Lingvolanĉilo
(Saltotabulo al la lingvoj)

La anglaj gejunuloj ĉiutage vidas kaj aŭdas, ke "la tuta mondo lernas la anglan". Ne estas do mirakle, ke ilia plimulto ne tre volonte pasigas sian tempon per lernado de lingvoj. Krom tio — laŭ la dekreto de la brita registaro — super 14-jara aĝo ne plu estas devige lerni fremdajn lingvojn. La 11-14-jaraj lernantoj ĝis nun devige studis almenaŭ la lingvon de iu membroŝtato de la Eŭropa Unio. Depost februaro de 2007 ankaŭ tiu ĉi devontigo ĉesis, ĉar oni subtenas la instruadon de "ekonomie utilaj" (ekzemple la araba kaj ĉina) lingvoj. La registaro — sin defendante kontraŭ la atakoj de la kritikantoj — deklaris, ke ekde la jaro 2010 por ĉiuj 7-11-jaraj lernantoj de la bazgradaj lernejoj oni devas certigi rajton kaj eblecon por lerni fremdan lingvon.

La enkonduko de la nova, brita, lingva strategio signifas seriozan defion por multaj lernejoj, precipe por tiuj, kiuj ne havas kvalifikitajn lingvoinstruistojn. La plimulto de la britaj instruistoj povas paroli fremdlingve tiom, kiom ili ne forgesis ekde siaj abiturientaj ekzamenoj. Konfliktoj okazas abunde. Granda parto de la instruistoj abiturientiĝis pri la franca lingvo. La geknaboj tamen — se ili vere volus lerni — elektus hodiaŭ la hispanan lingvon. Mankas la porinfanaj lingvo-lernolibroj. En ĉiu lernejo oni instruos tiun lingvon, kiun iu membro de la pedagogaro kapablos instrui: - tiel en la unua lernejo la francan, en la dua la hispanan, en la tria la germanan, en la kvara la italan, ktp. Se poste en iu supera klaso, aŭ mezlernejo oni instruos — ekzemple — la francan lingvon, ĉiuj lernantoj, kiuj ĝis tiam lernis alian lingvon, suferos gravan malavantaĝon. Aldonan zorgon signifas ankoraŭ, ke en signifa parto de la britaj lernejoj ĉiam plimultiĝas tiuj lernantoj, kies gepatra lingvo ne estas la angla.

La Eduka Komisiono de la Esperanto-Asocio de Britio agnoskis, ke en tiu ĉi kaosa situacio aperas serioza ebleco por enkonduki novan lingvoinstruan metodon. Tiel estiĝis antaŭ kelkaj jaroj la Projekto Lingvolanĉilo ("Springboard to languages"), la Programo "Saltotabulo al la lingvoj".

Je mia granda ĝojo mi sukcese interkonatiĝis kun S-ino Angela Tellier, lingvoinstruistino, kiu estas unu el la iniciatintoj kaj efektivigantoj de la programo. De Ŝi mi ricevis — en Hungario unue — la plenan lernomaterialon kaj la metodikan gvidlibron.

La esenco de la metodo estas, ke oni vekas la interesiĝon de la 7-8-jaraj infanoj pri la lingvolernado per la instruado de Esperanto, kiu havas regulan gramatikon, internacian vorttrezoron, fonetikan skribmanieron.

La strukturo de la lernomaterialo — ankaŭ el infanpsikologia vidpunkto — estas eminenta, ĝi certigas sukcestravivaĵon jam ekde la unuaj lernohoroj.

La lernantoj ricevas la unuajn lecionojn sur koloraj kaj kolorigeblaj taskfolioj. Jen — kiel gustumaĵo — la enhavo de la unuaj, ses lecionoj:

Al ĉiu leciono apartenas po unu eta, esperantlingva infankanto, tiuj troviĝas sur kompaktaj diskoj apartenantaj al la lernomaterialo.

En la eksperimentaj klasoj spertaj esperanto-instruistoj okupiĝas pri la lernantoj kaj samtempe pri iliaj instruistoj.

Por mi estis speciala travivaĵo tralegi la metodikajn kajerojn pretigitajn por la gepatroj kaj la estontaj instruistoj.

Laŭ la intenco de la aŭtoroj la lernantoj mem malkovras la gramatikajn regulojn. Rapidan progreson ebligas, ke Esperanto ne havas gramatikajn esceptojn.

Oni ofte uzas la ilon de la humuro. En Esperanto la signo de la multenombro estas ĉiam la litero "-j" (homo — homoj). En la angla lingvo la pluralo de la mouse estas mice, (sed kial do la pluralo de la house ne estas hice?); se okaze de man la pluralo estas men, kial tiu de pan ne estas pen?

Jam ekde la komenco la aŭtoroj alvokas la atenton de la legantoj, kiel grandan helpon donas Esperanto al la alproprigo de la vorttrezoro kaj gramatiko de la pli malfrue lernendaj, naciaj lingvoj. Tiel ekzemple la radiko de la vorto kato ("kat/-") aperas en la vortoj cat, cath, kot, chat, gato, gatto, katt, kass kaj Katze. Esperanto akordigas en la pluralo la adjektivon kun la substantivo (bonaj homoj), en la angla lingvo ne estas tiel, sed en la franca, hispana kaj germana lingvoj oni devas akordigi.

