II.

La tagiĝo enridetis tra la fenestro de la flava domo. La sunradioj tiklis la palpebrojn de la studento, vekadis per varma karesado la dormanton. Li sentis, kvazaŭ sopirataj knabinaj lipoj spirus kison sur liajn okulojn. La vizaĝon de la knabino li ne vidis. Kiu ŝi povas esti? Li provis diveni. Ĉu la malfidela Giza Kormoŝ aŭ la dolĉe ridanta Alice Fürtöŝ?
Antaŭ la fenestro akre fajfetis merlo. La okuloj de la studento malfermiĝis. Lia rigardo trafis la libron malfermitan sur la tablo. Jes, la matematiko! Ankoraŭ li ne finpreparis sin por la hodiaŭa leciono, kvankam profesoro Baranyoŝ ĉiukaze pridemandas lin. Jen fiziko, jen matematiko. Kiel tede! Kiel malbenita trudaĵo! Lia animo estas plena de knabinaj ridoj kaj nun li eksidu por ŝtopi en la kapon diversajn terminojn. Ĉu li turmentu la cerbon per la kosinusoj aŭ erarvagadu en la arbaro de la logaritmoj? Ne! Hodiaŭ ne! Eble morgaŭ. Hodiaŭ prefere li profundiĝus en la lernado de la literaturo. Ĝi konvenas al la nuna humoro.
Li elĵetis sin el la lito, rapide vestis sin, per unu longa gluto trinkis la poteton da kafo, enpoŝigis la bulkon, la librojn li prenis sub sian akselon kaj ekiris al la libera sunradia naturo lerni — matematikon.
Estis belega aŭtuna mateno. En cent koloroj pompadis la mortanta foliaro. Preskaŭ krie kontrastis kelkaj smeraldkoloraj makuloj: la abioj. Rapidkura rivereto plaŭdadis laŭ la vojo. Eble ĝi akompanis la matenan koncerton de la birdoj.
La studento iris kaj la okulojn fiksis al la longaj, senfinaj vicoj da ciferoj de la malfermita libro. Li rigardis ilin, sed la birdokanto kaj riverplaŭdado ŝtelis sin en lian animon. Tiel ridas la rivereto kiel Alice Fürtöŝ. Tiel trilas la birdo kiel la muzika voĉo de Giza Kormoŝ. La ozonplena odoro de la arbaro rememorigis lin pri la pasintjara maja ekskurso. Ho, kiel bela estas ja aŭtune la arbaro! Se li estus poeto, li prikantus ĝin. Per elektitaj vortoj priskribus la grandan velkadon. Ĉu ekzistas io pli bela ol la aŭtuno? Ĝi estas plena de dolĉe melankolia, dolora ĉagreno.
Kion povas senti la foliaro, kiam alvenos la flaviĝo? Ĉu la arbo konscias pri nova printempo?… Eh, profesoro Baranyoŝ hodiaŭ certe vokos lin kaj… kaj… Kion scias tiu ĉi Baranvoŝ pri la printempo kaj aŭtuno? Ankaŭ Newton vidis nur la gravitacian leĝon en la falanta pomo, kvankam ne la gravitacia leĝo estas grava, sed la evoluo de la pomo el la odora floreto: la maturiĝo, la vivo. Ho, kiel bela estas tiu ĉi vivo! Jes, por li ĝi estas bela, ĉar la firmamento blue ridetas je li kaj malantaŭ ĝi li konjektas la ĉielon. Por profesoro Baranyoŝ ĝi prezentas absolutan sobrecon. Li vidas en la bluo de la firmamento sole la koloron de la aero, post kiu li konjektas senfinan spacon. Nur konjektas, sed pruvi li ne povas, tamen asertas la verecon de sia diro. Trans la aertavolon ankoraŭ ne penetris vivanta homo, do kiel oni povas tiel insiste aserti?… Nu, ekzistas tia homo, por kiu ne estas bela la vivo. Majstro Baltazar certe konsideras la ĉielbluon mizera, pro tio li retiras sin al la mortanta lumo de meĉo en sia nigra tendo. Majstro Baltazar, tiu mizera maljuna komedianto… Li parolos hodiaŭ pri li al la knaboj. Korporacie ili vizitos lin por rigardi liajn artifikaĵojn. La vivo de majstro Baltazar estas la dudekfilera monero. Ju pli da dudek fileroj, des pli bela estas la vivo.
— Mia vivo estas sunbrilo, rideto kaj… kaj matematiko, ke Dio malbenu ĝin! — La libron li ĵetis teren, eksidis sur la molan herbejon, rigardis rekte al la ĉielbluo. — Lerni mi devus, sed mi ne povas. Mi ne scias kio estas al mi? Nun prefere mi kantus aŭ plorus, sed lerni… Nur lerni ne!
