Strategia plano por antaŭenigi la lernejan instruadon de Esperanto

La Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto (ALIE)[*] fondiĝis en majo de 2006, kun celo antaŭenigi la lernejan instruadon de Esperanto, unue en Eŭropo, sed poste – laŭ la akiritaj spertoj – ankaŭ en la tuta mondo. Por tiu ĉi celo kunlaboras instruistoj kaj instruantoj de Esperanto kun aliaj fakuloj. Ĉiuj membroj de nia Laborgrupo estas egalrajtaj, ili ĉiuj estas volontuloj, kiuj laboras laŭ siaj fortoj, talentoj kaj kapabloj. Nia Laborgrupo havas nek prezidantaron, nek membro-kotizojn, nek pagatajn dungitojn. Por plenumi specialajn taskojn elformiĝas apartaj subgrupoj kunordigataj fare de spertuloj.

Ĉiuj kunlaborantaj partneroj rajtas modifi la Strategian planon tiamezure, kiamezure la modifon postulas la leĝoj, eblecoj kaj kondiĉoj de la koncerna lando.

La strategiaj celoj de la unua ŝtupo de nia agado estas la sekvaj:

  1. Ni devas atingi, ke almenaŭ en du-trionoj de la eŭrop-uniaj kaj eŭropaj landoj estu minimume po 1-5 bazgradaj lernejoj, kie oni instruas Esperanton, kiel unue lernendan, fremdan pontolingvon kaj kapabloevoluigan lernobjekton.

  2. Ni devas atingi, ke almenaŭ en du-trionoj de la eŭrop-uniaj kaj eŭropaj landoj estu minimume po 1-5 mezgradaj lernejoj kaj/aŭ skoltaj/pioniraj taĉmentoj, aliaj junularaj organizaĵoj, en kiuj Esperanto estas aplikata kiel relative facile alproprigebla ilo de interkultura kaj multlingva dialogo.

  3. Ni devas atingi, ke almenaŭ en unu-triono de la eŭrop-uniaj kaj eŭropaj landoj estu minimume po 1 universitato aŭ altlernejo, kie okazas instruado de Esperanto.

  4. Ni devas atingi, ke almenaŭ en unu-kvarono de la eŭrop-uniaj kaj eŭropaj landoj estu minimume po 1 universitato aŭ altlernejo, kie okazas trejnado de esperanto-instruistoj.

  5. Ni devas atingi, ke la menciitaj bazlernejoj, mezlernejoj, skoltaj/pioniraj taĉmentoj, aliaj junularaj organizaĵoj, altlernejoj kaj universitatoj aktive, kreive kunlaboru inter si.

Nur post la plenumiĝo de la supre menciitaj celoj povas komenciĝi la dua ŝtupo de nia agado.

Por la realigo de nia strategia plano la sekvaj kondiĉoj necesas:

  1. Bazgradaj, mezgradaj lernejoj, skoltaj/pioniraj taĉmentoj, aliaj junularaj organizaĵoj, altlernejoj, universitatoj, kiuj estas pretaj okupiĝi pri Esperanto
  2. Profesiaj lingvoinstruistoj trejnitaj ankaŭ por instruado de Esperanto
  3. Motivigitaj disĉiploj
  4. Financaj rimedoj
  5. Politika subteno
  6. Internacia kunlaboremo
  7. Internacie aplikeblaj lernolibroj kaj aliaj lerniloj

Niaj proponoj por krei la supre menciitajn kondiĉojn

  1. — En la unuaj du-tri jaroj de la bazgradaj lernejoj ni ne proponas instrui fremdajn lingvojn. Tiu periodo necesas por la alproprigo de la bazaj kapabloj, inklude la gepatran lingvon (kaj en tiu paroladon, legadon, skribadon, kalkuladon). En la sekvaj unu-tri jaroj ni proponas enkonduki specialan lingvolernigan lernobjekton por optimume prepari la lernantojn al la posta alproprigo de aliaj lingvoj. Por celoj de tiu ĉi kapabloevoluigo ni konsideras la plej konvena la instruadon de la internacia pontolingvo: Esperanto, kiu ebligos konsciigi la lernantojn pri universalaj lingvaj elementoj kaj strukturoj (de la gepatra lingvo kaj aliaj lingvoj), donas okazon kun sukceso atingi bazajn komuniklertojn en la unue lernata fremda lingvo.

    — Poste, ĉirkaŭ la 12-a kaj 14-a vivojaroj ni proponas komenci la lernadon de po unu, libere elektita, nacia lingvo: unu "ŝatata lingvo" kaj unu "disvastiĝinta mondlingvo", — konvene al Raporto Maaluf pretigita por la Eŭropa Unio. Danke al la kapabloevoluiga valoro de Esperanto la lernantoj dum lernado de tiuj ĉi tri lingvoj ĝis la abiturienta ekzameno povus ŝpari proksimume la tempon de unu laborjaro. En la tempo de la abiturienta ekzameno tiamaniere ĉiu junulo povos kompreni — krom sia gepatra lingvo — minimume meznivele tri fremdajn lingvojn. La efektiviĝo de tiu ĉi propono grandmezure helpus la konservadon de la unuopaj etnaj lingvoj. La ŝparitaj mono kaj tempo estus uzeblaj por evoluigo de aliaj, bezonataj kapabloj.