La lernantoj ludante lernas, dum la lernado ili uzas tondilon, kolorajn krajonojn, gluilon, fadenon, liniilon, kolorigeblajn kaj faldeblajn paperfoliojn.

Ankaŭ la pritaksado de la lernantoj estas interesa: por la bona rezulto atingita en skribado, legado, teksto-komprenado kaj parolo dum la lernado de Esperanto ili ricevas diversajn glumarkojn kun surskribo "Saĝa Strigo", kiujn ili rajtas glui en siajn laborkajerojn.

Post unujara lernado ili alproprigas la sekvajn, gramatikajn nociojn:

La lernantoj kapablas sin prezenti, starigi demandojn, formuli respondojn, uzi vortaron, legi kaj kompreni simplan tekston, skribi pri si mem, kanti infankantojn kaj ludi teatraĵeton.

Pri la kapabloevoluiga valoro de Esperanto oni faris jam multajn, pedagogiajn eksperimentojn en la pasintaj 80-90 jaroj.

La retejo http://www.springboard2languages.org denombras parton de ĉi tiuj eksperimentoj. (Oni povas legi la enkondukan parton de la menciita retejo ankoraŭ en la rubriko "Saltotabulo" de nia hejmpaĝo http://www.egalite.fw.hu krom la angla originalo ankaŭ esperante, france, germane, greke, hungare, itale kaj nederlande.)

Ĉi tie mi ŝatus aludi precipe al la eksperimentoj de la germana profesoro Helmar Frank kaj de la slovena magistro Zlatko Tišljar, laŭ kiuj Esperanto povas mallongigi la alproprigon de la pli poste lernataj, fremdaj lingvoj meznombre je 30 %-j.

Oni povas meznivele ellerni fremdan, nacian lingvon proksimume dum 2.000 laborhoroj. Por samnivele alproprigi Esperanton, sufiĉas 1/5-a (por talentuloj eĉ 1/10-a) parto de tiu tempodaŭro.

Se la infanoj povus evoluigi ĝis la fino de la 8-a vivojaro la gepatralingvajn kapablojn de la skribado, legado, parolo kaj kalkulado, kaj poste ili lernus Esperanton en siaj 9-a, 10-a kaj 11-a vivojaroj, kaj fine en la 12- kaj 14-jara aĝo ili komencus lerni ankoraŭ po unu, libere elektitan, nacian lingvon, ili parolus en la tempo de la abiturientaj ekzamenoj — minimume mezgrade — tri fremdajn lingvojn. Dume ili povus ŝpari entute pli ol 2.000 laborhorojn, tio estas unu tutan laborjaron. Se ni kalkulas per 5 €-a horsalajro, tiu ĉi ŝparo estus por ĉiu lernanto 10.000 €-j. La ŝparitaj tempo kaj/aŭ mono estus utile uzeblaj por evoluigo de aliaj, bezonataj kapabloj.

Por verki tiun ĉi mallongan resumon min instigis la sekva detalo de festparolado farita de Reinhard Selten, Nobel-premiita profesoro pri ekonomiko, dum la solena kunsido de la Eŭropa Parlamento, la 9-an de majo 2007:

"Necesas stimuli la ekeston de pli forta eŭropa identeco. (…) Grava malhelpaĵo sur la vojo al pli forta eŭropa identeco estas la lingvaj baroj ene de Eŭropo. Tiu lingvoproblemo postulas solvon. La superrego de unu nacia lingvo ne povas esti la solvo. En la longa daŭro nur neŭtrala solvo estas akceptebla. Neniun nacion ni rajtas malavantaĝigi.

Facile lernebla planlingvo kiel Esperanto ebligas neŭtralan solvon de la lingvoproblemo. Duan fremdlingvon oni lernas multe pli facile, ol la unuan. La dualingva efiko estas tiom forta, kaj Esperanto tiom facila, ke estas pli favore unue lerni Esperanton kaj poste nacian fremdlingvon, ol nur tiun fremdlingvon solan. Tio estas science pruvita per lernejaj testoj.

Unue kelkaj landoj povas fari traktaton pri lerneja instruado de Esperanto. Poste oni povas vastigi tiun traktaton al aliaj landoj. La vojon de traktatovastigo oni plurfoje iris sukcese, ekzemple pri la Schengen-Traktato kaj la Mona Unio."

Oni povas rigardi la originalan, germanlingvan paroladon en la retejo http://www.liberafolio.org/2007/seltendeutsch.

Por mi la demando jam ne aperas tiel: — "Kial utilas Esperanto? Ĉu ni bezonas ĝin?", sed tiel: — "Ĉu ni rajtas senigi niajn infanojn kaj nepojn je tiu ĉi ebleco?"

D-ro Lajos Molnαr
hungaria reprezentanto
de la Eŭropa Esperanto-Unio


La teksto estas lingve kaj enhave reviziita de Profesoro D-ro Endre Dudich, S-ro inĝeniero Leo De Cooman kaj D-rino Julianna Farkas