Malantaŭ li ektremis la arbetaĵo. Li levis la kapon. Ĉu iu iradas tie? Neniu. Verŝajne birdeto flugis for el la maldensa foliaro aŭ seka branĉeto falis de la arbetaĵo. Li ekfajfis, sed subite li ĉesigis la amuzon. La stranga masko de la arlekeno trudis sin en lian kapon. ,,Bonvolu enveni, sinjora moŝto! Majstro Baltazaro jam atendas vin."… Li ekridis. Memkompreneble, ke li atendas. Li promesis viziton por la postmorgaŭa tago. Kian mildan, dolĉe sonoran voĉon havas la maljuna komedianto kaj kiel bele li parolas. Por dudek fileroj li envortigas la pensojn de la homoj. Ĉu li povus envortigi ankaŭ lian nunan humoron? Kaj ĉu la pensojn de Alice Fürtöŝ kaj tiujn de Giza Kormoŝ? Tio estus amuzado: subaŭskulti. Kiu scias? Eble eĉ ne estus tiel amuze… Denove la ŝminkita vizaĝo de la arlekeno rikanis al li.
— Kia stulta humoro! — Laŭte gaje li ekridis. — Mi dezirus vidi la vizaĝon de Alice Fürtöŝ kaj ĉiam la ruĝa nazego de la arlekeno interŝovas sin. Nu, hodiaŭ ili havos bonan tagon. Hodiaŭ komenciĝas la dutaga foiro. Hodiaŭ majstro Baltazar stentorvoĉe aŭguros la estontecon por la simpluloj. Estus bone viziti lin. Ne, ne! Sensence! Prefere lernu tiun matematikon!
Li prenis, malfermis la libron, rigardis la liniojn, numerojn; notis en sian kajeron… Foje li surpriziĝis, ke li desegnis sur la marĝenon de la libro la karikaturon de la konusĉapa arlekeno. Momenton li ekridetis kaj lernadis plu.
Kvazaŭ ŝtele, nerimarkite ekregis lin la aŭtuna humoro de la arbaro kaj inspiris lian animon. Li verkis versojn inter la duonpretaj matematikaj temoj pri tio, kion li sentis. Ne la logaritmo, nur la ritmo interesis lin. Rimojn li serĉadis kaj jen li ridetis pri si, kiam sub dustrofan poemeton li skribis sian nomon.
Li finlegis unu-dufoje ĝin, karesadis la versojn per ama rigardo kiel la patro sian fileton. Tiu ĉi poemo estis ja naskitaĵo de lia animo.
— Ni aŭdu ĝian sonoron!
Laŭte li eklegis donante vervon, patoson al la ritmo:
En la arbar' silentas la maten'…
Funebran psalmon tra la natur'
la spir' aŭtuna susuras nur.
Sur koraj kordoj kun sufoka prem'
stertoras kanto de l' agoni'
kaj ŝvebas zume nun ĉirkaŭ mi.
La ploran plendon portas ventomuĝ':
ho ve, atendas nin la vintra fin',
somero svenis, forlasis nin!
La verdo velkas, regas ftiza ruĝ',
ne eĥas gaje plu la birdotril',
sur herboj tremas larmoj mil kaj mil.

Arbar', ĉu novan vivon kredas vi
sub la falĉilo de la aŭtun'
pensante morton nur dormo nun?
Ĉu scias vi pri tuŝ' de sunradi',
mirakla kis' de l' printempa blu',
je kies varmo vi vivos plu?
Kaj tamen vibras voĉ' de l' malesper',
animon tordas aŭtuna tim',
ĉar prujna spiro ektuŝis min.
Aŭtun', vi estas mort'. La viv' — somer'.
Printempa amo, ne flugu for,
ho estu… restu en mia kor'!
Subita malkontento kaptis lin. El la kajero li forŝiris la folion, ĉifis kaj ĵetis malproksimen ĝin.
— Eh, literatura kardo! Nek ritmo, nek senco. Centoj centfoje prikantis multe pli bele… Ni lernu matematikon!… Tji, la duone preta temo restis sur ĝi!
Li eksaltis por retrovi la forĵetitan paperon, sed ne faris eĉ unu paŝon antaŭen. Surprizo, embaraso katenis lin. El post la arbetaĵo blanka maneto etendiĝis al la papero, sed ne povis atingi ĝin. La maneton sekvis bukloriĉa knabina kapo. Fine la studento retrovis sian voĉon.
— He, kiu?!
La knabino ektimigite levis la kapon. Du skarabonigraj okuloj palpebrumis embarasite al la studento.
— Kion vi volas?… Ĉu vi spionis min? — Liaj vortoj akratone sonis.
— Pardonon, sinjoro gimnaziano… Ĉu tre domaĝe?
La voĉo de la knabino forpelis la konsterniĝon el lia koro. Li eĉ bedaŭris la akrajn, tro severajn tonon kaj sintenon. Ŝi estas ja tiel malgranda, tiel pupvizaĝa… kaj kiel ŝi paliĝis… kaj ŝi restis en la pozo tiel, kiel en la momento de la surprizo… tiel duone rampanta kun mano, etendita al la forĵetita papero. Eble ŝi estas malgranda ciganino. Nu, blondan ciganinon ankoraŭ li ne vidis, sed… sed tiu ĉi estas tia blonda ciganino kaj nenio pli.
— Ekstaru!
— Jes, sinjoro gimnaziano.
