DISVASTIGO

DIS-E 261

Interkompreniĝi en Eŭropa Unio

Intervjuo al politologo Andrea Chiti-Batelli de gazetara agentejo Disvastigo

La artikolo aperis la 28an de junio 2006 en taggazeto La Cronaca d'Abruzzo kun titolo "La progresoj de la angla kaj la riskoj por eŭropaj kulturoj- En danĝero europa lingvoplurismo"- Intervjuo al politologo Andrea Chiti-Batelli. La intervjuanto estas Giorgio Bronzetti, konata kiel direktoro de gazetara agentejo Disvastigo kies artikoloj ofte aperas en regiona gazetaro, ĉi-foje prezentata kiel prezidanto de Allarme Lingua, kiu estas lingvodefenda asocio. La parto ruĝa povas esti preterlasata se oni bezonas spacon.

Ĉu la "lingua franca" en Eŭropo povas esti alia ol tiu de la superreganta potenco?

Ni parolis pri tio kun Andrea Chiti Batelli, politologo, verkisto interalie de Una lingua per l'Europa, Unità europea e pluralità delle culture, La politica d'insegnamento delle lingue nella Comunità europea, Europa delle culture e Europa delle lingue, Intégration européenne et pouvoirs des Régions.

Disvastigo: Pluraj artikoloj kaj intervjuoj pli malpli lastatempaj priparolis refoje la lingvojn en la Eŭropa Unuiĝo kaj la riskon de ilia iompostioma malapero favore al la angla. Kion vi opinias pri tio?

Andrea Chiti-Batelli: Tiuj artikoloj evidentigas la bazan eraron, kiun mi konstatis en ĉiuj aliaj verkoj kiun mi havis la okazon legi pri la temo, nome ignori ke estas simpla socilingvistika leĝo la fakto ke rolas kiel 'lingua franca' la lingvo de la superreganta Ŝtato. Se tiu maljustaĵo daŭras, oni povus nur batali en la lastaj vicoj, sed je la fino la angla findetruos la aliajn lingvojn. La progresoj de la angla estas ĉiam pli rapidaj. Sufiĉas nur memori ke plej multaj el la eŭropaj sciencaj magazenoj estas eldonataj en la angla, oni konsilas al multaj studentoj en sciencaj fakoj verki siajn disertaciojn en la angla, kaj en la angla oni lekcias eĉ en kelkaj italaj universitatoj. Kaj oni instruas la anglan ekde la elementa lernejo. Tio estas, aŭ almenaŭ povas esti, la komenco de la fino de la ne-anglaj lingvoj kaj kulturoj

Disvastigo: La laborlingvoj de la Eŭropa Komisiono estas nuntempe, almenaŭ teorie, tri kaj oni aludas al iu kvara, kiu devus esti la hispana, kaŭzante fortan bedaŭron al italoj, kiuj volus vidi antaŭeniri la propran lingvon.

Andrea Chiti-Batelli: Proponi por Eŭropo du, tri aŭ kvar laborlingvojn estas nur meza stadio por igi malpli ŝoka la finan utiligon de la angla.

Disvastigo: Kion do oni devus fari? En Eŭropo kie multnombras analfabetoj estas sensencaĵo proponi ĝeneraligitan plurlingvismon kaj la bezono de iu lingua franca eŭropa estas ĉiam pli sentata en ĉiuj kampoj, des pli post la plimultiĝo de la membroj de Eŭropa Unio.

Andrea Chiti-Batelli: En la nuna situacio bedaŭrinde tiu lingvo ne povas ne esti la angla, ĉar la lingua franca – la babilona, la greka, la latina, la franca laŭ la tempoj – ĉiam estis tiu de la potenco reganta ekonomie, science kaj militiste.

