IV.

Estis belega aŭtuna posttagmezo sunradia. La studentoj de laVII-a kaj VIII-a klasoj kolektiĝis sur la foirplaco. Estis kvardeko. Tiom da ili eble eĉ ne povos eniri en tiun ne tre vastan tendon. La mieno de la knaboj estis ĉarme solena. Rabecy jam du antaŭtagmezojn parolis al ili pri majstro Baltazar kaj arlekeno Fridolin. Ĉion belan kaj bonan, kion oni povas diri pri ili, li rakontis kaj hodiaŭ en la interhoraj paŭzetoj li parolis tiel kortuŝe, ke ili decidis veni, meti la dudek filerojn sur la tableton kaj ĝis ruĝiĝo de la manplatoj aplaŭdadi, eĉ se la prezentado tute ne plaĉus al ili. Sed estis ankoraŭ alia kaŭzo. Paŭlo Barko komunikis al ili grandan sekreton. Unu miregis, alia ridetis, estis kelkaj, kiuj por momento konsterniĝis, sed fine ĉiu konsentis per manpremo. Kial ne? Tiu knabo Rabecy kuraĝe diris ja al la severa Baranyoŝ, ke estas printempo. Do estu tiam vera printempo! La komunikita sekreto kaj la komuna decido, konfirmita per manpremo, faris la mienon de la knaboj tiel solena. Ili ridetante rigardis unu la alian kaj scivoleme signifoplene okulumis al la feino de la foira tendo, kie ŝi donadis la bluajn enirbiletojn.
Eva vidis la grupon de la studentoj, sentis la scivolajn, admirajn rigardojn. La embaraso kaj hontemo kolorigis ŝian vizaĝon roza. Ŝi flustris al Fridolin:
— Fridolin, jen alvenis la gimnazianoj. Stranga ekscitiĝo kaptis Fridolinon, kiam li ekvidis la grandan grupon de la studentoj. Li enkuris al Baltazar kaj suflore raportis al li.
— Baltazar, jen alvenis la gimnazianoj. Iomete rapidu! Ili estas tre multaj.
Denove li elkuris sur la agitan podieton kaj kun plena vervo li estis komenconta siajn ŝercojn, kiam venis al li en la kapon lia hieraŭa promeso.
— Diru, Eva. kiu el ili estas tiu gimnaziano… Vi scias ja pri kiu mi demandas…? Mi ne rememoras pri liaj trajtoj… Nun mi faros tian grimacon, sed tian grimacon mi faros, ke… Nu, kiu el ili?
— Li ne estas ankoraŭ ĉi tie… Eble li venos pli poste… Eble li eĉ ne venos…
— Kial li ne venus? Kiel vi povas diri tiajn sensencaĵojn? Eble ili atendas ĝuste lin kaj tial ili staras tiom malproksime de la tendo.
— Ĉu vere vi pensas, ke li venos?
— Memkompreneble vere mi pensas lian baldaŭan alvenon.
La okuloj de la knabino ekbrilis pro ĝojo. Ŝi ordigis sur si la porfestan kostumon. Hodiaŭ dum la tuta tago ŝi havis ĝin sur si. Tiel decas ja, kiam la ,,sinjoro gimnaziano" faras viziton. Ŝia koreto timotremis pro la penso, ĉu la gimnaziano juĝos ŝin bela? Nemirinde, ke en sia modesta simpleco ŝi ne povis ektrovi tiun allogan puran belecon, per kiu la naturo dotis ŝin. Sed la rigardo de la knaboj rimarkis kaj admiris ĝin, iliaj manoj ordigis la kravatojn, tiradis je formo la surtutojn kaj veŝtojn.
Fridolin estis prava. La studentoj atendis iun kaj tiu jam venis al ili tra la placo. Estis Paŭlo Barko. Kun jubila aklamado ili akceptis lin.
— Dankon, knaboj, ke vi tiel multnombre alvenis. Sed nun nur bele kaj elegante! Ĉu vi komprenas? Mi iros al la arlekeno por paroli kun li pri la prezentado. Kiam Rabecy alvenos, ni ekiros. Do atendu, knaboj!
Paŭlo Barko iris al la tendo, respektplene, ĉapellevante salutis la knabinon sidantan ĉe la kasa tableto. Ŝi embarasite ridetante resalutis lin. Fridolin preparis sin por la grimaco, sed feliĉe, en la lasta momento li konstatis, ke la hieraŭa gimnaziano ne tre similas al tiu ĉi.
— Majstro Fridolin, — komencis Barko — ni atendas ankoraŭ iun kaj tuj poste ni venos, se estas eble…
— Humile je via servo. kial ne estus eble, gimnaziana moŝto? Memkompreneble estas eble — kaj en lia voĉo vibris kortuŝiteco.