La knabino obeis. Ŝi ne estis tiel malgranda, kiel li prezentis ŝin al si. Eĉ ne estis ciganina tipo. Vestita en simpla perkala kostumo ŝi montriĝis burĝa knabineto. Ĉarma ŝi estis, efektive ĉarma, kiam pro embaraso ŝi ordigis sian veston kaj la rozkoloro de la saneco komencis reveni al ŝiaj laktoblankaj vangoj. Nur ŝiaj ĉerizruĝaj lipoj kurbiĝis je ploro.
La studento ekridetis. Responde sur la vizaĝo de la knabino aperis la ridetkavetoj. Ili rigardis unu la alian longe, esplore. Lia rigardo ĝuis ŝian embarason. Ŝi staris kun humilo de la surprizitaj kulpuloj kaj atendis la punon, sed la rideto de la studento plaĉis al ŝi. La studento ne havis vortojn. Stranga penso varmigis lian koron: li vidas printempon en la aŭtuno. Se li estus majstro de la peniko, li certe surtoligus la bildon. Li rigardis la vivantan printempon forgesante, ke li mem apartenas al tiu pentrinda bildo.
La knabinon tedis la longa silento, signifoplene ŝi rigardis, rigardadis al la arbetaĵo.
— Bonvolu permesi, sinjoro gimnaziano, ke mi reprenu miajn ŝuojn… Tie… tie, sub la arbetaĵo… kaj ĉi tie estas tiom da stoploj… ili tre pikas… jes, sinjoro gimnaziano.
Plengorĝa rido eksplodis el la studento.
— Ho, ĉu la arbaraj feinoj havas eĉ ŝuetojn?
Hahaha! Nu, bonvolu retiriĝi en vian foliriĉan vestejon, ĉarma feineto. Hahaha!
Kun rozruĝa hontemo ŝi kaŝis sin malantaŭ la arbetaĵo. Por momento la studenton kaptis la spiondeziro, sed li venkis sin. La sonora voĉo de la knabino tintis al li.
— Ĉu vi koleras min, sinjoro gimnaziano?
— Ne.
— Kaj diru, kial vi forĵetis?
— Kion?
— Tion, kion vi skribis… Tiun belan, belegan…
— Eh, tute ne belega, sed malbona.
— Tamen ĝi parolis al mia koro. Ĝi sonas kiel muziko… ,,Aŭtun', vi estas mort'. La viv' — somer'. Printempa amo, ne flugu for, ho estu, restu en mia kor'!"
La vantecon de la studento ventumis la citado. Nun ankaŭ li rekonis en ĝi ritmon, muzikon. La knabino antaŭenpaŝis kaj denove pepadis.
— ,,Printempa amo. ne flugu for, ho, estu, restu en mia kor'!" Tiel bela kiel preĝo.
— Eh, ne preĝo, nur diletanta pajlomaĉado, nu!
La knabino kun spito levis la kapon.
— Kaj mi prenos kaj konservos ĝin, por mi ĝi estas bela.
Per ŝultrolevo la studento mensogis indiferentecon, kvankam en la profundo de sia animo li dankis la komplimenton.
— Jen, bonvolu… ĝi kuŝas tie ĉe viaj piedoj… Min ne interesas… Sed tamen atendu por momento kaj redonu tiun paperaĉon! Sur ĝi estas la hodiaŭa matematika temo duone preparita… Tuj mi kopios.
Li levis la forĵetitan paperon, eksidis kaj rapide notis la nombrojn unu post la alia. Ŝi reveme rigardis la diligentan manon. Subite dolora penso vekiĝis en ŝi.
— Mi ne bezonas, se vi dediĉis ĝin al iu.
— Nu, al kiu? — Li ridetis. Vere, li estus povinta montri ĝin al Alice Fürtöŝ. Ŝi tre ŝatas la poemojn. Ĝuste pro tio pli bone ne montri ĝin. Li ne povas ja vetverkadi kun populare famaj poetoj. Certe li fiaskus. — Ne, al neniu mi dediĉis ĝin. Mi verkis por mi mem. — Kiel bone ne mensogi al tiu ĉi entuziasmema knabineto! — Sed kial vi demandas?
— Ĉiu sinjoro gimnaziano havas idealon.
— Mi ne. — Li konsciis pri sia mensogo, sed sentis, ke mensogi nun estas kavalira devo.
— Ĉu la knabinojn vi neglektas?
— Ne, sed… sed…
— Nu, kial vi ne diras, sinjoro gimnaziano?
— Ĉar min amas neniu. — Nun laŭsente li denove diris veron. Giza Kormoŝ trompis lin kun lia plej bona amiko, kun Paŭlo Barko. Li surprizis ilin kiam en intima duopo ili brak-ĉe-brake promenadis sur la bordo de la rivereto. Kaj Alice Fürtöŝ neniam diris ion pri amo al li. Ŝi nur dolĉe ridas al li. Eble dolĉe ŝi priridas lin. Ĉe tiu ĉi penso amara sento ektordis lian koron. Li sentis sin tro orfa.