Disvastigo: La iama ministro pri publika instruado Tullio De Mauro foje asertis dum intervjuo: "la angla lingvo havas rolon translingvan kaj la ekzisto de lingvo translingva neniam forigis la ceterajn" kaj ankoraŭ, pli lastatempe, al tiuj kiuj demandis al li, ĉu elektante la anglan oni ne riskus endanĝerigi la riĉaĵon de la naciaj lingvoj, li respondis: "Ni ne agitiĝu pro neseriozaj alarmoj, memoru ke ĝuste kiam la latina iĝis la oficiala lingvo de unu al alia ekstremo de Eŭropo, naskiĝis la romanidaj lingvoj".

Andrea Chiti-Batelli: La hegemonia lingvo de hegemonia potenco ĉiam efikis tute detrue super la regataj lingvoj. Ĉiuj subtenantoj de la angla, kaj aparte la lingvodidaktikistoj, prisilentas aŭ subtaksas hipokrite kaj kulpe tiun teruran dorson de la medalo. La latina estis feroce lingvovora kaj detruis de la radikoj, en la antikva Eŭropo, la lingvojn de la popoloj kaj de la landoj sur kiuj etendiĝis la Romia Imperio, komencante de tiu de miaj praavoj, la Etruskoj. Sed, kiam la Romia lingvo ĉesis esti la lingvo de Imperio, kaj – afero eble eĉ pli grava – ne plu estis la denaska lingvo de iu popolo, ĝi povis roli dum pluraj jarcentoj kiel lingvo de kulturo, de scienco, de la Eklezio, sen pro tio malhelpi la evoluon de la vulgaraj kaj de la aliaj lingvoj de la malnova kontinento: ĝia lingvovora efiko estas, dum la Mezepoko, komplete ĉesinta. Kiu do subtenas aŭ akceptas la anglan, aŭ simple rezignacie ĝin akceptas, tiu devas ankaŭ submetiĝi al la fakto ke la aliaj lingvoj, ankaŭ la plej gravaj, reduktiĝos, en la daŭro de ne plu ol unu jarcento, al rolo de dialektoj, paŝo antaŭ la malapero, kiel jam ĉiam pli multaj lingvistoj kaj kleruloj agnoskas.

Disvastigo: Do la scenejo prezentas mornan estonton. Ĉu ni devas akcepti la leĝojn de socilingvistiko?

Andrea Chiti-Batelli: Nur lingvo kiu estas nenies denaska povos esti lingua franca eŭropa kaj universala sen minaci je detruo la ceterajn lingvojn, eĉ respektante kaj protektante ilian pluekziston. Alia vero de ĉiuj – ŝajnas intence – ignorata, kaj pri kiu male estas necese insisti. La citita leĝo de socilingvistiko igas tamen, pormomente, komplete abstrakta kaj utopia la elekton de neŭtrala planlingvo por tiu rolo de helplingvo, unue en Eŭropo kaj poste en la mondo. Estas vere ke Esperanto jam pretas por tiu uzo, kaj ke pli ol centjara sperto pruvis ĝian praktikan uzeblecon kaj facilecon . Estas vere ke ĝi metas ĉiujn samnivele kaj ne kreas popolojn "pli kaj malpli egalaj ol la aliaj", sed al esperanto mankas pormomente – kaj tio estas esenca – la politika forto, la benzino kapabla ĝin enorbitigi.

Disvastigo: Kiam oni parolas pri esperanto kutime la personoj kuntiras la nazon. Oni riproĉas al esperanto esti artefarita lingvo, kreita ĉetable.

Andrea Chiti-Batelli: Plejparto de la publiko pretervidas ke ekzistas eĉ naciaj lingvoj kreitaj ĉetable kiel la novnorvega, la hebrea, la estona. Martinet, unu el la plej famaj lingvistoj, diris ke ĉiuj lingvoj estas tre artefaritaj, ke ankaŭ li kreis vortojn, kaj cetere nia Bruno Migliorini, kiu verkis libron pri "Aŭtoraj vortoj". Kiam lingva projekto estas akceptita de homgrupo ĝi iĝas ĉiukaze lingvo kaj evoluas kiel ĉiu alia lingvo. Esperanto estas iu specio de hindeŭropa lingvo konstruita surbaze de la leksika europa riĉaĵo, sed ĝi havas, samtempe, strukturon morfologian kaj sintaksan kiu ĝin parencigas iele kun la aglutinaj kaj izolaj lingvoj kaj igas ĝin relative facile lernebla ankaŭ por la parolantoj de tiuj lingvoj.