— Nu, bone, sed ni volas peti vin, ke dum nia prezentado neniun fremdan vi enlasu… Ĉu en la tendo nun estas prezentado?
— Jes, sed baldaŭ ĝi estos finita… Majstro Baltazar en tiu ĉi momento prezentas sian lastan programpunkton.
— Do, neniun fremdan!
— Memkompreneble, sinjora moŝto.
Paŭlo Barko denove salutis kaj dignoplene, kiel decas al la reprezentanto de la du plej altaj klasoj de la gimnazio, li reiris al sia grupo. En tiu momento alvenis ankaŭ Rabecy. Ree jubila aklamado, eĉ pli entuziasma ol la antaŭa. La publiko de la foiro gapadis al ili. Jen, la gimnazianoj, certe ili cerbumadas denove pri ia friponetaĵo. Dum ĉiu foiro ili faras ja skandaleton.
La publiko de la tendo elvenis. Fridolin saltis sur sian podion kaj stentorvoĉe kriadis al la atendanta grupo.
— Nur ĉi tien, sinjoraj moŝtoj, ĉi tien! Majstro Baltazar jam atendas vin… kaj ankaŭ mi en la tendo prezentos miajn plej spritajn ŝercojn. Nur ĉi tien, gimnazianaj sinjoraj moŝtoj!
Laŭ gvido de Paŭlo Barko ekiris la grupo. Rabecy intence restis lasta. Tiamaniere li havos lokon ĉe la pordo kaj eĉ dum la prezentado povos rigardadi sian fraŭlinon Suneto.
La unua studento atingis la kason, metis unu pengon sur la tablon kaj intence ne rimarkis la redonitajn monerojn, sed kun kora rideto transdonis unu krizantemon al la knabino.
— Respektplene al la Suneto… Mia nomo estas Jozefo Bedy.
La studento forpaŝis de la tableto. La knabino surprizite ridetis. Eĉ respondi ŝi ne havis tempon, ĉar venis la dua, la tria, la kvara studentoj, kiel senfina vico venis la kore ridetantaj knaboj kaj tintis la pengoj, amasiĝis la floroj sur la tableto, sonis la nomoj.
La knabino jam ne donis biletojn, nur rigardis kaj ŝia rideto estis tiel ploretema. Fridolin ne povis longe rezisti al tiu ĉi atako, kuris en la tendon kaj singulte esprimis sian malesperon al Baltazar.
— Baltazar, mi fiaskis… mi ne povas fari grimacon… mi ne povas… Ho, Dio, mi ne povas… mi fiaskis, — kaj denove rekuris al la kaso kaj rigardis, rigardadis la tajdan alfluon de la junularo, de tiu junularo, el kies malfermiĝinta koro ŝutiĝis odorantaj floretoj dum mezo de la aŭtuno. La maljuna komedianto jam ne vidis pro siaj larmoj. Ĉio vualiĝis antaŭ li kaj li forgesis eĉ tion, ke li devus fari grimacon pro dankemo. Sed se li estus rigardinta al la okuloj de kelkaj, lin observantaj studentoj, tiam li estus povinta konstati, ke tian korŝiran grimacon li faras, kiu per la plej dolĉa ĝojo karesas la koron de siaj rigardantoj.
Sed ne sole Fridolin luktis kontraŭ siaj larmoj. Ankaŭ Rabecy sentis la gorĝon kunpremata, sufokata. Pri tiu ĉi solenado li sciis ja nenion. Tio ĉi naskiĝis certe en la kapo de tiu vagabonda Paŭlĉjo. Tute certe, ke la ideo estas de li. Subite li ekkaptis la brakon de sia amiko.
— Ho, Paŭlĉjo, ne estas bone tiel… tute ne bone. Paŭlĉjo mia kara… Vi tro torturis min per tiu ĉi surprizo, ke la Dio benu vin kaj rekompencu por tio… sed mi…. mi…. Paŭlĉjo…
— Nu, kio estas al vi, amiketo?
— Mi havas nek floron nek… nek pengon. Nur dudek filerojn mi povis akiri. Eĉ tion malfacile, ĉar avinjo Turtel diris, se la dudekfilera monero havas animon, tiam oni devas pli alte taksi ĝin… Kiel honte al mi! Ho, kiel honte… Nun mi foriros, Paŭlĉjo… mi foriros…
— Vi iros ja, mi ne scias kien! Nu, tiam elplorus siajn brilantajn okulojn tiu knabineto, se nun vi forirus… Restu ĉi tie! Mi estos la sola, mi akompanos vin al ŝi kaj pri nenio vi zorgu! Ĉu mi estas via amiko aŭ ne? Ni kune iros, nu kaj eĉ unu protestan vorton mi ne volas aŭdi!