La respondon la knabino kun miro akceptis. Ŝi vidis ja neniam pli belan gimnazianon ol ĉi tiun. Ĉu eble ne ami lin? Petola dubeto incitis ŝin. Kun ridetanta mieno ŝi levis la manon kaj kurbigis la montran fingron. Tiel ŝercadis ankaŭ aveto kun ŝi, se li dubis pri io, asertita de ŝi.
— Ĉu tiel vi kurbiĝu, se vi mensogetis?
— Tiel, tiel! — Li verve respondis kaj eĉ ĵure volonte li estus konfirminta sian aserton.
La rideto plilarĝiĝis sur ŝia vizaĝo. Ŝi ruĝiĝis pro la penso, ke nenies amo postulas al si tiun ĉi studenton. Subite ŝi embarasiĝis. Kian aŭdacan ŝercon ŝi permesis al si koncerne lin! La aveto diris ja, ke tia granda gimnaziano estas tre fiera io. Jes, la aveto… Tuj komenciĝos la foiro kaj ŝi devas helpi, ĉar hodiaŭ ili havos multan laboron.
— Adiaŭ, sinjoro gimnaziano, — diris ŝi kun rezigna vibro en la voĉo.
— Ne iru for ankoraŭ!… Restu!… Ni eksidu sur la herbojn kaj interparoladu… Mi petas, restu!
Lia voĉo tiel flate muzikis, ke ŝi volonte forgesis la aveton. Cetere la foirplaco ne estas tro malproksime. Eksidi por kvin minutoj ne estas longa tempo. Kiam Fridolin ekskuos la grandan sonorilon, ŝi povos hejmenkuri. La voka tintado de la sonorilo certe aŭdiĝos ĝis tie ĉi. Longe ŝi rigardis al la studento. Liaj okuloj povas petegi pli elokvente ol la vortoj. Nun jam nepre ŝi devas resti.
La studento ekkuŝis sur la teron, proponis sidlokon apud si. La knabino singarde, iom honteme surteriĝis. Longan minuton ili rigardis unu la alian sen ia ajn parolo. Fine ŝi rompis la silenton.
— Aŭtune la arbaro estas bela, ĉu ne?
Lia rigardo ripozis sur la gracia staturo de la knabino kaj esprimis admiron pri ŝia beleco, printempa freŝeco.
— Jes, bela… tre bela.
— Kiel sonĝo tiel bela, ĉu ne — daŭrigis ŝi.
— Kiel sonĝo tiel bela… — li flustris al si kaj sentis perei la animon en la profundo de ŝiaj noktonigraj okuloj.
Kvazaŭ instinkte ŝi divenis la admiron de tiu brilanta okulparo kaj ruĝiĝis embarasite.
— Vi rigardas ja min kaj ne la arbaron, sinjoro gimnaziano.
La studento subite preterigis sian rigardon.
— Pardonu… Vere, mi rigardis vin…? Ĉu vi koleras?
— Ĉar vi rigardis?! Hahaha! Dio, rigardi ja estas permesite… Ankaŭ mi rigardas vin, sinjoro gimnaziano.
Malriskemo tremis en la koro de la studento. La pura sankta malriskemo de la unua amo. Prefere li estus etendinta la manon al tiu de la knabino, sed ne kuraĝis. Eble nur revobildo estas tiu ĉi arbara feineto, kiu povos malaperi por ĉiam je la unua mantuŝo. Li nur rigardis la velurajn manetojn kaj en penso kisadis la fingropintojn rozkolorajn!
— Dio, kiel etajn manojn vi havas! — Kvazaŭ spirĝeme forlasis liajn lipojn tiu ĉi admiro.
— Ĉu etajn? — La knabino ekrigardis al siaj manoj. Ŝi hezitis, ĉu komplimento aŭ akuzo riproĉa kaŝiĝas en la diro. Ankoraŭ neniu diris al ŝi ion similan. Ŝi provis senkulpigi sin. — Ĉu etajn? Eble, sed ili estas fortaj kaj laboremaj, kredu min, sinjoro gimnaziano!
— Ĉu ili povas eĉ bati? — incitadis li gaje ridetante.
— Ankoraŭ neniun ili batis, nur karesadis.
— Kaj kiun, se estas permesate demandi? Lia voĉo akre sonis. La knabino mirante rigardis al li. Kial la sinjoro gimnaziano koleras?
— Nu, la aveton kaj Fridolinon… la karan bonan Fridolinon.
— Kiu estas tiu Fridolin?
— Fridolin? Nu, Fridolin estas Fridolin, la arlekeno.
La okuloj de la studento larĝe malfermiĝis. La arlekeno?! Do oni nomas lin Fridolin. Li eĉ ne sciis ĝis nun. Kaj kiu estas tiu aveto? Certe majstro Baltazar. Sed tiam ankaŭ tiu ĉi knabino loĝas en la foira tendo kaj migradas kun ili. Hieraŭ li ne vidis ŝin inter ili. Sed tamen nun ŝajnas al li, ke… Jes, jes! Tie, sur la pajlosako tiu homforma bruna ĉifonmaso.
