinskaja 10, RU-690950 Vladivostok).

Kursgvidanto:

D-ro Aleksandr B. TITAJEV (RU-690090 Vladivostok-90, do vostrebovanija oriento.@.mail.ru, - oriento.@.yahoo.com).

Priskribo:

Elektebla,1,5 h/sem., sume 42 h.. Kun studunio kaj atestilo.


Akademio Internacia de la Sciencoj

www.ais-sanmarino.org

La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino estas la komuna agadpodio de fake elstaraj kaj lingvopolitike progresemaj sciencistoj el la tuta mondo, kiuj celas internacilingve pliefikigi la esploron kaj instruon de ĉiuj sciencoj, kaj pliproksimigi ĉi tiujn al la tekniko kaj arto, per plibonigo de la internacia komunikado kaj de la interfaka kunlaborado.

La Membroj (MdAIS), same kiel la asociitaj, efektivaj membroj (AMdAIS) kaj la adjunktoj (AdAIS) apartenas al diversaj nacioj, kontinentoj, rasoj, religioj, lingvoregionoj kaj politikaj kampoj. La politika pluralismo de la apartenantaro garantias la striktan politikan neŭtralecon de AIS, krom la komuna strebado al ties ununura politika celo: realigi en la scienca mondo iom post iom la bazan homan rajton je komunikado sen malhelpo ĉu pro lingvobaroj ĉu pro lingvodiskriminacio.

Kvankam la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) laŭ artikolo 4 de sia Konstitucio "zorgas speciale pri la aplikado de la Internacia Lingvo en la scienca komunikado kaj en kulturo", ĝi nek volas nek povas anstataŭi la Akademion de Esperanto aŭ ajnan alian organizon de la Esperanto-movado.

Kvankam la ununura laborlingvo de la Senato, de la Ĝenerala Asembleo kaj de la ekzamenkomisionoj de AIS estas ILo, la Internacia Lingvo de Doktoro Esperanto, la Statuto deklaras krome la kvar en la eŭropa scienco plej tradiciriĉajn etnajn lingvojn oficialaj lingvoj de AIS: la italan, francan, germanan kaj anglan lingvojn.

Regule AIS organizas diversajn konferencojn, i.a. "Sanmarinecajn Universitatajn Sesiojn (SUS), dum kiuj okazas studfinaj ekzamenoj je iu ajn nivelo.


Studado pri turismo kaj kulturo
en Esperanto Klerigejo
de la Internacia Akademio de la Sciencoj


Pollando
Bydgoszcz (*)
Instituto:

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, ekde 1991, laŭleĝe registrita ĉe Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj ĉe la Urbestro de Bydgoszcz (n-ro 51/99). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. (Str. M.Sk³odowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz
stud.@.esperanto-turismo.org
http://www.esperanto-turismo.org).

Kursgvidanto:

Kursgvidantoj kaj prelegistoj el diversaj landoj. En la studumo instruadas lekciistoj de AIS, Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Akademio de Bydgoszcz, Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj, Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio ĵurnalistoj kaj spertuloj de Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo "Kujavio kaj Pomerelio", Pola Esperanto-Asocio kaj "Flugo".

Priskribo:

3-jara nepublika post-maturecekzamena lernejo; rajtas studi ĉiu persono, minimume 18-jara, kun almenaŭ meznivelan edukitecon (maturec-ekzamenon). Plena eduk-ciklo daŭras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en naŭ profesioj (simboloj de Eŭropa Unio):
- post la 1-a studjaro - akireblaj kvalifikoj: lektoro de Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj aranĝoj; profesioj/postenoj: oficisto pri turisma informado, oficisto en vojaĝagentejo kaj internacia vojaĝ-gvidanto;
- post la 2-a studjaro - kvalifikoj: lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj verkanto de arta keramiko; profesioj/postenoj: organizanto de turisma priservado, regiona turisma ĉiĉerono kaj animanto de kultura agado;
- post la 3-a studjaro - profesioj/postenoj: kursgvidanto de Esperanto, specialisto pri organizado de kulturo kaj specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo; ev.titolo de bakalaŭro de AIS pri humanistiko aŭ morfosciencoj.

Laŭ dekreto de la pola Ministro pri Edukado de la 1-a de aŭgusto 2000, fin-diplomoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo validas kiel oficialaj polaj dokumentoj rajtigantaj ĉiĉeronojn kaj vojaĝ-gvidantojn labori en Esperanto.

Kunlaboro kun AIS San Marino kaj sciencaj institucioj en Pollando permesas akiri sciojn pri diversaj branĉoj de scienco - i.a. pri ekologio, eŭrologio, etnologio, etnografio, kultur- kaj soci-geografio, interlingvistiko, historio, politikaj sciencoj, komerco, merkatiko, estrado kaj de pluraj lingvoj.

La studjaro 2008/2009 daŭros ekde septembro 2008 ĝis majo 2009 kaj ampleksos: laŭ ĉiutaga sistemo po 30-40 studhoroj semajne (ferioj decembre kaj januare), kaj laŭ t.n. eksterĉeesta sistemo la tri stud-ekzamenajn AKB -Sesiojn: 33 Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kun 35 AKB - Sesio dum 20-28.09.2008, Internacia Pedagogia Kurso dum 2-10.02.2008 kaj 33 AKB-Sesio kadre de 33 Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz dum 19-27.04.2008. Necesas partopreni almenaŭ finekzamenan 34 AKB-Sesion dum 19-27.04.2008. Eksterĉeestaj gestudantoj povas ankaŭ partopreni, sen krompago, libere elekteblajn kursojn ekster la sesioj.


Francio

Strasbourg

Por ebligi al strasburgaj gestudentoj plurlingvaniĝi, la 3 urbaj universitatoj antaŭ kelkaj jaroj kreis la lingvocentron SPIRAL, kie universitatanoj povas memstare kaj gvidataj de instruistoj lerni dudekon da lingvoj. Post 4 jaroj da klopodado, lokaj esperantistoj finfine sukcesis enkonduki lerneblon de Esperanto en tiun lingvocentron. La unuaj gestudentoj povos eklerni Esperanton ekde la 1a de oktobro 2007, kiam la lingvocentro malfermiĝos.

Kadre de memlernado en SPIRAL ne eblas akiri notojn, tial la studentaro vizitanta la lingvocentron estas sincere lingvolernema kaj laboras ne nur por poentoj. La nura maniero por taksi sian nivelon estas uzi la Komunan Eŭropan Referenckadron kaj valorigi siajn konojn kompletigante la lingvan dokumentujon. Tio montras kiel gravas la ellaborado de oficialaj taksorimedoj por Esperanto, kion estas faranta nun ILEI kunlabore kun UEA kaj la Konsilio de Eŭropo.

Venontjare la 3 universitatoj de Strasburgo kunfandiĝos en unu kiu nomiĝos "Eŭropa Universitato de Strasburgo".

Jen la ligo al la Lingvocentro SPIRAL. (www.spiral.u-strasgb.fr>