La studentoj, kiel la haringoj en la barelo, jam tumultis en la tendo, sed la okuloj de ĉiu rigardadis al la enirejo. La scivolo tiklis la korojn. La renkonto de la du trovitaj amantaj infanoj. Ĉiu sciis ja la grandan sekreton, ĉar Paŭlo Barko suflore komunikis al ĉiu. Majstro Baltazar kun ridetanta koro staris malantaŭ sia tableto kaj forgesis, ke ĉio ĉi estas laŭ lia teorio nur — ŝajno. Benu Dio la junularon, kiu resorĉas la printempon al la aŭtuno. El la koro de la junularo elfluas pli da mirakloj ol el sub la bastoneto de ĉiu iluziisto de la mondo.
Paŭlo Barko brakumanta sian amikon haltis ĉe la kaso. La knabino kaj la studento rigardis unu la alian. En ilia rigardo brilis la reciproka saluto, sed la lipoj silentis. Ili rigardis longe sinforgese unu la alian. Neniu el ili rimarkis, ke Paŭlo Barko ŝovis dekpengan bankbileton al la kolektiĝinta mono. Facile li povis fari tion. Lia patro estis la plej riĉa en la urbo, posedanto de vapormuelejo.
— Al Suneto mi ne portis floron, — li komencis — sed unu varme sentantan amikan koron… Favoru ĝin, ĉar ĝi meritas. — Per delikata puŝeto li ŝovis antaŭ si la knabon Rabecy.
— Nu, amiketo, nun parolu!
Tiel mallerte, kiel neniam en la vivo la studento klinis sin kaj ruĝiĝis ĝis la tempioj.
— Adamo Rabecy mi estas.
— Adamo? — Flugis for la miresprimo de la knabinaj lipoj.
— Jes, Adamo… Ĝi estas ja ne tre bela nomo.
La knabino embarasite flustris la sinprezentadon.
— Mia nomo estas Eva.
— Eva?! — ripetis kvazaŭ pie la studento. La manoj de la du trovitaj infanoj renkontiĝis je manpreno timema. Paŭlo Barko aklame ekkriis.
— Vivu!
La ĥoro de la studentoj plenpulme vivuadis.
— Vivu! Vivu! Vivu!
Kun ridetanta mieno Paŭlo Barko ŝovis sin inter la geamantojn.
— Permesu, ke ankaŭ mi prezentu mian nomon. Mi estas Paŭlo Barko… nur Paŭlĉjo, fraŭlineto Suneto.
La publiko de la foiro jam delonge kolektiĝis antaŭ la tendo. La granda gapanta amaso ĝenis la knabojn kaj Barko turnis sin al Fridolin:
— Nu, majstro Fridolin, rapide tiun prezentadon!
La studentoj iamaniere lokiĝis en la malvasta ejo. Rabecy restis ĉe la enirejo. De tie li sen embaraso povis vidi Suneton tronanta inter la floroj. Eva estas ŝia nomo. Io alia eĉ ne povas esti la nomoj de trovitaj infanoj, nur Adamo kaj Eva. Tute nature!
La prezentado komenciĝis. La voĉo de majstro Baltazar iomete tremis, sed tamen per sia arto li vekis plenan admiron en siaj aŭskultantoj. Fridolin, la arlekeno, kun tutanima klopodo ŝercadis, mokadis kaj montris sin neelĉerpebla fonto de la bonhumoro. La koro de la junularo estis dankema publiko. En la tendo de majstro Baltazar ektondris la aplaŭdo: la plej bela rekompenco por la penado de la maljunaj komediantoj.
Tute neatendite iu el la studentoj krivoĉe proponis: Ni aŭdu fraŭlinon Suneto! La ceteraj jese aprobis: Ni aŭdu, aŭdu ŝin! Majstro Baltazar iom embarasite estis devigata deklari, ke fraŭlino Suneto ne kutimas prezenti, ŝi scipovas nur kuiri, lavi kaj flikadi la vestojn de la maljunuloj. Kiam ĉion ĉi majstro Baltazar estis deklarinta je la granda bedaŭro de la studentoj, tiam subite aperis la knabino ĉe la enirejo kaj mallaŭte, iomete tremante rimarkis.
— Unu poemeton, aveto, se permesos la sinjoroj gimnazianoj?!
— Vivu! Memkompreneble! Ni aŭdu! — sonis admone la entuziasmaj ekkrioj.
En sia simpla pura porfesta kostumo la knabino staris antaŭ la studentoj. Ŝi estis pale blanka, kiel la neĝo, pro la lampofebro, sed pro dankemeco ŝi devas fari ja ion por la distrado de la bonkoraj sinjoroj gimnazianoj. La entuziasmigita animo de la studentoj rekompencis eĉ la kuraĝon per aplaŭdo.