— Vi loĝas en la tendo de majstro Baltazar, ĉu ne? Ĉu vi estas la nepino de la majstro?
— Mi loĝas tie, sed mi ne estas lia nepino. Neniu mi estas por li. Sed tamen mi nomas lin aveto, ĉar de kiam mi konscias pri mi, mi nomas lin aveto.
— Kaj viaj gepatroj… ĉu ili mortis?
— Mi ne scias ja… Foje, antaŭ longaj jaroj, kiam Fridolin estis arlekeno en granda cirko, li trovis min sur la ŝtupoj de iu cirkoveturilo. Neniu volis akcepti min kaj li prenis min al si. Jen… La kara bona Fridolin estas mia patro, sed mi nomas lin nur Fridolin.. Nur Fridolin. Tiel mi kutimis.
La studento kontraŭvole ekvagadis en sia pasinteco por momentoj.
— Do, ankaŭ vi… ankaŭ vi estas trovita infano… Interese…
— Ĉu ankaŭ vi?
— Ankaŭ mi… Strange, ke du trovitaj infanoj renkontas sin kaj demandas… Ili renkontas sin, demandas kaj respondas…
La knabino enpensiĝis. Ŝi meditis pri la diferencaj fortoj de la trovitaj infanoj. Jen, el unu fariĝas sinjoro kaj la alia restos ĉiam almozule malriĉa.
— Loĝi tie en la tendo povas esti tre malbone, ĉu ne? — Kompato moligis la voĉon de la studento kaj lia mano ektuŝis tiun de la knabino por pie dorlote karesadi ĝin.
— Kial estus malbone? Aveto kaj Fridolin tre amas min, nomas min Suneto, vetkomedias por mia rideto. Precipe Fridolin. Aveto estas stranga homo. Fridolin diris, ke li ne estis ĉiam foira artisto. Aveto estis iam riĉulo multe instruita kaj li povis, eble eĉ nun, kuracadi la malsanulojn kaj… — ŝia mano premiĝis al tiu de la studento. — Kaj por vi loĝi en la granda flava domo estas malbone?
— De kiu vi scias, ke mi loĝas tie?
— Mi vidis vin eliranta de tie. — Ŝi iom ruĝiĝis pro la mensogeto. Jam hieraŭ ŝi sciis tion kaj dum la tuta nokto pensadis pri tiu granda flava domo. Tamen nun ŝi sentis, ke ne estus dece konfesi la veron. — Ĉu malbone por vi, malbone?
— Ne. Kial estus malbone? Avinjo Turtel tre amas min kaj onidire tiu domo estas mia posedaĵo, sed nun ĝia oficiala kuratoro estas profesoro Baranyoŝ.
— Jes.
— Jes… Du trovitaj infanoj renkontas sin, demandas kaj respondas… Tiel korŝira estas tio ĉi por mi, ke mi dezirus plori, ploregi.
La knabino rigardis al la larmvualitaj okuloj kaj ŝia koro ekdoloris. Ŝi ne povis klare percepti kial plori pri tia renkonto, tamen la malgaja mieno emociis ŝin.
Sur la foirplaco akre eksonis la sonorilo antaŭ la tendo de majstro Baltazar. La knabino salte leviĝis.
— Mi devas ekiri. Fridolin jam komencis la prezentadon. Hodiaŭ estas foiro kaj mi sidos ĉe la kaso.
— Ne, ne iru for ankoraŭ!
— Mi devas, sinjoro gimnaziano… Adiaŭ! — Ŝi kuris malsupren ĝis la vojo kaj tie returnis sin.
— Dankon pro la bela poemo. Mi lernos ĝin. La studento senvorte permane adiaŭis rigardante la rapide forpasantan figuron de la knabino. Li pensis pri tio, se ŝi ne returnos sin ĉe la angulo, tiam li neniam povos revidi ŝin. Preskaŭ superstiĉe li kredis tion. Li estus dezirinta haltigi ŝin per rigardo… Tuj ŝi atingos la angulon. Kio okazos, se ŝi ne rerigardos al li? Se ŝi ne rerigardos, tiam morgaŭ li ne vizitos la tendon de majstro Baltazar. Post momento li hontis jam ĉi tiun penson… Nun ŝi atingis jam la angulon. Ho, se ŝi ne rerigardos!
La knabino returnite sin, permane adiaŭis. La mieno de la studento esprimis milde ridetantan trankvilon. Lia fantazio desegnis ĉarmajn, june naivajn scenojn antaŭ li. Reveme li meditis pri ili. Poste li rememoris, ke li forgesis demandi lian nomon. Nomon li estus dezirinta doni al ŝi, sed el la multaj knabinaj nomoj, venintaj en la kapon, eĉ unu konvenan, trafan li ne trovis.
Verdire, ankaŭ li mem ne diris sian nomon al la knabino. Kial diri? Trovitaj infanoj havas trovitajn nomojn. Ili komprenis reciproke sin eĉ sen nomoj.
La sonorilego de la preĝejo ekbatis la horon. Per tio li rememoris la lernejon. La lernejo rememorigis lin pri la matematiko kaj pri sinjoro profesoro Baranyoŝ. Preskaŭ malesperigite li ekkriis.