    — En la mezgradaj lernejoj kaj ĉe skoltoj/pioniroj kaj aliaj junularaj organizaĵoj ni proponas la lernadon de Esperanto kiel relative facile kaj rapide alproprigeblan rimedon por interkultura dialogo. Ili estigu reciprokajn, partnerajn rilatojn kun aliaj, eŭropaj lernejoj kaj organizaĵoj, kaj kun po unu ekster-eŭropa. Tia kunlaboro ebligos jam dekomence, ke nia lerneja agado iom post iom atingos ĉiujn ekster-eŭropajn landojn de la mondo. La kunlaboro baziĝos sur interŝanĝo de informoj pri lingvaj, kulturaj, geografiaj kaj historiaj heredaĵoj de la koncernaj landoj. La gejunuloj – uzante kaj la "helikopoŝton" kaj la plej modernajn ilojn de la informteknologio – akiros eksterlandajn amikojn, ili spertos lingvan egalrajtecon, komprenos, respektos kaj akceptos la lingvan kaj kulturan diversecon. Ili povos kunlabori en preparado de komunaj ekspozicioj, retejoj, konkursoj, videokonferencoj, ĝemelurbaj interrilatoj kaj internaciaj renkontiĝoj. Ni konsideras precipe grava la personajn renkontiĝojn de la gejunuloj de diverslingvaj, najbaraj landoj.

    — En la universitatoj kaj altlernejoj ni rekomendas instruadon de Esperanto kiel "katalizan lingvon" al la alproprigo de la klasika, latina-greka, scienca vorttrezoro kaj al kreskigo de pli efika uzado de aliaj lingvoj.

  2. La trejnado de Esperanto-instruistoj estas nemalhavebla kondiĉo. Ni devas subteni tiujn universitatojn kaj altlernejojn, kiuj jam nun instruas la estontajn esperanto-pedagogojn. Ni devas instigi la junajn studentojn de lingvistiko, krome la senlaborajn kaj pensiajn lingvoinstruistojn, ke ili alprenu Esperanton, kiel novan fakon. Ili ĉiuj tre facile kaj rapide povas alproprigi Esperanton ĝis la nivelo bezonata por instrui ĝin. Ni devas akcenti la valoron de la internaciaj diplomoj pri la instrukapablo.

  3. Por lernemuloj ni — laŭeble — ĉiam argumentu per praktikaj avantaĝoj de Esperanto : — internacia vorttrezoro, fonetika skribmaniero, relative facila gramatiko, ŝparo de tempo kaj mono, faciligo de la lernado de aliaj lingvoj, ĝia kreskanta apero en la Interreto kaj Vikipedio, lingva egalrajteco, ktp.

  4. Por akiri financan bazon ni devas partopreni en eŭropaj kaj naciaj konkursoj. Ni devas organizi la ĉi-rilatan pluperfektigon de la membraro de nia Laborgrupo. Ni devas alproprigi la teknikon de subvencipetoj. Ankaŭ la donacoj de privataj personoj (ekzemple en formo de lerniloj, subteno de studvojaĝoj, ktp.) povas esti grandsignifaj. Iom post iom devas aperi en la lerneja instruado de Esperanto ankaŭ la privataj entreprenoj, privataj lernejoj, do la privata kapitalo.

  5. Grava parto de nia agado devas esti la akiro de politika subteno. Ni devas flegi kiel eble plej bonajn kontaktojn kun la politikistoj. La politikistoj, ĵurnalistoj kaj aliaj ŝlosilpersonoj de la diversaj komunumoj subtenos nin nur, se ni povos demonstri konkretajn rezultojn. Ni neniam forgesu pri la "pozitiva retrokuplo-efiko". Ju pli multaj lernejoj instruos Esperanton, des pli multaj lernejoj volos imiti ilin kaj des pli multaj politikistoj deklaros siajn pozitivajn starpunktojn. Ni devas inviti la politikistojn al niaj aranĝoj, kaj regule informi ilin pri niaj pli-malpli grandaj sukcesoj.

  6. La plej grava elemento de nia agado devas esti la internacia kunlaboro. Per la helpo de Esperanto la instruaj institucioj kaj entreprenoj povas komuniki kaj kunlabori. Ni devas sisteme, efike demonstri la avantaĝojn de la esperantlingva komunikado inter la kunlaborantaj baz- kaj mezlernejoj, junularaj organizaĵoj, altlernejoj kaj universitatoj.

  7. Jam ekzistas internacie aplikeblaj lernolibroj kaj aliaj lerniloj. El inter ili komisiono de ILEI konsistanta el spertaj instruistoj devas elekti la plej konvenajn, rekomendatajn lernilojn.

Budapest, la 30-an de junio, 2008.


La strategian laborplanon kunmetis — surbaze de la ideoj kaj proponoj de la membraro de la Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto (ALIE)[*] kaj surbaze de siaj 40-jaraj spertoj kadre de la por-esperanta agado — D-ro Lajos Molnár kaj D-rino Julianna Farkas. Ni esprimas nian sinceran dankon al ĉiuj karaj reviziistoj: D-ro Endre Dudich, S-ro Leo De Cooman, D-ro Renato Corsetti, D-rino Katalin Kováts, S-ro Géza Kurucz, S-ro István Mészáros, S-ro József Németh, S-ro Radojica Petrović, D-ro Seán ÓRiain, S-ro Mihai Trifoi.

 
Proponataj retejoj:
http://www.edukado.net
http://www.esperanto.net
http://www.lernu.net
http://egalite.fw.hu

Kontaktpersono de la Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto estas:
D-ro Lajos Molnár
ludoviko@t-online.hu


* Kompletigo farita la 16-an de februaro, 2009: ĝis februaro de 2009 la nomo de la Laborgrupo estis Internacia Laborgrupo „Lingvolanĉilo”. La nova nomo estas: Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto, mallonge: Internacia Laborgrupo ALIE.