Ĉe la unuaj versoj mallaŭte, iom vibrante sonis la voĉo de la knabino.
En la arbar' silentas la maten'…
Funebran psalmon tra la natur'
la spir' aŭtuna susuras nur.
Kun korfrapa surpriziĝo Rabecv rekonis sian poemeton, verkitan dum la hieraŭa mateno. Lampofebro kaptis ankaŭ lin. La aŭtoro tremetis por la sukceso. La voĉo de la knabino ĉiam pli fortiĝis, ŝia deklamado pli koloriĝis en la sentopentroj kaj ĉe la fino de la unua strofo jam ŝia tuta koreto muzikis en la vortoj. La du komediantoj kun ĝoje brilantaj okuloj rigardis unu la alian. La studentoj, regataj de la melankolia lirika humoro, spirretene atentis.
Ĉe la tri lastaj versoj ekploris en la voĉo de la knabino la petego de la juna koro kaj impresis kiel pie elspirita preĝoĝemo.
Aŭtun', vi estas mort'. La viv' — somer'.
Printempa amo, ne flugu for,
ho, estu… restu en mia kor'!
El la studentoj kortuŝitaj erupcie eliĝis la entuziasmo. Ili aplaŭdis, bruis, vivuadis, postuladis.
— Ankoraŭ ion!
La knabino etendis sian manon al Rabecy kaj kun fiera, ĝojplena denuncado montris la ruĝiĝantan studenton.
— Li verkis… Jes, sinjoroj gimnazianoj, li verkis… Mi vidis lin verkanta hieraŭ matene en la arbaro…
La penetra voĉo de Barko supertondris la kriadon de la aliaj.
— Ĉu vi aŭdis, knaboj, li verkis?!… Adamo Rabecy verkis… Amiketo, venu al mi, por ke mi povu kisi vin!… Knaboj, tio ĉi estas ja io belega, io majesta… ,,Aŭtun', vi estas mort'. La viv' — somer'. Printempa amo, ne flugu for, ho, estu, restu en mia kor'!" Suneto, ankoraŭ foje ĉi tiun poemon!… Knaboj, printempo estas, eĉ se cent profesoroj Baranyoŝ asertas, ke estas la dekunua de oktobro!
La studentoj ĉirkaŭis la knabon Rabecy, premadis liajn manojn, superŝutis lin per laŭdoj. La knabino ne sciis kial, sed ŝi sentis, ke nun ŝi iras kun li sur sama vojo. Ŝian koron varmigis la penso: kiel bone estus ĉiam kune paŝadi kaj fari ĉion eblan por la sukceso de la sinjoro gimnaziano. La sinjoro gimnaziano verkus kaj la komediantino Eva deklamus.
Subite, instigata de ideo, Rabecy saltis sur benkon. Liaj vangoj flamis, la koro arde tamburis. Li estis plena de dankemo. Elverŝi, elverŝi la sentojn, ĉar ĝi krevos!
— Knaboj, karaj amikoj, — li komencis kaj klare tintadis lia voĉo, kiel arĝenta sonorilo, — mi dankas vin pro la hodiaŭa tago. Mi dankas. ke vi malfermis vian koron kaj ties varmon donacis al tiuj ĉi du sortmuelitaj maljunuloj. Festotago estas la hodiaŭa, knaboj…
— Jes, jes, festotago… Neniam mi havis tiel belan dimanĉon — rimarkis ploretante Fridolin.
— Jes, knaboj, festotago de mia vivo, kaj neniam mi forgesos, ke tion mi povas danki al vi. Dio rekompencu vin! Vidu, amikoj karaj, eĉ en la malluma tendo estas suneto, varma amo, printempo pura pompanta… Printempo estas, knaboj, kion ajn mensogas ekstere la seka foliaro en la arbaro.
— Jes. Tiel estas! Vivu fraŭlino Suneto! Vivu!
— Kaj vivu longe — superkriis la bruon Rabecy — vivu la maljuna arlekeno Fridolin, kiu prenis al si la forlasitan orfinon kaj vivu majstro Baltazar, kiu kun ama komprenemo dividas sian panon kun ili. Ili vivu longe!
La malvastan tendon plenigis tondra vivuado, aklamado. Amaso da scivolemuloj tumultis ĉirkaŭ la tendo. Kio povas okazi tie interne? La studentoj bonege amuzas sin, tre plaĉas al ili la prezentado.
Fridolin suprenkuris sur la podieton kaj plenpulme krianoncis en la bruo de la foiro.
— Festotago estas, homoj, festotago… Venis al ni la printempo… La sekvanta prezentado nia estos senpaga, kiu ajn povas eniri… Bonvolu, gesinjoroj, ĉar majstro Baltazar jam atendas vin!

Sekva ĉapitro