— Mi ne konas ŝian nomon kaj nun mi lernu matematikon kaj iru en la lernejon kaj mensogu ion al profesoro Baranyoŝ… Vane mi dirus, ke la printempo aperis al mi en la aŭtuna mateno kaj ĝi ne lasis min lerni. Baranyoŝ vidas nur ordinaran sezonon en la printempo. Kion povus vidi ja en ĝi profesoro de fiziko kaj matematiko kun duobla binoklo sur la nazo?! Eh, tamen mi devas rigardi tiun temon. Jen mia devo. La sinjoro gimnaziano devas lerni, la komediantineto sidi ĉe la kaso… Hja, tia estas la vivo!
Nevolonte li ekiris hejmen kun malfermita libro en la mano, sed la printempo, aperinta en la aŭtuno, ne lasis lin trankvila. Kiel bone estus staradi antaŭ la tendo de la komediantoj kaj rigardi la etan arbaran feinon vendanta la biletojn kaj horoskopojn. Subite penso zigzagis tra lia cerbo kaj li ekkuris, preskaŭ trafalis la pordegon de la flava domo kaj sur la korto ekscitite kriadis je avinjo Turtel.
La blankhara maljuna servistino ektimigite malfermis la kuirejan pordon.
— Kio okazis? Kio estas al vi, animeto mia?
— Avinjo Turtel, ĉu ni havas multe da mono?
— Ne multe. Ankoraŭ ni havas iom por tiu ĉi monato, sed la sinjoro profesoro denove donos por nutraĵo nur la unuan de la proksima monato.
— Avinjo Turtel, mia kara, tuj ekkrevos mia koro, se vi ne donos al mi plenmanon da dudekfileroj!… Avinjo kara, plenmanon da dudekfileroj donu kaj volonte mi fastos eĉ semajnon.
La maljuna servistino embarasite rigardis al la febre ruĝa studento. Ŝi ne komprenis, kial kaj por kio estas bezonata tiom da dudekfileroj. Kaj kial ĝuste dudekfileraj moneroj? Eble tiu ĉi knabo volas kartludi. Ne, ne! Li ne konas la kartojn.
— Ho, animeto mia, de kie mi prenu tiom da dudekfileroj? Eĉ la duonon da tiaj moneroj vi ne povus trovi en tiu ĉi domo.
— Kara, bona avinjo — petegis li kaj dorlote ĉirkaŭprenis la maljunan vartistinon — donu tiam bankbileton. La judo havas sufiĉe da dudekfileroj. Mi monerigos ĉe li. Vi donos, ĉu ne?… Mi ricevos, ĉu ne? Kara, bona avinjo!
— Sed por kio, animeto mia?
— Ne demandu, ne demandu, ĉar tuj mi ekploros! Se tiu ĉi domo estus konstruita el dudekfileroj, je Dio, mi detruus ĝin… Avinjo…
— Nu nu, ne tiel verve! — Avinjo Turtel jam ridetis en si. Tamen pli racie estas doni kvinpengan bankbileton ol la tutan domon riski. Ŝi reiris en la domon, elprenis el sub la kuseno la senkoloriĝintan malnovan monujon kaj prenis el ĝi unu bankbileton. La studento ekvidinte ĝin pro ĝojo dancigis la maljunulinon. Ŝi ek- kaj ekkriis, sed tamen ŝia koro ĝojis kun tiu de la knabo.
— Kara bona avinjo Turtel, ho dankon, mil dankojn! Dio benu vin por tio!
Post momento li estis jam ekster la pordego kaj de la domangulo li rekuris.
— Avinjo Turtel, en tiu ĉi monato mi ne bezonos poŝmonon… sed ne diru al sinjoro profesoro Baranyoŝ! Li ne povus kompreni, ke ĉiu dudekfilera monero havas animon. Li vidas ĝin nur nikelaĵo.
Jam la studento ĉe la domangula juda butikisto kalkuladis la plenmanon da dudekfileroj, kiam avinjo Turtel preskaŭ konsternite cerbumadis pri tio, ke la dudekfilera monero havas animon. Vere, ĝis nun eĉ ŝi ne sciis tion, kvankam ŝi sufiĉe maljuniĝis. Jes ja, hodiaŭ estas ĉio renversita. La junuloj scias pli multe ol la blankharuloj. Tamen estas bone scii, ke la dudekfilera monero havas animon. De nun ŝi konsideros ĝin pli valora.
Duonon post la sepa batis la turhorloĝo, kiam la studento estis atinginta la foirplacon. Li haltis en deca distanco de la tendo de majstro Baltazar, rigardis la gapantojn antaŭ ĝi. Vilaĝanoj, laboristoj, stratbuboj, metiaj lernantoj staradis tie kaj de tempo al tempo eksplodis el ili laŭta ridego, kiam la arlekeno faris ian mokon laŭ ilia gusto. La kara bona Fridolin, kiu prenis al si la trovitan infanon kaj ŝminkas sian vizaĝon. Ĉu li volas maski per la ŝminkaĵo sian koron? Ĝi estas tre bela kaj li nomas tiun knabineton Suneto.