Disvastigo: Tamen, tiu politika forto, kiun vi diras necesa, malfacile povas estiĝi kaj aktivi en mallonga tempo, konsiderante la urĝecon de la problemo kaj la nefidemon pri la tiel nomata internacia lingvo.

Andrea Chiti-Batelli: La deus ex machina por solvi situacion ŝajne senespera povas esti la Eŭropa Unio, kondiĉe ke ĝi kapablos transformiĝi, kiel esperas la federistoj, en veran federan Ŝtaton. Tiam ĝi bezonos en sia interno oficialan federan lingvon, kiu privilegiu neniun el ĝiaj membroj, kaj sentos la neceson, ankaŭ ekstere, kontraŭbatali la anglan hegemonion, kiu estas ne nur lingva, sed iĝas neeviteble ankaŭ politika superrego.

Disvastigo: Ĉu ni povas do nur esperi ke kreiĝos Eŭropa Ŝtato kaj ke oni sentos la neceson de neŭtrala federa lingvo. Ĉu atendi pasive?

Andrea Chiti-Batelli: Ne. La strategio kiun mi volus sugesti estas la jena: akcepti pormomente – dura lex, sed lex – la anglan lingvon, kiu hic et nunc ne havas alternativojn, konsiderante la nuntempan ekvilibron, aŭ pli bone malekvilibron, de la internacia povo. Sed samtempe batali sur la du frontoj: de la denuncado de la gravaj riskoj de tio kaŭzataj, en la meza tempodaŭro, ne nur por la lingvoj, sed ankaŭ por la kulturoj de la popoloj de Eŭropo, kiuj, senigitaj je la lingvoj kiuj ilin esprimas, estos iom post iom neniigataj en mizeran universalan anglalingvecon, kaj de la decida kaj konscia engaĝiĝo por realigi la eŭropan federacion, aktive kunlaborante kun la movadoj kiuj celas tion; Federacio kiu sola povos aktualigi la alternativon esperanto, kiel unuan paŝon por sekve ĝin etendi ĝis tutmonda nivelo. Sed la tempo malmultas kaj baldaŭ oni atingos la senrevenan punkton. La kostoj de konvertiĝo al planlingvo ŝajnos, je difinita momento, tro altaj, eĉ la konvertiĝo mem estos juĝata kiel nerealigebla, sendepende de la kosto. El tio la neceso engaĝiĝi tuj, kaj energie en tiun batalon, ĉiam metante en la unuan vicon la vetaĵon: la pluvivon aŭ la detruon de la 'europa identeco', kiu konsistas komplete en la plureco de ĝiaj lingvoj kaj kulturoj.
Ni malhelpu, ĝis kiam estas ankorŭ eble, ke tiu lingva eko-katastrofo kiu nin minacas ĉiam pli proksime, minaco ne malpli grava ol tiu de la media ekokatastrofo, kaj pri kiu, kontraŭe, oni ankoraŭ ne konsciiĝas.

Giorgio Bronzetti


Disvastigo
Agenzia di stampa per la diffusione di notizie, articoli e documenti sui problemi della comunicazione
Servizio gratuito Registrazione al Tribunale di Chieti n.1/02 del 5.2.02
Viale A.Moro 37 66013 Chieti tel. 0871561301
Direttore responsabile: Mario D'Alessandro
Direttore editoriale: Giorgio Bronzetti
Questo comunicato viene inviato agli abbonati di DISVASTIGO. Ulteriori informazioni nonché l'iscrizione e la cancellazione si possono ottenere scrivendo all'indirizzo info613@disvastigo.it
www.disvastigo.it