Li boris sin en la homamason. De tie li rigardis la feinon de la tendo foira. En la tendo daŭris la prezentado, ĉar mistikaj voĉoj kaj miraj ekkrioj de la publiko aŭdiĝis el la tendo. Kompatinda majstro Baltazar nun distras kiel iluziisto, aliigas sian voĉon. Nun verŝajne li aspektas tia, kia li prezentis lin al si antaŭ la vizito. Subite li rememoris pri la kaŭzo de sia veno. Li turnis sin do al la plej proksima apudstaranto.
— Jam estas vere, ke granda scienculo estas tiu ĉi majstro Baltazar. Hieraŭ mi estis ĉe li. Ho, tre interese! Nu, vizitu lin kaj vi konfesos, ke mi diris la puran veron. Ne bedaŭru tiun mizeran dudekfileran moneron! Se vi ne havas, mi donos al vi, sed ĉi tien devas eniri ĉiu. Morgaŭ la tuta gimnazio vizitos lin… Jes ja!… Nu, ne hezitu, prenu ĝin kaj eniru! Mi pagos anstataŭ vi.
Kiam la okan batis la horloĝo, lia poŝo jam elĉerpiĝis, sed la entuziasma propagando multon utilis. La publiko tiel dense tumultiĝis en la tendo de majstro Baltazar, kvazaŭ oni senpage estus disdoninta biletojn. Verdire, multaj senpage amuziĝis. La eta feino kun gaja humoro vendadis la bluajn slipetojn. La studento tutkore ĝuis tiun ĉi gajan humoron, forgesis pri la lernejo, pri matematiko, temo. Jam pasis la duono post la oka, kiam li ekkonsciis pri la malfruiĝo. Kaj ĝuste la lecionon de profesoro Baranyoŝ! Per kurpaŝoj li ekiris al la lernejo.
Preter la domo, kie Alice Fürtöŝ loĝis, kondukis la vojo. Unu el la fenestroj estis malfermita. Dolĉa kolomba ridado aŭdiĝis. Li haltis por momento. Kiel flate povas ridadi tiu ĉi Alice! Li aŭdis la vortojn de gaja vira voĉo. Li eĉ ne konjektis pri kio respondas la viro, sed liaj vortoj momente dolore vundis lian koron. ,,Jes, tiaj estas ĉi tiuj laktobuŝaj gimnazianoj, se iu bela knabino ridetas afable je ili, tiam ili pensas tuj, ke…" Li ne aŭdis pli, sed eĉ ne volis. Li sentis, ke tiuj nun primokas lin. Dum la vojo al la lernejo li pensadis pri tio, kial ne kaŭzas doloron al li, ke Alice Fürtöŝ nun kolombe ridetadas al alia. Tiu eta komediantino eble eĉ pli dolĉe, pli kore povus ridi, se la vivo tiel favorus ŝin kiel tiun ĉi pintnazulinon. Pri unu li estis konvinkita, ke ŝi multe pli sincere ridus kaj nur al unu ŝi ridus kaj ne al ĉiu komplimentfabrikisto. Li decidis, ke en la estonteco li iamaniere sentigos al ŝi, ke ŝia kolombeta ridado ne plu imponas al li.
Ĵus estis finita la unua horo, kiam li atingis la koridoron de la lernejo. Ĉe la sojlo de la klaso li renkontis profesoron Baranyoŝ. Respektplene li salutis lin, sed tamen sian koron li sentis batadi en la gorĝo. Kion li mensogu? Pri tio li eĉ ne pensis ĝis nun.
La grizaj okuloj de profesoro Baranyoŝ el sub la dikaj okulvitroj esplore fiksiĝis al la vizaĝo de la studento. Li rigardis kun patra severeco.
— Nu, amiko, kie vi vagabondis?
La studento ruĝiĝis ĝis la tempioj, volonte li estus mensoginta ion, sed nenio akceptebla venis en la kapon. Li ekglutis kelkfoje.
— Mi malfruis, sinjoro profesoro.
— Nu tion mi ja scias, amiko, — knaradis ironie la voĉo de profesoro Baranyoŝ, — sed kial vi malfruis, amiko? Jen la demando.
— Pro la… pro la printempo, sinjoro profesoro, — li diris aŭdace eligante la vortojn.
Profesoro Baranyoŝ centfalde sulkigis la frunton. Per tio li kutimis esprimi sian plej altan miron.
— Amiko, nun estas aŭtuno… la deka de oktobro… en oktobro estas aŭtuno!
— Eh, kion vi scias pri tio, sinjoro profesoro, — eliĝis kontraŭvole laŭte la penso de la studento.
— Kion? Ĉu mi ne scias tion? Vi freneziĝis, amiko!… Cetere la printempo ne estas senkulpigo akceptebla. Hodiaŭ posttagmeze vi vizitos min kaj faros elokventan konfeson pri tiu printempo stranga, kiu aŭtune devigas vin foresti dum la matematika horo. Ĉu komprenite?
— Jes, sinjoro profesoro.
— Ĉu la matematika temo estas prilaborita?… Nu?!
— Ne, … ne estas… mi ne povis solvi…
— Hm, tiel!… Nu mi donos al vi printempon, printempon en aŭtuno! Kiu aŭdis jam tian sensencaĵon… Li ne preparas sin por la matematika leciono kaj senkulpigas sin per printempo la dekan de oktobro… Miaopinie vi estas malsana, amiko, ĉu ne?
— Ne, sinjoro profesoro.
— Nu bone… bone… Hodiaŭ posttagmeze mi esploros la aferon.
Profesoro Baranyoŝ ekiris al la ĉambro de profesoroj. Kaŝita rideto modestadis sub liaj lipharoj. Li jam komencis kompreni la senkulpigon kaj akceptis ĝin en la fundo de sia koro, sed tion rimarkebligi ne estas permesite. Kien falus la pedagogia racio, se oni akceptus la printempon kiel konsiderindan senkulpigon por preterlasitaj studhoroj kaj neprilaboritaj taskoj? Cetere la knabo estas matematika sentalentulo. Jes, li estas la favorato de lia kolego Koppany, kiu instruas literaturon kaj historion. Ĉiuj liaj favoratoj estas matematikaj sentalentuloj, kvankam la vivon direktas la matematiko kaj ne la literaturo. Tamen oni ne povas koleri la bubon, ĉar tiel poete li esprimis sin. Malgranda fanatikulo. La slava romantikemo revelaciiĝis.
Profesoro Baranyoŝ haltis ĉe la pordo de la profesora ĉambro kaj returninte sin kriis al la studento:
— He, amiko, se morgaŭ dum la fizika leciono vi montros al mi la prilaboritan matematikan temon, tiam vi ne devos viziti min hodiaŭ!
— Jes, sinjoro profesoro.
Subita ĝojo ekbrilis en la okuloj de la studento. Profesoro Baranyoŝ klopodis altrudi severan mienon al si.
— Kaj aliokaze ne parolu tiajn malsaĝaĵojn, ke en oktobro estas printempo, ĉar ĝi ne estas akceptebla senkulpigo. Ĉu vi komprenis? La printempo neniam estis senkulpigo, ne, eĉ en mia studentaĝo ne. Nu!… Kaj senĉese pensu pri tio, ke la lastan jaron vi pasigas en tiu ĉi lernejo kaj baldaŭ vi fariĝos abituriento… Nu, vi povas nun foriri.
Profesoro Baranyoŝ rapide retiriĝis en la profesoran ĉambron. Tiel ĉarme petole brilis la okuloj de tiu malgranda ruso, ke prefere li estus ĉirkaŭpreninta lin. Sed neeble. Nun ankoraŭ ne, nur post la matureco. Li ne povis reteni sin, ke al sia kolego Koppany li diru ion pri la okazintaĵo.
— Kara kolego, prezentu al vi, ke mia protektito pretervagabondis mian lecionon kaj senkulpigis sin per tio, ke estas printempo, — kaj profesoro Baranyoŝ tiel bonanime ekridis, ke liaj studentoj vidante lin nun certe ne rekonus lin. La friponeto diris, ke estas printempo. Hahaha! La kolegoj ridetis, sole la direktoro, ŝtoniĝinta fraŭlo, balancis indigne la kapon.
— Tamen impertinenteco, al profesoro diri tian.
La mieno de Baranyoŝ malsereniĝis.
— Ĉu pli dezirinde mensogi, kara direktora kolego? Verdire por li estas printempo eĉ en decembro kaj tion ĉi ni ne povas forpreni de li. Li havas rajton al ĝi. Ni povas diri, ke vi freneziĝis, amiko, ĉar nun estas aŭtuno, la deka de oktobro, sed nenion pli ni povas fari… Efektive por ni estas la deka de oktobro, kara direktora kolego mia, kaj mi pensas, ke por vi estis la deka de oktobro jam en la lulilo… Nu!
La kolegoj sekrete bone amuziĝis pri la konsterniĝo de la direktoro.
— Tamen vi estus povinta diri tion, kara kolego, ke la printempo ne estas akceptebla senkulpigo.
El Baranyoŝ denove eksplodis la plengorĝa ekrido.
— Ĝuste tion mi diris, ĉar tion diktas nia pedagogia racio. Ĉio povas esti senkulpigo por la junularo: falsigita gepatra atesto, ordinara mensogaĵo, sole la printempo ne, ĉar ĝi estus la plej racie kaj logike akceptebla veraĵo… La deka de oktobro estas, karaj kolegoj, la deka de oktobro. Ni jam forgesis, ke iam ankaŭ por ni burĝonis majaj rozoj dum Kristnasko.
Rememorojn paroliganta silento ekkuŝis sur la ĉambron kaj tiutage la studentoj miris, ke dum instruado la sinjoroj profesoroj kompreneme ridetis al ili kaj neniu ricevis malbonan noton. Ili ne sciis ja, ke en tiu ĉi tago la printempo ŝtelis sin en la aŭtunon kaj per sia varmo karesadis la korojn de la severaj sinjoroj profesoroj.

Sekva ĉapitro